Novaĵoj

Varsovia loĝkolonio hejtota kaj provizota de sunpaneloj

Enretigita de: | Aŭg 19, 2014 | Novaĵoj | Skribu komenton.

La unua en Pollando loĝkolonio hejtata kaj provizata per la elektra energio helpe de sunpaneloj kreiĝos en Varsovio. Laŭ la projekto­donintoj loĝante en unu el 155 domoj eblos ŝpari pli ol 6 mil zlotojn jare (pli ol 1400 eŭrojn). La unua preskaŭ memsufiĉa loĝkolonio „Eco Natolin” situanta en rekta najbareco de Natolin- kaj Kanaty-Arbaroj baziĝos sur renovigeblaj energifontoj. Ĝi etendiĝos sur la surfaco de 36 hektaroj. Ĉiu el la domoj disponos ekstere pri sunmodulo certiganta varman akvon somere kaj pri fotovolta modulo funkcianta kiel malgranda elektrejo. Pro la vintra hejtado respondecos modulo de varmo­pumpilo. La koron de la integrita sistemo funkcianta aŭtomate konsistigos la ĉefhejtejo kolektanta varmon el unuopaj instalaĵoj kaj distribuanta ĝin tra la tuta domo. Dank’ al ĉio ĉi la tuta investaĵo estos medioamika kaj la loĝkolonio emisios je ĉirkaŭ 900 tunoj da karbo­dioksido malpli ol simila setlejo hejtata per gaso.

El la elsendo 19.08.2014. Legas Tomek

Tomek Sunpanele hejtata logkolonio

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0511085

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj