La 2023-a estis deklarita de la Pola Senato kiel Jaro de Wisława Szymborska, lige kun ŝia 100-a naskiĝdatreveno pasonta tiujare. En la rilata rezolucio estis substrekite, ke Wisława Szymborska estas unu el la plej konataj polaj poetinoj, unu el malmultaj polaj Nobel-premiitinoj. Ŝia kreado vekis viglan interesiĝon ne sole en Pollando, sed ankaŭ eksterlande. La naskiĝinta apud Poznano la 2-an de julio 1923 poetino ekde la 6-a vivojaro loĝis en Krakovo. Dum ŝia vivo aperis 12 poezivolumoj. Postmorte en 2012 aperis aldone nefinita volumo „Sufiĉas”, du jarojn poste estis eldonita „Nigra kanzono”, ŝia debutpoeziaĵo. En 1996 Wisława Szymborska ricevis literaturan Nobel-premionŜiaj poeziaĵoj estis tradukitaj en pli ol 40 lingvojn, inkluzive de Esperanto. La rezolucio de la pola Senato reliefigas krome la felietonistan talenton de Szymborska, kion atestas ŝiaj tekstoj en la literatura kaj ĉiutaga gazetaro aperintaj dum preskaŭ jarcentduono. Dank’ al ŝiaj tradukoj polaj legantoj povis konatiĝi kun kreado de i.a. francaj, germanaj, bulgaraj poetoj kaj poetoj verkantaj en la hebrea lingvo. Wisława Szymborska mortis la 1-an de februaro 2012 en Krakovo. Tiam estis establita, konforme al ŝia deziro, fondaĵo kun ŝia nomo. Ekde 2013 ĝi atribuas la Premion Wisława Szymbrska pro poezia volumo eldonita en la pola lingvo aŭ tradukita en la polan lingvon. La fondaĵo donas ankaŭ financan helpon al verkistoj kaj tradukistoj kun ekonomiaj problemoj kaj atribuas premion al junaj verkistoj, tradukistoj, literaturaj ekspertoj. Ĝia patrono estas Adam Włodek. Ŝia loĝejo en Krakovo laŭ la decido de la fondaĵo estis destinita por literaturista rezidejo. Ekde 2019 ĝian programon utiligis preskaŭ 200 verkistoj.

El la elsendo 30.11.2022. Legas Maciek – 2′ 23″