Mateusz Krzyżowski fariĝis la laŭreato de la 12-a Internacia Pianista Konkurso de Ignacy Jan Paderewski en Bydgoszcz. Li havas 23 jarojn kaj estas studento de la Muzika Universitato de Frederiko Chopin en Varsovio. En 2021 li troviĝis inter la finalanoj de la 18-a Internacia Pianista Konkurso de Frederiko Chopin. La duan lokon en Paderewski-konkurso akiris hispano Pedro Lopez Salas kaj la trian Danylo Saienko el Ukrainio. Distingitaj estis krome Piotr Pawlak el Pollando kaj japanino Shio Okui. Krom monpremioj la laŭreatoj ricevis plurajn specialajn premiojn i.a. en la formo de koncertoj kaj recitaloj en diversaj landoj de la mondo. Mateusz Krzyżowski kaj Piotr Pawlak, kiel la plej bonaj poloj ricevis aldone la premion de la pola ministro por la eŭropuniaj aferoj. Ĝi konsistas el fortepianaj recitaloj kun la muziko de Frederiko Chopin, Igancy Jan Paderewski kaj Karol Szymanowski en la polaj diplomatiaj centroj en Francio, Svislando kaj Usono.

El la elsendo 30.11.2022. Legas Milada – 1′ 34″