Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Eksterordinaraj pentraĵoj revenis el Usono

Post 83 jaroj, serio de sep pentraĵoj de la Fratularo de S-ta Luko, kiuj kreiĝis laŭ speciala mendo de la pola registaro por ornami la Honoran Salonegon de la Pola Pavilono dum la Monda Ekspozicio en Novjorko 1939. La ciklo de la pentraĵoj estos rigardebla meze de junio 2023 en la Apudvistula Muzeo en la loko Kazimierz Dolny. La Fratularo de S-ta Luko kreiĝis tie ĉi en 1925. Formis ĝin artistoj, kiuj estis vizitantaj tiun ĉi pitoreskan urbeton kadre de la pentristaj rendevuoj de la varsovia Akademio de la Belartoj, organizataj de profesoro Tadeusz Pruszkowski. Ĝuste en lia vilao en Kazimierz kreiĝis la tolaĵoj por la novjorka Monda Ekspozicio. Unu parto koncernis temojn el la pola historio kun la internacia signfo, la alia prezentis eventojn ligitajn kun la ideo de demokratio en Pollando. La publiko povis ilin rigardi en Varsovio komence de decembro 1938, post kio ili estis perŝipe tranportitaj al Usono, por ornami la Polan Pavilonon en aprilo 1939. Tamen la militeksplodo en septembro ĉesigis la eblecon daŭre financi la ekspozicion. Plej multaj objektoj trafis al la koleko de la Pola Muzeo en Ĉikago. La kolekto de sep tolaĵoj estis deponita en la jezuita altlernejo Le Moyne College en Syracuse en la ŝtato Novjorko. Ekde 1958 ĝi estis prezentata en la tiea biblioteko, komence en Grewen Hall, poste en Noreen Reale Falcone Library. Post la reveno al Pollando ĝi estis jam rigardebla en la Nacia Muzeo en Varsovio dum ekspozicio finiĝinta la 11-an de novembro. Ili definitiva destino estas konstanta ekspozicio en la Pola Historia Muzeo, kies sidejo – ankoraŭ konstruata – troviĝos en la Varsovia Citadelo.

El la elsendo 20.12.2022. Legas Maciek – 02′ 11″

Kristnaska Kripeto 2022 en Kalwaria Zebrzydowska

Jam la 21-an de novembro en la interno de la Baziliko de la Dipatrino Anĝela en Kalwaria Zebrzydowska komenciĝis la muntado de unu el la plej grandaj kaj famaj en Pollando kristnaskaj kripetoj kun moviĝantaj figuroj. Ĝi konsistas el pli ol 150 elementoj, inkluzive de 50 moviĝantaj kaj tutece estas pretigata de monakoj. La unua elemento estis la aranĝo de la nokta panoramo super Bet Leĥem. Ĝia dimensio egalas al 8 je 11 metroj. La Krstnaska Kripeto en Kalwaria Zebrzydowska (proksime al Wadowice) ĉiam havas tradician karakteron bildigante la vivon de la urboloĝantoj, iliajn okupojn, domojn. La centran lokon okupas groto kun la Sankta Familio. Ĉiujare la kripeto estas riĉigata per novaj elementoj el Italio, tamen ĝi neniel referencas al la nuntempo. La pretigado de la Kristnaskaj Kripetoj en monakejoj, preĝejoj apartenas al la plurjarcenta tradicio. La unua en 1223 estis instalita de s-ta Francisko. La sanktejo en Kalwaria Zebrzydowska – fondita en la 17-a jarcento de la magnata Zebrzydowski-familio – estas unu el la gravaj kultolokoj en Pollando, kiun ekde la komenco prizorgas bernardenoj.

El la elsendo 10.12.2022. Legas Gabi – 01′ 36″

Polona disponigis arkivaĵojn pri polaj nekropoloj

La Bita Biblioteko Polona funkcianta sub la patroneco de la Nacia Biblioteko en Varsovio ehavas librojn, flugfoliojn, afŝojn, periodaĵojn kaj manuskriptojn. En plimulto ili estas alirebelaj el ajna loko en la mondo. En 2017 kiel la dumiliona objekto estis registrita urno kun polvoj de malnovskribaĵoj kaj manuskriptoj, kiujn germanoj forbruligis post la falo de la Varsovia Insuekcio 1944 en Krasiński-biblioteko. Aktuale Polona disponas pri preskaŭ 4 milionoj da volumoj. Ne temas sole pri la enhavo de la Nacia Biblioteko mem, sed ankaŭ pri partaj kolektoj el la Nacia Instituto de Frederiko Chopin, el la Teatra Instituto, el la Internacia Kulturcentro en Krakovo, el la Biblioteko de Czartoryski-princoj, el la Franciskana Biblioteko en Krakovo kaj la Ŝtata Etnografia Muzeo. Nun Polona disponigis la kolekton „Polaj nekropoloj”, kiu enhavas elekton de libroj dediĉitaj al polaj tombejoj kaj personoj en ili sepultitaj. Estis konsideritaj libroj pri polaj nekropoloj troviĝantaj ĉe la iamaj orientaj randregionoj kaj sur la terenoj apartenantaj al la iama Respubliko. La disponigitaj libroj estis eldonitaj en la 19-a, 20-a kaj 21-a jarcentoj ekskluzive de la plej novaj pro la valida aŭtora leĝaro.

El la elsendo 10.12.2022. Legas Maciek – 01′ 31″

Jan Matejko, patrono de 2023

La pola Senato anoncis novan patronon de la 2023-a jaro. Temas pri elstara pola pentristo, Jan Matejko. Venontjare pasos lia 185-a naskiĝdatreveno kaj la 130-a datreveno de la morto. En la rilata proklamdokumento la polaj senatanoj memorigas, ke Jan Matejko konsekvence realigis sian artmision kaj civitanan servon al la nacio. Liaj pentraĵoj bildigis la kaŭzojn de la falo de la 1-a Respubliko (la dispartigo de ĝia teritorio) kaj enhavis aludojn al la fierinda pasinteco de Pollando kaj ĝia potenco. Ili konsciigadis al poloj senigitaj je la ŝtata suverenco la valoron de la kultura heredaĵo. Jan Matejko akiris famon pro siaj multaj historitemaj tolaĵoj. Li aŭtoris krome milojn da desegnaĵoj kaj akvarelaĵoj. La eldonita en 1860 artverko „Vestaĵoj en Pollando” prezentas la polajn historiajn kostumojn ekde la 1200-a jaro ĝis 1795. Vaste konata estas ankaŭ lia „Galerio de la polaj reĝoj kaj princoj”, kiun li finis en 1892. Jan Matejko interesiĝis ankaŭ pri la konservado de historiaj objektoj de Krakovo. Li partoprenis laborojn de la artkonservistaj komisionoj respondecaj pro la restaŭro de la krakovaj Draphaloj kaj Maria-preĥejo. Por ĉi-lasta en la jaroj 1889-1891 li projektis polikromiaĵojn, kalkulatajn al la plej elstaraj verkoj de la pola monumenteca pentroarto.

El la elsendo 10.12.2022. Legas Milada – 02′ 10″

2023 – La Jaro de Wisława Szymborska

La 2023-a estis deklarita de la Pola Senato kiel Jaro de Wisława Szymborska, lige kun ŝia 100-a naskiĝdatreveno pasonta tiujare. En la rilata rezolucio estis substrekite, ke Wisława Szymborska estas unu el la plej konataj polaj poetinoj, unu el malmultaj polaj Nobel-premiitinoj. Ŝia kreado vekis viglan interesiĝon ne sole en Pollando, sed ankaŭ eksterlande. La naskiĝinta apud Poznano la 2-an de julio 1923 poetino ekde la 6-a vivojaro loĝis en Krakovo. Dum ŝia vivo aperis 12 poezivolumoj. Postmorte en 2012 aperis aldone nefinita volumo „Sufiĉas”, du jarojn poste estis eldonita „Nigra kanzono”, ŝia debutpoeziaĵo. En 1996 Wisława Szymborska ricevis literaturan Nobel-premionŜiaj poeziaĵoj estis tradukitaj en pli ol 40 lingvojn, inkluzive de Esperanto. La rezolucio de la pola Senato reliefigas krome la felietonistan talenton de Szymborska, kion atestas ŝiaj tekstoj en la literatura kaj ĉiutaga gazetaro aperintaj dum preskaŭ jarcentduono. Dank’ al ŝiaj tradukoj polaj legantoj povis konatiĝi kun kreado de i.a. francaj, germanaj, bulgaraj poetoj kaj poetoj verkantaj en la hebrea lingvo. Wisława Szymborska mortis la 1-an de februaro 2012 en Krakovo. Tiam estis establita, konforme al ŝia deziro, fondaĵo kun ŝia nomo. Ekde 2013 ĝi atribuas la Premion Wisława Szymbrska pro poezia volumo eldonita en la pola lingvo aŭ tradukita en la polan lingvon. La fondaĵo donas ankaŭ financan helpon al verkistoj kaj tradukistoj kun ekonomiaj problemoj kaj atribuas premion al junaj verkistoj, tradukistoj, literaturaj ekspertoj. Ĝia patrono estas Adam Włodek. Ŝia loĝejo en Krakovo laŭ la decido de la fondaĵo estis destinita por literaturista rezidejo. Ekde 2019 ĝian programon utiligis preskaŭ 200 verkistoj.

El la elsendo 30.11.2022. Legas Maciek – 2′ 23″

Podlaĥia Opero kaj Filharmonio kun programo por junuloj

Interesan iniciaton daŭrigas nunjare la Podlaĥia Operejo kaj Filharmonio el Bjalistoko. Dum specialaj lecjonoj por junularo en la regiono ĝi proksimigas la polan 19-jarcentan komponiston kaj montgripmanton en Tatry-montaro, Mieczysław Karłowicz. La ciklo „Pramalnovaj kantoj. Karłowicz kaj ni” per 40 eksterstersidejaj sesioj planis atinigi 16 eĉ plej malgrandajn lokojn de la vojevodio, kie forestas grandaj kulturinstitucioj. La lecjonojn gvidas artistoj de la Podlaĥia Operejo kaj Filharmonio rakontante pri la kreado kaj silueto de la tro frue mortinta komponisto. Havante 33 tri jarojn li pereis dum la montogrimpado en Tatry-montaro priŝutita de lavango. Mieczysław Karłowicz naskiĝis en 1876. Ekde la 7-a vivojaro li lernis violonludon en Dresdeo kaj Prago, sekve en Varsovio, tie samtempe studante harmonisciencon. Samtempe li studis natursciencojn en Varsovio kaj filozofion en Berlino. Karłowicz apud Frederiko Chopin kaj Karol Szymanowski estas kalkulata al la plej elstaraj komponistoj en la historio de la pola muziko. Liaj komponaĵoj reprezenta malfruan romantikismon.

El la elsendo 30.11.2022. Legas Maciek – 1′ 25″

Mateusz Krzyżanowski, la venkinto de Pianista Konkurso de I.J. Paderewski

Mateusz Krzyżowski fariĝis la laŭreato de la 12-a Internacia Pianista Konkurso de Ignacy Jan Paderewski en Bydgoszcz. Li havas 23 jarojn kaj estas studento de la Muzika Universitato de Frederiko Chopin en Varsovio. En 2021 li troviĝis inter la finalanoj de la 18-a Internacia Pianista Konkurso de Frederiko Chopin. La duan lokon en Paderewski-konkurso akiris hispano Pedro Lopez Salas kaj la trian Danylo Saienko el Ukrainio. Distingitaj estis krome Piotr Pawlak el Pollando kaj japanino Shio Okui. Krom monpremioj la laŭreatoj ricevis plurajn specialajn premiojn i.a. en la formo de koncertoj kaj recitaloj en diversaj landoj de la mondo. Mateusz Krzyżowski kaj Piotr Pawlak, kiel la plej bonaj poloj ricevis aldone la premion de la pola ministro por la eŭropuniaj aferoj. Ĝi konsistas el fortepianaj recitaloj kun la muziko de Frederiko Chopin, Igancy Jan Paderewski kaj Karol Szymanowski en la polaj diplomatiaj centroj en Francio, Svislando kaj Usono.

El la elsendo 30.11.2022. Legas Milada – 1′ 34″

Senpagaj vizitoj en 11 polaj reĝaj rezidejoj

Dank’ al la pola kulturministerio de pli ol 10 jaroj dum la tuta novembro la polaj reĝaj rezidejoj disponigas parton de sia ekspozicia oferto senpage. La kvanto de rezidejoj kreskas kun ĉiu jaro. Al la klasikaj, tradiciaj Reĝa Kastelo ĉe Wawel-altaĵo en Krakovo, La Reĝa Łazienki-parko, Muzeo-Palaco de reĝo Johano la 3-a Sobieski kaj la reĝa Kastelo – ĉiuj tri en Varsovio, al la vizitindaj en la lastaj jaroj aldoniĝis muzeoj en la reĝaj rezidejoj en la urboj Sandomierz, Lublin kaj Malbork. Krome la Salkastelo en Wieliczka. Nunjare al la vico de la reĝaj rezidejoj viziteblaj senpage en novembro aldoniĝis la Reĝa Kastelo en Poznań, kasteloj en Kwidzyń kaj Sztum – la filioj de la Kastela Muzeo en Malbork.
La vizito oferto ne limiĝas sole al rigardo de konstantaj kaj porokazaj ekspozicioj, sed krome proponas klerigajn renkontiĝojn, prelegojn, konferencojn, laborrenkontojn kaj muzeajn lecionojn.

El la elsendo 20.11.2022. Legas Barbara kaj Gabi – 01′ 14″

300 objektoj de la azia arto en la Nacia Muzeo en Szczecin

La loĝantoj de Szczecin (la nord-okcidenta Pollando) havis la okazon dum kelkaj tagoj komence de novembro rigardi eksterordinaran donacon, kiun ricevis la loka Nacia Muzeo de privata kolektanto dum 30 jaroj ligita kun Szczecin kaj nun loĝanta en la germana Kolonjo. Ventontjare ĝi estos disponigita kiel ekspozicio al vasta publiko. La kolekto konsistas el preskaŭ 300 malgrandaj objektoj de la azia arto, inluzive de „netsuke”, miniaturaj skulptaĵoj tradicie alpendigataj ĉe la zono de la japana kimono. Utiligataj ekde la 15-a jarcento ili estis tradicie fiksataj al la fino de la ŝnuro, sur kiu estis fiksata al la zono de kimono saketo por etaj objektoj „inro”. Ankaŭ tiuj objektoj troviĝas inter la eksponaĵoj, simile kiel „okimono”, multe pli grandaj figuretoj destinitaj por la ornamo de internoj. La karakterizaĵo de la kolekto estas, ke ĉiuj objektoj estas faritaj el diversspecaj ostoj. Temas pri ostoj elefanta, mamuta, bubala, kamela aŭ rosmara. La kolekto estas tre varia, sed samtempe formas koheran tuton. Inaŭguris ĝin antaŭ jaroj la ebura figureto de Budho ,aĉetita en la vendejo „Orient” en Szczecin.

El la elsendo 20.11.2022. Legas Gabi – 01′ 32″

Tamara Łempicka en Villa la Fleur

Dum la lasta semajnfino mi finfine havis la okazon viziti la arkitekture interesan Villa la Fleur, kiu estas privata muzeo establita en 2010. La troviĝanta en la apudvarsovia urbeto Konstancin-Jeziorna artgalerio Villa la Fleur aktuale ĝis la 17a de decembro invitas por la ekspozicio “Tamara Łempicka kaj art déco”. Eblas rigardi en ĝi pli ol 70 artverkojn de la mondfama pola pentristino. La artaĵoj (pentraĵoj, skizoj) devenas el francaj kaj polaj muzeoj, el usonaj privataj kolektoj. Apenaŭ mi alvenis, mi tuj rimarkis amason de personoj atendantaj sian vicon por aĉeti la enirbiletojn, kiujn – bonŝance – mi aĉetis rete kelkajn tagojn antaŭe. Ne mirige, ke la ekspozicio vekas tioman interesiĝon! Ĝi klare montras la talentoevoluon kaj karierovojon de Łempicka, do – krom veki estetikajn travivaĵojn – ĝi sendube havas grandan edukan valoron. Admirindaj estas ŝiaj fruaj akvarelaĵoj, pluraj krokizoj, inter ili tiu por la fama pentraĵo “Memportreto en la verda Bugatti”, apud kiu estas montrita la revuo “Die Dame” el 1929, sur kies kovrilo aperis la fama pentraĵo. La ekspozicio tre detale prezentas la vivon de la pentristino, kies harbuklo, vestaĵoj, ĉapeloj, juvelaĵoj troviĝas en apartaj vitrinoj. Substrekenda estas la aranĝo de la ekspozicio mem, tre bone planita kaj teknike perfekta. Oni zorgis pri detaloj kaj klaraj priskriboj de la eksponaĵoj. Oni ne forgesis pri taŭga prilumo ebliganta allogan prezenton de la unuopaj artaĵoj. Mian atenton kaptis ankaŭ grandega foto prezentanta la internon de la laborejo de Łempicka. Videbliĝas sur ĝi mebloj – la samaj troviĝas tute apude en la ekspozicio! Fakte Marek Roefler – la privata artkolektanto, dank’al kies iniciato Villa la Fleur komencis roli kiel referencopunkto por artamantoj en Pollando – aĉetis ilin en 2020 en Parizo. La kolektanto, en sia privata kolekto havas entute 12 oleopentraĵojn de Łempicka, same kiel ŝiajn desegnaĵojn kaj antaŭmilitajn grafikaĵojn. La kvalito de la ekspozicioj organizitaj en Villa la Fleur estis rekonita en 2020 per la prestiĝa Feliks Jasieński-premio, establita por honori la plej grandan polan kolektanton, kiu en 1920 donacis al la pola nacio proksimume 15000 artaĵojn, inkluzive de elstaraj verkoj de mondaj artistoj.

El la elsendo 20.11.2022. Legas Maciek – 03′ 05″