Novaĵoj

En 2014 pli da geedziĝoj

Enretigita de: | Mar 24, 2015 | Novaĵoj | Skribu komenton.

La 2014-a estis la unua jaro post 5-jara paŭzo, en kiu estis notita kresko de geedziĝoj. Ĝi egalis al 7 mil pli ol 2013, kvankam tiu kresko – laŭ anlizantoj – ne signifas firman tendencon. Entute temis pasintjare  pri ĉ. 188 mil geedziĝoj. Senŝanĝe inter ili dominas la unuaj, t.e. inter fraŭloj kaj fraŭlinoj konsisitigante 82 procentojn. En la kamparo tiu elcento estas pli alta kaj egalas al 88 procentoj. Geedziĝoj religiaj, tio estas en preĝejoj kaj samtempe registritaj en la oficejoj de la civila stato en 2013 egalis al 64 procentoj. Laŭ direktoro de la Landa Centro por la Familianimzorgado pastro Przemysław Drąg oni de jaroj observas malkreskon de geedziĝoj en la Katolika Eklzezio, kion motivas timo de junuloj engaĝiĝi por „eterne”, havantaj la konscion de necesaj rezignoj kaj cedoj en la komuna vivo.  Samtempe kreskas socia aprobo por la tn. prova  partnera vivo.

Reference al la okcidentaj esploroj ekspertoj atentigas ke, ankaŭ en Pollando estonte kreskos iom la nombro de divorcoj, malkreskos la nombro de naskoj, tamen ne eblas paroli pri kiuj ajn principaj ŝanĝoj, nenio eksterordinara okazas en la pola socio kaj kutimoj.

Laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo en la lastaj jaroj oni rimarkas pli altan aĝon de novgeedzoj. Rilate virojn temas pri aĝo lime de la 30-a vivojaro, rilate virinojn temas pri aĝo ĉirkaŭ la 27-a vivojaro. Ŝanĝojn oni notis en la nivelo de edukiteco de la novgeedzoj. En 2013 inter junedzinoj dominis supera klereco (pli ol 47 procentoj), en 1990 temis nur pri 4 procentoj. Similan kreskon oni notas rilate junedzojn de 4 procentoj kun supera edukiteco en 1990 ĝis 34 procentoj en 2013. En tiu jaro je ĉiuj 10 mil geedzoj 73 divorcis, komence de la 90-aj jaroj temis sole pri ne plenaj 50  divorcoj je 10 mil paroj. En la urboj la divorco­ritmo estas duoble pli alta ol en la kamparo.

El la elsendo 24.03.2015. Legas Maciek

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0520662

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj