Ludu

En la 1512-a E_elsendo el la 15.11.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ post elektitaj historiaj datoj ligitaj kun la 15.11 – du gravaj en la E-movada kunteksto – ni proponas kulturkronikajn informojn. Pri la pola pentristo Wlhelm Sasnal, la nunjara laŭreto de la premio Rubens; pri la historio de monbiletoj en la ekspozicio en Krakovo;
• En nia felietono ni prezentas pliajn 8 lokojn, elektitajn de polaj retumantoj kiel polaj Mirlokoj-2026. La unuajn 8 ni prezentis en la elsendo el la 15.10.26;
• Nia redakcia kolego, doktoro Maciej Jaskot raportas pri sia virtuala partopreno en la unua Internacia Kolokvo pri Interlingvistiko kaj E-studoj en Bogoto; Ni prezentas la laŭreatojn de la  tradukkonkurso omaĝe al Lucija Borčić kaj de la fotokonkurso „Kroatio de mia okulo” organizitaj de HEU kaj anoncitaj sabate dum la 11-a Memorialo al Lucija Borčić;
• La afiŝo por la hodiaŭa programinformo estis kreita helpe de AI;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.