Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Omaĝaj koncertoj lige kun 80-jariĝo de K. Penderecki en Israelo

Israela Filharmonia Orkestro kunlabre kun la Pola Instituto en Telavivo omaĝos la 80-jariĝon de Krzysztof Penderecki per serio de koncertoj en Hajfa, Telavivo kaj Jerusalemo, kie la renoma pola komponisto estados inter la 10-a kaj 18-a de februaro. Muzikistoj, The Gary Bertini Israeli Choir  kaj solartistoj Melanie Diener – sopranulino, Agnieszka Rehlis (mezo­sopranulino), Rafał Bartmiński (tenorulo) kaj Robert Jezierski (basulo) prezentos al la israela publiko “Polan Rekviemon”, komponaĵon de Penderecki el la 1981-a jaro. Direktos la komponisto mem. La plej frue komponita parto de la “Pola Rekviemo” estas “Lacrimosa”, baziĝanta sur la sekvenco “Dies Irae”. Ĝi estas dediĉita al Lech Wałęsa, Solidareco kaj omaĝas la memoron de la perintaj ŝipfaristoj en decembro 1970. Lacrimosa estis plenumita dum  la senvulao de dediĉitaj al ili Tri Krucoj en Gdansko, la 16-an de decembro 1980.

El la elsendo 07.02.2014. Legas Milada

Grammy-premio por Władek Pawlik

Władek Pawlik estas la unua pola ĵaz­muzikisto distingita per Grammy-statueto. La disko “Night in Calisia” surbendig­ita komune kun Randy Brecker kaj Filharmonio de Kalisz estis agnoskita kiel la plej bona disko de granda ĵazensemblo. La laboroj pri “Night in Calisia” komenciĝis antaŭ 4 jaroj. Tiam la trio de Włodek Pawlik, la usona trumpetisto Randy Brecker kaj la Filharmonio de Kalisz direktita de Adam Klocek prezentiĝis en Kalisz okaze de la 1850-jariĝo (mil-okcent-kvindek­jariĝo) de la urbo. La koncerto tiom plaĉis al la publiko, ke la artistoj renkontiĝis du jarojn poste en la studiaj kondiĉoj kaj surbendigis “Night in Calisia”. Unue la disko aperis en Pollando, pasintjare ĝi estis eldonita sur la usona merkato de Summit Records, akirinte popularecon inter la tieaj ĵazŝatantoj.  Grammy-statueto por la 55-jara pola pianisto estas la plej alta rekono por lia kreado. Ĝi tuj elvokis plian interesiĝon pri la komponaĵoj de Włodek Pawlik.

El la elsendo 31.01.2014. Legas Gabi

Kultura evento inaŭgure de la 600-jariĝo de la polaj-turkaj diplomatiaj rilatoj

La ekspozicio de grafikajoj de pola artistino Agnieszka Cieślińska inaŭguris en Turkio kulturajn solenadojn de la pasanta en 2014 600-jariĝo de la ligo de la diplomatiaj rilatoj inter Pollando kaj Turkio. Dum la tuta januaro ŝian ekspozicion „Agnieszka Cieślińska – FIGURATIO [figuracjo]”, eblis rigardi en la istambula artgalerio Işık Teşvikiye [yŝk teŝvkje – wg google-translatora]. Al la ekspozicio de la grafikaĵoj de profesorino de la varsovia Belarta Akademio akompanis akademia laborstaĝo por turkaj studentoj kun­organizita de la Fondaĵo Feyziye Mektepleri [fejzjemetekplure], Işık-Universitato kaj la Ĝenerala Konsulejo de Pollando en Istambulo. La aŭtoran elekton de la grafikaĵoj de Agnieszka Cieślińska faris la poldevena profesoro Yurdaer Altintas [jurda eraltintas], avana turka grafikisto, animanto de multaj kulturprezentoj en Turkio.

El la elsendo 31.01.2014. Legas Gabi

Nova Centro de la Pola Lingvo kaj Kulturo en Rumanio

Nova Centro de la Pola Lingvo kaj Kulturo komencis funkcii ĉe la rumana universitato en Krajowa.  Ĝi estas adresita al studentoj, merkatistoj kaj ĉiuj interesiĝantoj dezirantaj pli proksime konatiĝi kun Pollando. En la agadproramo de la centro, funkciigita la 22-an de januaro,  troviĝos ekspozicioj, film­prezentoj kaj koncertoj. Ĝi helpos al rumanaj merkatistoj ligi kunlaboron kun polaj firmaoj. Laŭ la donitaĵoj de la rumana klerig-ministerio jam 40 superaj instru­institutoj subskribis kun polaj partneroj duflankajn interkonsentojn pri kunlaboro.

El la elsendo 28.01.2014. Legas Krystyna

La dua poezivolumo de Szymborska en la ĉina lingvo

Post la sukcesa prezento de la poezivolumo de Wisława Szymborska en la ĉina lingvo “La sorĉita trankvilo de la mondo” en 2012, fine de  la 2013-a en la ĉinaj librovendejoj aperis la dua volumeto de ŝiaj poeziaĵoj “Iam mi vivis tiom solece”. La lanĉo de la volumeto okazis lige kun la Pekina Eldonfoiro, dum kiu okazis renkontiĝo popularig­anta la figuron kaj la verkadon de la pola Nobel-premiitino. Pliaj renkontiĝoj kaj poezi­vesperoj dediĉitaj al Szymborska estis planitaj i.a. en Pekino, Ŝanghajo kaj Kantono. En la 2014-a jaro en Ĉinio okazos pliaj libroeldon­oj de polaj aŭtoroj. Interalie aperos poezi­volumeto de Adam Zagajewski, libro de Ryszard Kapuściński, biografio de Karol Szymanowski kaj porjunulara libro de Andrzej Maleszka.

El la elsendo 24.01.2014. Legas Krystyna

Bitigataj kolektoj de la Vatikana kaj Oksforda bibliotekoj

Du el la plej gravaj bibliotekoj de la mondo – la Vatikana kaj la Oksforda liveris en la Interreto la unuajn enorme valorajn volumojn. En la bita formo eblas foliumi kaj legi la ne­pritakseble valoran verkon la Biblion de Gutenberg, la unuan en la mondo presitan libregon.  Krome estis disponigita elektronike la 15-jarcenta germana Biblio mane kolorigita kaj ornamita per lignogravuraĵoj. Bitigon atendas pliaj verkoj. La Vatikana Apostola Biblioteko establita en 1451 de papo Nikolao la 5-a estas unu el la plej gravaj sciencaj bibliotekoj de la mondo. La Oksforda Biblioteko Bodleian el 1610 estas la plej granda universitata biblioteko de Britio. Ambaŭ havas en siaj kolektoj la unuajn presaĵojn, la antikvajn grekajn manuskiptojn. La bit­igoprojekto de la kolektoj el ambaŭ bibliotekoj daŭros 4 jarojn. Ĝia kosto egalas al 3 milionoj 300 mil dolaroj.

El la elsendo 24.01.2014. Legas Milada

Festivalo de la Kristnaskaj Kantoj

Ĝis la 26-a de novembro eblis aliĝi al la 20-a Internacia Festivalo de la Kristnaskaj Kantoj kaj Pastoraloj en Będzin en la sudo de Pollando. La finalo de ĉi tiu plej granda evento en Pollando okazos inter la 16-a kaj 19-a de januaro 2014. Antaŭas ĝin la eliminadoj daŭrantaj inter la 8-a kaj la 20-a de januaro en 38 lokoj de la tuta lando. En 2012 la eliminadojn frontis 20 mil personoj. La Festivalon rajtas partopreni amatoroj inkluzive de lernantoj kaj diplomitoj de la muzikaj lernejoj de la 1-a grado, solistoj, duetoj,  krome korusoj, preĝejaj kantgrupoj, voĉistaj kaj voĉ-instrumentaj ensembloj, ankaŭ popolaj kanttrupoj en diversaj aĝgrupoj. Będzin merite portas la nomon de la Ĉefurbo de la Pola Kristnaska Arto venigante tien la plej bonajn muzikajn ekspertojn. La jubilean eldonon de la Festivalo akompanos simpozio titolita „La kristnaskaj kantoj kaj pastoraloj en la pola kulturo”. Ĝi celas reliefigi kiom gravaj por la pola identeco, kulturo kaj religiemo estas ĉi tiuj komponaĵoj. La festivalo elkreskis ĝis la rango de la plej prestiĝa ĉi-speca aranĝo en Pollando el la regiona muzika evento en Będzin.

El la elsendo 10.01.2014. Legas Barbara / Gabi

Plurvarianta “Knabino kun perlo” en Szczecin

Ĝis la 2-a de februaro 2014 en la Nacia Muzeo en Ŝĉecino, la nordokcidenta Pollando estas rigardebla la ekspozicio „Transformiĝoj de Knabino kun perlo”. Temas pri 33 petraĵoj-variaĵoj inspiritaj per la konata bildo de Jan Vermeer van Delft el 1664. La bildojn aŭtoras la armena pentristo Narek Avetisyan. Laŭ lia deklaro la bildoj spegulas la inspiritajn imagojn de la artisto, kaj ne la bildo­originalon mem. Laŭ Narek Avetisyan la pentrista ideo estas ekstertempa. Li serĉis inspirojn ankaŭ ĉe aliaj pentro­majstroj kiel Hieronim Bosch, Pablo Picasso kaj aramenaj pentristoj. Kreante la ciklon „Knabino kun perlo” li gvidis sin per idealismo de Platono kaj simulado, konsistanta en la kreado de bildo ŝajniganta realon aŭ kreanta la proporan realon.

El la elsendo 27.12.2013. Legas Zbyszek

La pentraĵoj de Guercino en Pollando

La Nacia Muzeo en Varsovio ĝis la 2-a de februaro 2014 prezentas la ekspozicion kun pentraĵoj de Guercino, unu el la plej elstaraj majstroj de la itala baroko. Inter la ekspozici­ataj tolaĵoj troviĝas la plej famaj kompanaĵoj deventantaj el la italaj kolektoj – la pinakoteko, preĝejoj kaj palacoj de lia familia urbo Cento kaj krome el la kolektoj de la roma Galleria Nazionale d’Arte Antica di Palazzo Barberini. La pola publiko havas krome la esceptan okazon adminiri unu el la plej enigmaj verkoj en la historio de la moderna pentroarto, la malofte prezentatan ekster Romo pentraĵon „La Arkadiaj Paŝtistoj”. La ekspozicion de la monument­ecaj tolaĵoj riĉigas desegnaj studaĵoj, skizoj kaj krokizoj. La retrospekta ekspozicio de Guercino en la Nacia Muzeo en Varsovio estas la unua tiom riĉa prezento de lia kreado ekster Italio. En la 17-a jarcento la figuro kaj la verkoj de  Guercino akiris popularecon kompareblan kun tiu de tiel grandaj majstroj de la epoko kiel Caravaggio, Velázquez kaj Rembrandt. Ekde septembro 2013 ĝis februaro 2014 la ekspozicion akompanas riĉenhavaj eventoj, kiuj proksimigas al la pola publiko diversajn aspektojn de la baroka arto.

El la elsendo 20.12.2013. Legas Gabi

Adam Zagajewski distingita en Ĉinio

Pola poeto, Adam Zagajewski fariĝis laŭreato de la ĉina literatura premio Zhongkun, difinata kiel ĉina poezia Nobel-premio. La enmanigo okazis lastĵaŭde en Pekino. Tiu ĉi internacia literatura premio estas atribuata ĉiun duan jaron de la Poezia Fondaĵo Zhongkun kunlabore kun Instituto pri Poeziesploroj de la Pekina Universitato. Temas pri unusola ĉi-speca premio en Ĉinio por eksterlandanoj. En ĉiu eldono ricevas ĝin du poetoj – ĉino kaj eksterlandano.  En la nomo de la pola premiita laŭreato, kiu ne povis partopreni la solenaĵon – la distingon transprenis la reprezentanto de la pola ambasado en Pekino. La Ĉina Poezia Nobel-Premio ne estas unusola distingo pro Zagajewski. En marto 2014 la funkcianta en Kantono neformala poezi­societo membriganta renomajn poetojn naskiĝintajn en la 70-aj jaroj enmanigos al  li premion pro la tuto de la kreado. Venontjare aperos kromede la unua ĉina traduko de poezikolekto de Zagajewski fare de profesorino Wu Lan, elstara traduk­istino de la pola literaturo, tradukinta jam i.a. verkojn de Miłosz kaj Kapuściński.

El la elsendo 29.11.2013. Legas Milada