Ĉiam pli ofte, eĉ ĉe la stratstandoj al klientoj oni proponas 3- kaj 5-lirajn pakumojn de neklarigita pola poma suko. Ne eblas ne rimarki en tio la flankefikon de rusa pomembargo kun pozitiva espereble rezulto. Nome statistika polo trinkas jare dek sep kaj duonan litrojn de suko jare, alivorte 48 mililitrojn tage. En Skandinavio tio estas 200 mililitroj tage. La konsumado de sukoj varias. En 2013 la merkato de sukoj kaj kaj pulpobazaj trinkaĵoj malkreskis en Pollando je 3,2 procentoj, en 2014 oni observas la 3-procentan kreskon. Pri tio i.a. informis raporto de la Eŭropa Societo de Fruktosukoj. Samtempe oni atentigas pri pozitiva ŝanĝo de konsumpreferoj direkte al sukoj. Aparte kreskas la konsumado de freŝaj sukoj. Poloj daŭre preferas oranĝsukon, kiu konsistigas unu kvaronon de la konsumataj sukoj. La duan lokon okupas legomsukoj, aparte karota kaj fruktolegomaj sukoj. La trian lokon okupas pomsuko, kiun konsumas 16 procentoj de poloj. Oni aĉetas sukon 60-procente en kartonaj pakumoj, malpli popularaj estas plastaj kaj vitraj boteloj. En Eŭropo la plej granda konsumanto de sukoj kaj pulpobazaj trinkaĵoj estas Germanio, sekvas Francio, Britio, Hispanio kaj Italio. Same kiel en Pollando en la Unio la plej popularaj estas oranĝaj sukoj kaj pulpobazaj trinkaĵoj, sukoj mikisitaj, pomaj, ananasaj kaj periskaj. La pomaj sukoj kaj trinkaĵoj estas plej popularaj en Aŭstrio, Danio, Greklando kaj Germanio.
El la elsendo 21.10.2014. Legas Milada
Konsumado de sukoj en Pl kaj en la Unio