Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1315-a E_elsendo el la 25.04.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• El nia arkivo ni memorigas adiaŭe interparolon kun la forpasinta la 18-an de aprilo japana esperantisto dum multegaj jaroj vivanta en Pollando, Teruo Matsumoto. En ĝi ni interparolas pri la 50-jariĝo de la polaj-japanaj diplomatiaj rilatoj solenita en 2007.
• En la komenca kulturkroniko ni informas pri legemo de poloj 2023; pri la koncerta prezento de la opero de Stanisław Moniuszko „La timiga nobeldomo” en Berlino; pri identigo kaj publika prezento de la unusola pentraĵo de van Gogh en Pollando „Vilaĝaj ĥatoj”.
• Hodiaŭ aŭdiĝas krome leterkesta programero.
• La interreta foto ĉe la programinformo prezentas pentraĵon de van Gogh en Pollando „Vilaĝaj ĥatoj”, kiu nun estas ekspoziciata en Varsovio.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Kun vera bedaŭro mi eksciis pri la forpaso de Teruo Matsumoto, la japana historiisto kaj ĵurnalisto, al kiu Pollando estis la dua patrujo. Mi konfesu, ke li estis la unua fremdlandano, al kiu mi alparolis en Esperanto antaŭ pli ol 50 jaroj en la Internacia Foiro de Poznano, kie mi deĵoris ĉe la Esperanto-stando. Kun intereso mi aŭskultis arkivan interparolon de Barbara Pietrzak kun Teruo Matsumoto pri polaj-japanaj rilatoj. Japanio estis la unua ŝtato en Azio kaj la kvina en la mondo, kiu agnoskis en marto 1919 sendependecon de Pollando.