Renkontiĝo kun la ĉina prezidento Xi Jinping kaj la prezidanto de la ĉina parlamento Zhang Dejiang komencis mekrede dutagan viziton de la pola prezidento en Pekino. Lastlunde Andrzej Duda malfermis en Ŝanhajo Polan-Ĉinan Ekonomian Forumon kaj marde li partoprenis la ekonomian pintrenkonton de 16 ŝtatoj de la Centra-Orienta Eŭropo kaj Ĉinio. Hodiaŭ en la ĉeesto de ambaŭ prezidentoj estis subskribitaj memorandumoj pri interkompreniĝo inter ICBN kaj Banko de la Landa Mastrumado kaj inter ICBN kaj Pola Agentejo por Informado kaj Eksterlandaj Investaĵoj, kaj ankaŭ pri la evoluigo de turismo. La pola kaj ĉina registaro intencas komune subteni la iniciaton de novkonceptita Silka Vojo kun la nomo „Unu strio, Unu Itinero”. Ĵaŭde prezidento Duda renkontiĝos kun la prezidento de la ĉina parlamento, li vizitos la Ĉinan Muregon. Tiutage okazos renkontiĝo de la pola prezidento kun poloj loĝantaj en Ĉinio. Krome Andrzej Duda partoprenos koncerton de laŭreato de la nunjara Chopin-konkurso.
El la elsendo 25.11.2015. Legas Milada