La Bita Biblioteko Polona funkcianta sub la patroneco de la Nacia Biblioteko en Varsovio ehavas librojn, flugfoliojn, afŝojn, periodaĵojn kaj manuskriptojn. En plimulto ili estas alirebelaj el ajna loko en la mondo. En 2017 kiel la dumiliona objekto estis registrita urno kun polvoj de malnovskribaĵoj kaj manuskriptoj, kiujn germanoj forbruligis post la falo de la Varsovia Insuekcio 1944 en Krasiński-biblioteko. Aktuale Polona disponas pri preskaŭ 4 milionoj da volumoj. Ne temas sole pri la enhavo de la Nacia Biblioteko mem, sed ankaŭ pri partaj kolektoj el la Nacia Instituto de Frederiko Chopin, el la Teatra Instituto, el la Internacia Kulturcentro en Krakovo, el la Biblioteko de Czartoryski-princoj, el la Franciskana Biblioteko en Krakovo kaj la Ŝtata Etnografia Muzeo. Nun Polona disponigis la kolekton „Polaj nekropoloj”, kiu enhavas elekton de libroj dediĉitaj al polaj tombejoj kaj personoj en ili sepultitaj. Estis konsideritaj libroj pri polaj nekropoloj troviĝantaj ĉe la iamaj orientaj randregionoj kaj sur la terenoj apartenantaj al la iama Respubliko. La disponigitaj libroj estis eldonitaj en la 19-a, 20-a kaj 21-a jarcentoj ekskluzive de la plej novaj pro la valida aŭtora leĝaro.

El la elsendo 10.12.2022. Legas Maciek – 01′ 31″