Post 83 jaroj, serio de sep pentraĵoj de la Fratularo de S-ta Luko, kiuj kreiĝis laŭ speciala mendo de la pola registaro por ornami la Honoran Salonegon de la Pola Pavilono dum la Monda Ekspozicio en Novjorko 1939. La ciklo de la pentraĵoj estos rigardebla meze de junio 2023 en la Apudvistula Muzeo en la loko Kazimierz Dolny. La Fratularo de S-ta Luko kreiĝis tie ĉi en 1925. Formis ĝin artistoj, kiuj estis vizitantaj tiun ĉi pitoreskan urbeton kadre de la pentristaj rendevuoj de la varsovia Akademio de la Belartoj, organizataj de profesoro Tadeusz Pruszkowski. Ĝuste en lia vilao en Kazimierz kreiĝis la tolaĵoj por la novjorka Monda Ekspozicio. Unu parto koncernis temojn el la pola historio kun la internacia signfo, la alia prezentis eventojn ligitajn kun la ideo de demokratio en Pollando. La publiko povis ilin rigardi en Varsovio komence de decembro 1938, post kio ili estis perŝipe tranportitaj al Usono, por ornami la Polan Pavilonon en aprilo 1939. Tamen la militeksplodo en septembro ĉesigis la eblecon daŭre financi la ekspozicion. Plej multaj objektoj trafis al la koleko de la Pola Muzeo en Ĉikago. La kolekto de sep tolaĵoj estis deponita en la jezuita altlernejo Le Moyne College en Syracuse en la ŝtato Novjorko. Ekde 1958 ĝi estis prezentata en la tiea biblioteko, komence en Grewen Hall, poste en Noreen Reale Falcone Library. Post la reveno al Pollando ĝi estis jam rigardebla en la Nacia Muzeo en Varsovio dum ekspozicio finiĝinta la 11-an de novembro. Ili definitiva destino estas konstanta ekspozicio en la Pola Historia Muzeo, kies sidejo – ankoraŭ konstruata – troviĝos en la Varsovia Citadelo.

El la elsendo 20.12.2022. Legas Maciek – 02′ 11″