Antaŭ 70 jaroj Germanio subskribis senkondiĉan kapitulacon, kiu finis la eksplodigitan de ĝi la 1-an de septembro 1939 militon en Eŭropo. La subskribo okazis je la 22a 30 laŭ la eŭropa tempo. Pro la tempodiferenco inter la eŭropaj landoj kaj Moskvo funkcias du oficialaj datoj de ĉi tiu historia evento. La 8-a kaj la 9-a de majo, kaj ĉi-lastan daton oni solenas en Rusio.
En Pollando la porokazaj solenaĵoj okazis sur la promontoro Westerplatte. Venis por ili i.a. la prezidentoj de Pollando, Bulgario, Kroatio, Kipro, Ĉeĥio, Estonio, Rumanio, Ukrainio kaj la slovaka ĉefministro. Ĉeestis la ĝenerala Uno-sekretario Ban Ki Mun kaj prezidanto de la Konsilio de Eŭropo Donald Tusk. En la nomo de la ĉeestantoj komunan florkronon oni metis ĉe la monumento de la Defendantoj de la Marbordo.
En la gdanska Eŭropa Centro de Solidareco okazis en la ĉeesto de la invititaj gastoj la historia podia diskuto. Pri la sekvoj de la 2-a mondmilito laŭ la 70-jara perspektivo kaj la malsama memoro pri tiu konflikto diskutis historiistoj el kelkaj landoj, el Belgio, Usono, Rusio, Brito, Francio, Pollando kaj Germanio.
El la elsendo 08.05.2015. Legas Krystyna
70a datreveno de la militfino