Novaĵoj

Eŭropa Memortago pri Justuloj (2016)

Enretigita de: | Mar 8, 2016 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Dum la solenaĵoj de la nunjara Eŭropa Memortago pri Justuloj, organizita de la Domo de Renkontiĝoj kun Historio en Varsovio estis anoncitaj la nomoj de personoj, kies memoro estos omaĝita en la varsovia Ĝardeno de Justuloj. Temas pri Władysław Bartoszewski, kapitano Witold Pilecki kaj pastro Jan Zieja. Konforme al la ideo de la tago temas pri personoj, kiuj riskante la propran vivon savis la vivon de aliaj, defendis la homan dignon en la epoko de la germana nazia kaj komunista totalismoj, en la epoko de la homekstermado kaj amasmurdoj kaj dum ĉiuj krimoj kontraŭ la homaro en la 20-a kaj 21-a jarcentoj. La koncepto Justulo la unuan fojon aperis en Memorialo de Yad Vashem. Ekde 1963 ĝi atribuas la titolon Justulo inter la Nacioj de la Mondo.  Inter 25 mil distingitaj per ĝi eŭropanoj pli ol 6,6 mil estas poloj.  La 17-an de marto en la loko Markowa, en la sudorienta Pollando estos inaŭgurita Muzeo omaĝanta la memoron de la polaj justuloj, kiu portas la nomon de 8 persona Ulm-familio –  murdita de germanoj kun 8 kaŝataj de ili judoj. En la murdomomento la edzino de Witold Ulm estis en la lasta monato de gravedeco kaj iliaj 6 infanoj aĝis de unu kaj duona ĝis ok jaroj.   La solenaĵojn partoprenos prezidento Andrzej Duda kaj delegacioj el Israelo, Usono, Kanado kaj Germanio. Lige kun la Eŭropa Memortago de Justuloj en la Centro de Dialogo de Marek Edelman en Lodzo okazis dutagaj solenaĵoj. Lastlunde estis inaŭgurita edukprojekto „Raporto 2016: Justulo” dediĉita al memoro de poloj savantaj judojn dum la 2-a mondmilito. Temas pri poloj distingitaj per la medalo Justulo inter la Nacioj de la Mondo, pri tiuj kiuj ne plenumis postulatajn distingokriteriojn, pri tiuj, kiuj estis forgesitaj. Tiuokaze estis eldonita la unua numero de jarkvaona revuo dediĉita al ili,  por kiu tekstojn verkis lernantoj de lodzaj supergimnaziaj lernejoj. Ĝi estos distribuata inter lernejoj kaj institucioj kunlaborantaj kun la Centro. Dum la tuta 2016-a jaro junuloj ligitaj kun la projekto animos kaj kunkreos eventojn ligitajn kun la temo Justuloj. Estas planataj ekspozicioj, filmprezentoj, prelegoj kaj serĉado de Justuloj en la nuntempa mondo.

El la elsendo 08.03.2016. Legas Milada – 3’25”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0511643

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj