La 2-an de septembro 4 milionoj 600 mil lernantoj kaj pli ol 666 mil instruistoj komencis en Pollando la novan lernojaron. Tio estis la unua renkontiĝo kun lernejo por 360 mil infanoj, inter ili ĉ. 60 mil sesjaruloj. Komence de junio la registaro akceptis projekton de leĝamendo pri kleriga sistemo, konforme al kiu post unu jaro al la lernodvo subiĝos 6-jaruloj naskiĝintaj en la unua jarduono de 2008. Antaŭ la feriado al la Sejmo estis direktita postulo pri ĉi-rilata referendumo kun ĉirkaŭ unu miliono da subskriboj. Pri referendumo decidos la Sejmo, la registaro kontraŭas ĝin.
El la elsendo 03.09.2013.
Legas Barbarap_kolore_sp_