Novaĵoj

Pli da eksterlandaj studentoj en Pollando

Enretigita de: | Maj 20, 2014 | Novaĵoj | Skribu komenton.

En Pollando en 2014 lernas preskaŭ 36 mil eksterlandaj studentoj el 149 landoj. Tio estas je 23 procentoj pli ol en la jaro pasinta. La plej multnombran grupon konsistigas ukrainanoj. Laŭ la Edukfondaĵo „Perspektywy” la kresko je 6811 sudentoj estas emfaza. Ĝi ligiĝas kun la malfermiĝo al la postuloj de la eksterlandaj studentoj kaj riĉigita oferto de la studoj en la angla lingvo. La kresko ligiĝas ankaŭ kun  intensa populariga kampanjo sur prioritataj merkatoj. La oferto de la polaj altlernejoj estas atrakcia pro bona klerig­kvalito, konkurencaj prezoj kaj malaltaj vivten­kostoj de studentoj. Laŭ la plej novaj donitaĵoj de la Ĉefa Statistika Oficejo pli ol 15 mil studentoj venis el Ukrainio kaj nun konsistigas 42 procentojn de ĉiuj eksterlandaj studentoj en Pollando. Sekve laŭ la nombro de studantoj viciĝas belorusoj – 3743, norvegoj – 1580, hispanoj 1361 kaj svedoj – 1251. Preskaŭ 80 procentoj de eksterlandaj studentoj devenas el Eŭropo, la ceteraj el Azio, la Norda kaj Centra Ameriko, Afriko, la Suda Ameriko kaj Oceanio. Malgraŭ signifa kresko de la nombro de la eksterlandaj studentoj Pollando apud Kroatio estas lando kun la plej malalta indico de internacieco de studentoj en la Eŭropa Unio.

El la elsendo 20.05.2014. Legas Zbyszek

Eksterlandaj studentoj en PL_Zbyszek

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0525298

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj