Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Senpagaj vizitoj en 11 polaj reĝaj rezidejoj

Dank’ al la pola kulturministerio de pli ol 10 jaroj dum la tuta novembro la polaj reĝaj rezidejoj disponigas parton de sia ekspozicia oferto senpage. La kvanto de rezidejoj kreskas kun ĉiu jaro. Al la klasikaj, tradiciaj Reĝa Kastelo ĉe Wawel-altaĵo en Krakovo, La Reĝa Łazienki-parko, Muzeo-Palaco de reĝo Johano la 3-a Sobieski kaj la reĝa Kastelo – ĉiuj tri en Varsovio, al la vizitindaj en la lastaj jaroj aldoniĝis muzeoj en la reĝaj rezidejoj en la urboj Sandomierz, Lublin kaj Malbork. Krome la Salkastelo en Wieliczka. Nunjare al la vico de la reĝaj rezidejoj viziteblaj senpage en novembro aldoniĝis la Reĝa Kastelo en Poznań, kasteloj en Kwidzyń kaj Sztum – la filioj de la Kastela Muzeo en Malbork.
La vizito oferto ne limiĝas sole al rigardo de konstantaj kaj porokazaj ekspozicioj, sed krome proponas klerigajn renkontiĝojn, prelegojn, konferencojn, laborrenkontojn kaj muzeajn lecionojn.

El la elsendo 20.11.2022. Legas Barbara kaj Gabi – 01′ 14″

300 objektoj de la azia arto en la Nacia Muzeo en Szczecin

La loĝantoj de Szczecin (la nord-okcidenta Pollando) havis la okazon dum kelkaj tagoj komence de novembro rigardi eksterordinaran donacon, kiun ricevis la loka Nacia Muzeo de privata kolektanto dum 30 jaroj ligita kun Szczecin kaj nun loĝanta en la germana Kolonjo. Ventontjare ĝi estos disponigita kiel ekspozicio al vasta publiko. La kolekto konsistas el preskaŭ 300 malgrandaj objektoj de la azia arto, inluzive de „netsuke”, miniaturaj skulptaĵoj tradicie alpendigataj ĉe la zono de la japana kimono. Utiligataj ekde la 15-a jarcento ili estis tradicie fiksataj al la fino de la ŝnuro, sur kiu estis fiksata al la zono de kimono saketo por etaj objektoj „inro”. Ankaŭ tiuj objektoj troviĝas inter la eksponaĵoj, simile kiel „okimono”, multe pli grandaj figuretoj destinitaj por la ornamo de internoj. La karakterizaĵo de la kolekto estas, ke ĉiuj objektoj estas faritaj el diversspecaj ostoj. Temas pri ostoj elefanta, mamuta, bubala, kamela aŭ rosmara. La kolekto estas tre varia, sed samtempe formas koheran tuton. Inaŭguris ĝin antaŭ jaroj la ebura figureto de Budho ,aĉetita en la vendejo „Orient” en Szczecin.

El la elsendo 20.11.2022. Legas Gabi – 01′ 32″

Tamara Łempicka en Villa la Fleur

Dum la lasta semajnfino mi finfine havis la okazon viziti la arkitekture interesan Villa la Fleur, kiu estas privata muzeo establita en 2010. La troviĝanta en la apudvarsovia urbeto Konstancin-Jeziorna artgalerio Villa la Fleur aktuale ĝis la 17a de decembro invitas por la ekspozicio “Tamara Łempicka kaj art déco”. Eblas rigardi en ĝi pli ol 70 artverkojn de la mondfama pola pentristino. La artaĵoj (pentraĵoj, skizoj) devenas el francaj kaj polaj muzeoj, el usonaj privataj kolektoj. Apenaŭ mi alvenis, mi tuj rimarkis amason de personoj atendantaj sian vicon por aĉeti la enirbiletojn, kiujn – bonŝance – mi aĉetis rete kelkajn tagojn antaŭe. Ne mirige, ke la ekspozicio vekas tioman interesiĝon! Ĝi klare montras la talentoevoluon kaj karierovojon de Łempicka, do – krom veki estetikajn travivaĵojn – ĝi sendube havas grandan edukan valoron. Admirindaj estas ŝiaj fruaj akvarelaĵoj, pluraj krokizoj, inter ili tiu por la fama pentraĵo “Memportreto en la verda Bugatti”, apud kiu estas montrita la revuo “Die Dame” el 1929, sur kies kovrilo aperis la fama pentraĵo. La ekspozicio tre detale prezentas la vivon de la pentristino, kies harbuklo, vestaĵoj, ĉapeloj, juvelaĵoj troviĝas en apartaj vitrinoj. Substrekenda estas la aranĝo de la ekspozicio mem, tre bone planita kaj teknike perfekta. Oni zorgis pri detaloj kaj klaraj priskriboj de la eksponaĵoj. Oni ne forgesis pri taŭga prilumo ebliganta allogan prezenton de la unuopaj artaĵoj. Mian atenton kaptis ankaŭ grandega foto prezentanta la internon de la laborejo de Łempicka. Videbliĝas sur ĝi mebloj – la samaj troviĝas tute apude en la ekspozicio! Fakte Marek Roefler – la privata artkolektanto, dank’al kies iniciato Villa la Fleur komencis roli kiel referencopunkto por artamantoj en Pollando – aĉetis ilin en 2020 en Parizo. La kolektanto, en sia privata kolekto havas entute 12 oleopentraĵojn de Łempicka, same kiel ŝiajn desegnaĵojn kaj antaŭmilitajn grafikaĵojn. La kvalito de la ekspozicioj organizitaj en Villa la Fleur estis rekonita en 2020 per la prestiĝa Feliks Jasieński-premio, establita por honori la plej grandan polan kolektanton, kiu en 1920 donacis al la pola nacio proksimume 15000 artaĵojn, inkluzive de elstaraj verkoj de mondaj artistoj.

El la elsendo 20.11.2022. Legas Maciek – 03′ 05″

La 12-a Internacia Pianista konkurso de Ignacy Jan Paderewski

Lastdimanĉe, t.e. la 6-an de novembro en la Pomeria Filharmonio en Bydgoszcz estis inaŭgurita la 12-a Internacia Pianista Konkurso de Ignacy Jan Paderewski. Partoprenas ĝin 41 artistoj el 13 landoj en la aĝo de 16 ĝis 32 jaroj. Ili estis eliminitaj el inter 150 kandidatoj de 28 landoj. La eliminaj priaŭskultoj okazis en Sacile – Italio, Seulo, Tokio, Varsovio, Vieno kaj Novjorko. La kvaretapan konkursan rivaladon pritaksas la ĵurio sub la gvido de profesoro Piotr Paleczny. En ĝia konsisto troviĝas krome Rafał Blechacz (Pollando), Dang Thai Son (Vjetnamio), Stanislav Ioudenitch (Usono), Vanessa Latarche (Britio), Nikita Mndoyants (Francio), Alberto Nose (Italio), Noriko Ogawa (Japanio) kaj Alicja Paleta-Bugaj (Pollando). Ĉiuj konkursetapoj estas publike relajsataj.
La festivalo estas organizata de la Muzika Societo de Ignacy Jan Paderewski – kiu nunjare solenas sian 100-jaiĝon – kunlabore kun la Muzika Akademio kaj Pomeria Filharmonio en Bydgoszcz. La konkurso omaĝas la memoron de elstara pola pianisto, komponisto kaj politikisto Ignacego Jana Paderewskiego, krome ĝi celas promocii junajn pianistojn kaj polan kulturon en la mondo. La finalo de la konkurso dum kiu estos disdonitaj premioj okazos la 20-an de novembro en la koncerta salonego de la Pomeria Filharmonio de Ignacy Jan Paderewski en Bydgoszcz.

El la elsendo 10.11.2022. Legas Maciek – 01’44”

Hina Maeda, la venkintino de Wieniawski-konkurso

Lastsemajne finiĝis la 16-a Internacia Violonista Konkurso de Henryk Wieniawski. La ĵurio atribuis tri ĉefajn premiojn kaj tri egalrangajn distingojn. La unuan premion gajnis Hina Maeda el Japanio, la 2-an Meruert Karmenova el Kazaĥio kaj la 3-an Qingzhu Weng el Ĉinio. Distingitaj estis Hana Chang reprezentanta Japanion, Singapuron kaj Usonon, Jane Hyeonjin Cho kaj Dayoon You, ambaŭ el la Suda Koreio. La nunjara konkurso estis rekorda laŭ la vidpunkto de multnombra aliĝo. Por la antaŭelektoj anoncis sin 220 violonistoj el 30 laandoj alsendinte por priaŭskultado po 4 komponaĵoj sen munto kaj sonprilaboro. La kandidatoj ne povis superi la 31-an vivojaron. La ĵurio invitis al la konkurso 41 personojn, sed la konkurson partoprenis 31. La plej juna havis 16 jarojn, la plej aĝa 29. La laŭreatoj de la nunjara konkurseldono jam prezentis la unuajn koncertojn da kiuj estos trideko en Pollando kaj eksterlande. Hina Maeda koncertos kun orkestroj en Eŭropo, en la landoj de Azio, ambaŭ Amerikoj kaj Afriko. La konkurso de Henryk Wieniawski estas la plej malnva kaj unu el la plej pretiĝaj internaciaj violonistaj koncertoj en la mondo. La unua okazis en 1935. Ekde 1952 ĝi estas organizata ĉiun kvinan jaron en Poznano. Inter ĝiaj laŭreatoj estis i.a. Ginette Neveu, Dawid Ojstrach kaj Ida Haendel.

El la elsendo 30.10.2022. Legas Maciek – 1′ 48″

Pola aŭtuna kulturprogramo en Koreio

Ekde la komenco de septembro la korea publiko havis la okazon konatiĝi kun riĉa pola kultura programo kunorganizita de Adam Mickiewicz-Instituto. En la muzika oferto temis pri pluraj realtempaj koncertoj kun muziko de Krzysztof Penderecki kaj la porfilma komponado de Wojciech Kilar. Dum Jarasum Jazz Festival estis prezentita la projekto Stańko@80, lige kun la 80-jariĝo de renoma pola ĵazmuzikisto, Tomasz Stańko.  En la eldono de Sori Festival en Jeonju la pola folklora grupo Tęgie Chłopy prezentis dancmuzikon el vilaĝoj de Kielce-regiono kaj la centra Pollando. La tutan programon kronas la ekspozicio „La majstroj de la pola desegnoarto”, kiu daŭras ĝis la 15-a de januaro 2023 en la Biblioteko de Bildolibro en Suncheon. Temas pri la plej granda eksterlanda ekspozicio de la polaj infanlibraj ilustraĵoj, kiu koncernas la verkojn de la plej renomaj polaj ilustristoj de la lasta jarcento, kiel Jan Marcin Szanser. Oni prezentas ankaŭ porinfanajn librojn ilustritajn de nuntemaj polaj desegnistoj. La ekspozicio, kies kuratoro estas Jiwone Lee, pola filologo, arthistoriisto estis kunorganizita de Adam Mickiewicz-Istituto kaj Suncheon Picture Book Library. La pola Adam Mickiewicz-Istituto estas la nacia kulturinstituto, kies celo estas la vekado de interesiĝo pri la pola kulturo en la mondo kunlabore kun elsterlandaj partneroj kaj pere de internacia kultura interŝanĝo. Dum la 22-jara ekzisto ĝi realigis jam pli ol 70 projektojn sur ĉiuj kontinentoj.

El la elsendo 30.10.2022. Legas Maciek – 1′ 54″

Polaj muzeoj denove amase logas vizitantojn

La pandemia periodo de la jaroj 2020-21 signifis katastrofon por la polaj muzeoj kaj aliaj kulturinstitucioj. Notendas, ke la nombro de muzeaj institucioj financataj el la ŝtata buĝeto signife kreskis. Se antaŭ sep jaroj temis pri 32 muzeaj centroj, nun en la tuta Pollado estas 62. En 2019 vizitis ilin 40 milionoj da personoj. La aplikitaj kovim-rilataj limigoj draste malkreskigis la vizitfrekventecon. Tamen en la nuna jaro la kulturministerio prognozas signifan pliboniĝon de la situacio. La aktualaj esploroj pri la vizitfrekventeco en la muzeoj dum tri monatoj elmontras la pliboniĝon de la situacio. Rekordulo estas la Nacia Muzeo en Varsovio, en kiu kompare al 2019 la nombro de vizitoj kreskis eĉ je 300 procentoj. Sendube influas tion i.a. la lernejanaj ekkursoj, kiuj kadre de la programo „Ekkonu Pollandon” vizitas diversajn regionojn, inkluzive de ĝiaj muzeoj kaj kulturcentroj. Ne ĉiuj muzeoj notas tamen similajn rezultojn. Unuavice temas pri tiuj polaj institucioj, kiuj antaŭe ĝuis grandan interesiĝon flanke de eksterlandaj turistoj, kies kvanto pro la milito en Ukrainio signife malkreskis.

El la elsendo 30.10.2022. Legas Pamela – 1′ 31″

Por la “Laŭro” de la Akademio ĝis la 31a de oktobro 2022

La Akademio de Esperanto reference al premio atribuata en la jaroj 1918-1930, en kiu gajnis multaj konataj E-aŭtoroj, decidis referenci al la tradicio kaj en 2021 proponis sian literaturan premion sub la nomo “Laŭro”. Oni prenis en konsideron, ke la E-literaturo estas riĉa je verkoj, kiuj meritas tradukon al etnolingvoj. La premio celas verkojn „arte signifajn, lingve perfektajn kaj evidente kontribuantajn al evoluigo de esperantlingva kulturo”. La unuan premion en 2021 gajnis Mikaelo Bronŝtejn pro la romano „Mi stelojn jungis al revado”.
Normale la limdato por kandidatigi verkojn pasas fine de junio. Sed ĉi-jare, pro plurmonata elektoproceduro, la Akademio ne ĝustatempe atentigis pri la limdato. Tial la limdato estas prokrastita ĝis la fino de oktobro. Tiel do por la premio 2022, eblas ankoraŭ proponi verkojn aperintajn (en sia unua eldono) inter januaro 2017 kaj decembro 2021. La proponoj atingu la ĵurion ĝis la 31-a de oktobro 2022 ĉe la adreso: lauro@akademio-de-esperanto.org. La premio, estos aljuĝita meze de decembro.

El la elsendo 20.10.2022. Legas Milada – 01’58”

Portalo pri Branicki-familio, la fondintoj de Bjalistoko

La regiona Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko kreis la interretan portalon (podlasiebranickich.pl), kiu kolektas informojn pri la historio kaj ligoj de la magnata Branicki-familio kun la regiono. Oni prezentas en ĝi konstruaĵojn, dokumentojn kaj historiaĵojn. La listo estas daŭre kompletigata. Ĝuste ĉi tiu magnata gento antaŭ ĉirkaŭ 300 jaroj altigis la signifon de la podlaĥia regiono
Jan Klemens Branicki (1689-1771) la krakova kastelestro, granda reĝa hetmano kaj senatano de la reĝa Pola Respubliko influis la evoluon de Bjalistoko, kiu dank’ al li komence de la 18-a jarcento akiris la urborajtojn. Ĝis hodiaŭ la familirezidejo, t.e. estas la palaca-ĝardena komplekso de Bjalistoko estas ĝia vizitkarto. Tamen en la ĝenerala memoro multaj historiaj objektoj ne estas ligataj kun ĉi tiu meritiĝinta por Bjalistoko familio. Ĝiaj artverkoj, arta heredaĵo, dokumentoj dum jardekoj estis diserigitaj, kaj nun la ambicio estas reloki ĉion ĉi en unu loko.
Ĉe la kreiĝanta interreta Branicki-familia-paĝo eblas konatiĝi kun priskriboj de arkitekturaj objektoj, verkoj de la pentroarto, skulptarto, teksaĵoj kaj numismatikaĵoj, malnovpresaĵoj kaj arkivaĵoj, La paĝo ne havas strikte sciencan karakteron kaj estas informfonto, por turistoj vizitantaj Bjalistokon kaj la tutan Podlaĥion.

El la elsendo 20.10.2022. Legas Maciek – 01’42”

Moumita Basak kun la Ora Medalo de la 17-a Internacia Trienalo de Teksaĵo

La laŭreatino de unu el la plej malnovaj kaj plej gravaj prezentaĵoj de la nuntempa arta teksaĵo fariĝis la hindunia artististo Moumita Basak.
La Internacia Trienalo de Teksaĵo, kiun ekde 1975 organizas la Muzeo de Teksoarto de Lodzo prezentas la plej gravajn tendencojn koncerne artan teksaĵon, spegulante gravajn etapojn kaj ŝanĝojn okazantajn el la artteksa metio. La temo de la 17-a eldono de la konkurso „Konfuzita stato” prenita el kvantuma fiziko signifas situacion, kiam du bazaj elementoj estas ligitaj tiel, ke sendepende de la dividanta ilin distanco ŝanĝo en unu kaŭzas tujan ŝanĝon en la alia.
Teksaĵo de la pratempo estas proksima al la homo akopanante lin de jarmiloj. La ekspozicio bildigas ĉi tiun rilaton prezentante la alrigardon de artistoj al la problemoj de la nuntempo, kiuj koncernas ĉiun homon. La bunto de la verkoj laŭ la vidpunkto de rigardo, riĉo de la formoj, fakturoj, koloroj kaj signifoj ebligas al ĉiu trovi por si ion proksiman. La ekspozicio en la Muzeo de Teksoarto de Lodzo daŭros ĝis la 15-a de aprilo 2023. Akompanas ĝin lekcioj, laborrenkontoj por infanoj kaj plenkreskuloj.

El la elsendo 20.10.2022. Legas Maciek – 01’29’