La loĝantoj de Szczecin (la nord-okcidenta Pollando) havis la okazon dum kelkaj tagoj komence de novembro rigardi eksterordinaran donacon, kiun ricevis la loka Nacia Muzeo de privata kolektanto dum 30 jaroj ligita kun Szczecin kaj nun loĝanta en la germana Kolonjo. Ventontjare ĝi estos disponigita kiel ekspozicio al vasta publiko. La kolekto konsistas el preskaŭ 300 malgrandaj objektoj de la azia arto, inluzive de „netsuke”, miniaturaj skulptaĵoj tradicie alpendigataj ĉe la zono de la japana kimono. Utiligataj ekde la 15-a jarcento ili estis tradicie fiksataj al la fino de la ŝnuro, sur kiu estis fiksata al la zono de kimono saketo por etaj objektoj „inro”. Ankaŭ tiuj objektoj troviĝas inter la eksponaĵoj, simile kiel „okimono”, multe pli grandaj figuretoj destinitaj por la ornamo de internoj. La karakterizaĵo de la kolekto estas, ke ĉiuj objektoj estas faritaj el diversspecaj ostoj. Temas pri ostoj elefanta, mamuta, bubala, kamela aŭ rosmara. La kolekto estas tre varia, sed samtempe formas koheran tuton. Inaŭguris ĝin antaŭ jaroj la ebura figureto de Budho ,aĉetita en la vendejo „Orient” en Szczecin.

El la elsendo 20.11.2022. Legas Gabi – 01′ 32″