Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

EC1 Łódź en la konsisto de la Eŭropa Itinero de Industria Heredaĵo

La eksa elektrejo EC1 en Lodzo – la centra Pollando – eniris la konsisiton de la Eŭropa Itinero de Industria Heredaĵo, turisma reto de 300 membroj en 27 landoj. Ĝia celo estas doni la atenton al la komuna industria heredaĵo.
EC1 estas unu el la plej spektaklecaj ekzemploj de revivigo de sengradigitaj industriaj regionoj en Lodzo. La iama elektrohejtejo el la komenco de la 20-a jarcento dum la lastaj jaroj transformiĝis en modernan kulturinstitucion kaj lokon de renkontiĝoj. Funkcias en ĝi i.a. Centro de la Scienco kaj Tekniko EC1, Strato de la Elementoj kaj Planedario EC1. Kreiĝas Nacia Centro de Filma Kulturo, Centro de Bildstrio kaj interaktiva informado.
Aktuale la Eŭropa Itinero de la Industria Heredaĵo kondukas al Pollando tra Britio, Belgio, Nederlando, Luksemburgio kaj Germanio. Troviĝas laŭe de ĝi 100 diversspecaj objektoj kun aparta signifo por la historio de la eŭropa industrio. La itinero krom promocii arkitekturon kaj teknikon bildigas la komplikecon de la industriigaj procezoj okazantaj en Eŭropo en la periodo inter la 18-a kaj la 20-a jarcentoj kaj ilian interdependiĝon. La eksa lodza elektrohejtejo, EC1 Lodzo aliĝis al tiaj objektoj kiel Flamanda Muzeo de la Karbominado, Heineken-Bierfarejo en Amsterdamo, Kimra Ardeza Muzeo.
En Pollando ĉe la Eŭropa Itinero de la Industria Heredaĵo trvoiĝas jam la lodza Manufakturo, Bierfarejo Tychy kaj Malnova Minejo en Wałbrzych.

El la elsendo 05.05.2023. Legas Maciek kaj Barbara – 02′ 00″

Krakovo jubileas kiel la 10-jara Literatura Unesko-urbo

Krakovo festas nunjare la 10-jariĝon de sia titolo Literatura Unesko-urbo. Jam tri jarojn post ĝia akiro Krakovo envivigis specialan programon, kies celo estis integri, firmigi tiajn subjektojn kiel urbaj institucioj, eldonejoj, librovendejoj, verkistoj, redaktoroj, ilustristoj. Dum la lastaj dek jaroj en Krakovo aldoniĝis novaj festivaloj, estis starigitaj novaj premioj. Inter la ciklaj eventoj aperis Festivalo de Literaturo kaj Infanoj, Festivalo Megabita Bombo – festo de kulturo, teknologio kaj scienco inspirita per la 100-a naskiĝdatreveno de Stanisław Lem. Disvolviĝis la Krakova Festivalo de Bildstrio. Estis lanĉita premio de Krakovo kiel Literatura Unesko-urbo adresita al kreantoj kaj eldonistoj de la urbo. La literatura Conrad-premio estas destinita al la plej bonaj debutantaj aŭtoroj. La ĉefaj jubileaj solenadoj okazos en oktobro dum la 15-a Internacia Conrad-Festivalo, tamen la eventoj ligitaj kun la jubileo daŭras. I.a. en aprilo komenciĝis jubilea fotoprojekto „Ni gratulas”. En ĝia kadro okazas la fotoportretado de homoj kunkreantaj la literaturan urbon. Temas pri verkistoj, eldonistoj, redaktoroj, libroantikvaĵistoj, bibliotekistoj, reprezentantoj de kulturinstitucioj kaj de aliaj institucioj ligitaj kun la literaturista medio. Krakovo en 2013 estis la unua urbo de la Centra-Orienta Eŭropo kaj la dua post Rejkjaviko neanglalinga urbo, kiu ricevis la titolon de Literatura Unesko-urbo. En 2019 la dua pola urbo kun ĉi tiu titolo fariĝis Vroclavo. En la monda reto de Literaturaj Unesko-urboj membras aktuale 42 urboj.

El la elsendo 25.04.2023. Legas Maciek – 02′ 07″

La pentroarto de Herman Han en Varsovio

La Reĝa Kastelo en Varsovio dum du monatoj prezentis al la publiko verkojn de unu el la plej famaj, 17-jarcentaj pentristoj de Gdansko, Herman Han. En la ekspozicio eblis rigardi fruajn, antaŭnelonge malkovritajn pentraĵojn kaj desegnaĵojn de la artisto, kiuj same laŭ la formo kaj enhavo malsimilas disde lia posta kreado, kiu estis ligita kun la grandformata religia pentroarto. En tiuj pli fruaj verkoj spegulĝas la nederlandaj influoj. La devenantaj el la polaj kaj eksterlandaj kolektoj verkoj de Han reprezentas religian, alegorian temaron, ankaŭ portretojn ilustrante la artan kaj intelektan spektron de la artisto, kies laboraĵoj kompletigas la bildon de la epoko en kiu li kreis. Herman Han aktivanta en Gdansko komence de la 17-a jarcento estas konata unuavice kiel kreinto de la tiaj artverkoj kiel „Kronsurmeto al la Plej Sankta Maria Virgulio” en la Katedrala Bazilio en Pelpilin kaj de similtema pentraĵo en la flanka altaro de la Arkikatedralo en Oliwa. Esenca elemento de la ekspozicio dediĉita al Herman Han estis la historia Gdansko mem, la plej granda tiam metropolo de la centra-orienta Eŭropo, kosmopolita komerca centro spezanta ankaŭ per artverkoj.

El la elsendo 25.04.2023. Legas Maciek – 01′ 32″

Bobenaj puntoj el Bobowa, la pola kulturheredaĵo

La puntoj teksitaj per specialaj bobenoj, tradicie kreataj en la loko Bobowa en la krakova regiono estis registritaj en la landa listo de la nemateria kulturheredaĵo. La rilata kandidatiga dokumentaro estis prezentita lastaŭtune en la Nacia Instituto de la Nacia Kulturheredaĵo.
Konforme al la difino de Unesko el 2003 la puntoj de Bobowa estas nedisigebla elemento de ĝia tradicio, kun kiu la lokaj loĝantoj identiĝas, transdonas ĝin en familioj kaj dum laborrenkontoj. La nomo Bobowa-punto reliefigas lokon, kie oni ĝin kultivas. Ne malpli grava estas ĝia formo kiel ankaŭ konkretaj elfaraĵoj, imitmodeloj kaj akcesoraĵoj. La loĝantoj de Bobowa kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj agnoskas ĝin parto de sia kultura heredaĵo, la elemento por popularigi la lokon Bobowa en la tuta mondo.
Ne estas konate, kiam la lancetado populariĝis en Bobowa, tamen jam antaŭ 1866 tiu praktiko estis tre populara, kaj en 1899 en Bobowa estis establita Profesia Lernejo de Lancetado. Tiu tekniko estis transdonata de generacio al generacio kaj daŭre praktikata i.a. per la aplikado de tradiciaj modeloj de lancetado el la 19-a jarcento.
Karakterizas ilin motivoj el la ĉirkaŭa naturo, kiel limakoj, etaj girlandoj, homkapetoj, anĝeloj, pavoplumoj, krisantemoj, lilioj, anseraj piedetoj, tulipoj, sunfloroj, fungoj, taraksakoj. Tradicie Bobowa-punto servis kiel tablokovrilo, kiel ornamo de litkovraĵoj, liturgiaj vestoj, altaroj ks.

El la elsendo 25.04.2023. Legas Barbara kaj Gabi – 02′ 10″

Kinoteka en Londono

En Londono en marto komenciĝis la 21-a eldono de la Festivalo de la Polaj Beletraj Filmoj, Kinoteka. La evento organizita de la Pola Kulturinstituto en Londono subtene de la Pola Instituto de la Filma Arto daŭros ĝis la 27-a de aprilo. La filmoj estas dividitaj je kelkaj temsekcioj. En la sekcio „Nova Pola Kinoarto” oni prezentas ses filmojn el 2022 neniam ĝis nun prezentitajn en Britio. En la retrospekta sekcio estis planitaj eĉ 14 filmoj de Jerzy Skolimowski pretigitaj kune kun la Brita Filminstituto. En la nunjara filmfestivalo troviĝas krome la sekcioj filmklasiko, muziko en la filmo, arto kaj filmo. La unuan fojon oni proponas la filmtrarigardon Xrossspace, kiuj rilatas al la sfero de pliigita realo (augmented reality). Kadre de Kinoteko okazas ankaŭ laborrenkontoj pri animado, adresitaj ĉefe al gejunuloj.

El la elsendo 15.04.2023. Legas Maciek – 01′ 12″

Justyna Czechowska laŭreatino de la Sveda Akademio

Tradukistino Justyna Czechowska fariĝis laŭreatino de la Tradukista Premio atribuata de la Sveda Akademio. Ĝi estas aljuĝata ekde 1965 al tradukistoj de elsteraj verkoj de la sveda literaturo. Czechowska estas tradukaŭtoro de pli ol 40 titoloj. Ŝi i.a. tradukis la libron de Matilda Voss Gustavsson, kiu kritikas la Svedan Akademion „Klubo. Seksskandalo en Nobelatribua Komitato”. Czechowska tradukas ne sole el la sveda, ankaŭ el la norvega kaj kiel informas ŝia biografia noto en la retejo de la Societo de Literaturaj Tradukistoj ŝi estas literaturologo, kulturanimanto, aŭtoro de artikoloj, antologioj kaj intervjuoj. Czechowska laboris i.a. kiel kunordiganto de la internaciaj kulturprojektoj. La tradukita de ŝi libro de Kristin Berget „Der ganze Weg” estis nomumita en la dua eldono de la konkurso Eŭropa Poeato de Libereco. En 2018 ŝi fariĝis laŭreatino de la Premio de Wisława Szymborska pro la traduko de la libro „Eniru historion” de Linn Hansen. Ekde 2015 ŝi kunkreas la programon de la festivalo „Retrovitaj en tradukado”. Ŝi estris Societon de Literaturaj Tradukistoj en la jaroj 2017-2020.

El la elsendo 15.04.2023. Legas Maciek – 01′ 16″

Ekspozicio pri folkloraj eltondaĵoj el Kurpie-regiono

Ekde tri jaroj la Kurpie-regionaj eltondaĵoj, kiel formo de la artmetio, troviĝas sur la listo de la Landa Nemateriala Kulturheredaĵo. Ilia origino radikas en la mezo de la 19-a jarcento kaj estas priskribita kiel la kapablo eltondi el kolora, brila papero ornamaĵojn kun flormotivoj, kun motivoj zoo- kaj antropomorfiaj el la natur-kultura ĉirkaŭaĵo. Al la plej popularaj formoj apartenas aĵuraj fenestrokurtenoj kaj dentumitaj ornambendoj, etaj arboj kaj plantoj, stilizitaj liliofloroj, steloj, eltondaĵoj prezentantaj birdojn, ĉevaletojn, arbaron ks. Nun, ĝis la 4-a de majo eblas rigardi la plej belajn majstrajn produktojn en ekspozicio de la Podlaĥia Muzeo de Popola Kulturo en apudbjalistoka Wasilkowo. Ili estas prezentitaj sur pli ol 40 paneloj, dank’ al kiuj eblas konatiĝi ankaŭ kun la historio de ilia kreiĝado kaj kun iliaj nuntempaj variantoj. Eblas ilin kompari kun popolaj eltondaĵoj el aliaj landopartoj. Samtempe la vizitantoj havas la okazon konatiĝi kun tradiciaj Kurpie-regionaj kostumoj. Kvankam nuntempe la Kurpie-regionaj eltondaĵoj ne plu plenumas saman rolon kiel iam, daŭre ili estas uzataj kiel ornamelementoj.

El la elsendo 05.04.2023. Legas Maciek – 1′ 37″

Tutlanda Konkurso de la Paskaj Ovoj en Gorzów Wielkopolski

322 paskaj, kolorigitaj kaj diverteknike ornamitaj, ovoj el diversaj partoj de Pollando estis alsenditaj por la nunjara, 50-a eldono de la Tutlanda Konkurso por la Paskoovoj, organizata en Gorzów Wielkopolski – la okcidenta Pollando. Ekde la komenco, t.e. ekde 1971 oni celas popularigi la tradicion de la ovoornamado dum la Paska periodo kaj profundigi la konojn pri ĉi tiu kultura tradicio kaj heredaĵo. La konkurso en Gorzów Wielkopolski estas unu el la plej malnovaj ĉi-specaj konkursoj en Pollando kaj plej verŝajne ankaŭ en Eŭropo. Adresita al profesiuloj kaj al amatoroj ĝi postulas la aplikon dum la ornamado de tradiciaj metodoj. La konkurslaŭreatoj ornamantaj Paskoovoj laŭ diversaj teknikoj estis anoncitaj dum la ĵus pasinta Palma Dimanĉo, post kio la premiitaj paskoovoj kaj aliaj konkurslaboraĵoj estis prezentitaj al la publiko. La akompana evento al la 50-a eldono de la konkurso estas la ekspozicio de la paskaj ovoj, kiuj partoprenis la antaŭajn konkurseldonojn. La paskoovoj senditaj por la konkurso fariĝas la proprietajo de Gorzów-muzeon, dank’ al kio en ĝia kolekto troviĝas jam ĉirkaŭ 4 mil paskaj ovoj.

El la elsendo 05.04.2023. Legas Maciek – 1′ 30″

La 27-a Printempa Festivalo de Ludwig van Beethoven

La gvidmotivo de la 27-a Printempa Beethoven-festivalo estas „Beethoven – inter Oriento kaj Okcidento”. Ĝi daŭros inter la 26-a de marto kaj la 7-a de aprilo en Varsovio. La festivala programo konstruita ĉirkaŭ la gvidmotivo de la nunjara eldono reliefigos la kunekziston de la Orienta kaj Okcidenta kulturo en muziko. Dum 13 festivalaj tagoj okazos dek simfoniaj kaj kvin ĉambraj koncertoj dum kiuj prezentiĝis multaj renomaj solartistoj, direktistoj kaj ensembloj invititaj de Elżbieta Penderecka, la ĝenerala direktoro de la festivalo. Krom komponaĵoj de Ludwig van Beethoven la publiko aŭdos la muzikon de i.a. Wolfgang A. Mozart, Frederiko Chopin, Henryk Wieniawski, Gustav Mahler, Heitor Villa-Lobosa, Maurice Ravel, George Gershwin, Benjamin Britten, Witold Lutosławskieg, Leonard Bernstein, Mieczysław Weinberg, Valentin Silvestrov, Toshio Hosokawa kaj Faustas Latenas. En la festivala programo aparte estos omaĝita per siaj verkoj Krzysztof Penderecki, lige kun lia nunjare 90-a naskiĝdatrevo kaj la 3-a datreveno de la morto. Konforme al la tradicio la koncertan programon kompletigos ciklaj akompanaj eventoj – ekspozicio de muzikaj manuskriptoj en la Jagelona Biblioteko en Krakovo kaj Internacia Scienca Simpozio.

El la elsendo 25.03.2023. Legas Maciek – 01′ 33″

100 jaraj akvareloj pri florplantoj

Dum unu monato en la Artgalerio Gardzienice de Lublino (la orienta Pollando) daŭris la ekspozicio de 100-jaraj akvarelaĵoj „Valoro, kiu ne pasas, flaŭro en la paŝtelaj grafikaĵoj de Konstanty Prószyński”. Ilia aŭtoro estis pedagogo, botanikisto kaj mikologo, esploristo de la landa flaŭro, inspektoro de la Botanika Ĝardeno en Wilno 1919-1936.
Tiu ĉi grafika kolekto estas parto de herbario en la Fakultato de Biologio kaj Bioteknologio de la Universitato Maria Skłodowska-Curie. La ikonografia dokumentaro kun granda scienca signifo, havas krome gravan artan valoron. Konstanty Prószyński estis ne nur plantkolektanto, sed ankaŭ desegnisto kun enorma plastika talento. Interesis lin ĉefe la flaŭro de Wilno-regiono. Por la Universitato de Stefan Batory en Wilno li pretigs ĉirkaŭ 600 kolorajn didaktikajn tabulojn. Prószyński desegnis atlason de fungoj kaj atlason de florplantoj kun kelkcent akvarelaj tabulooj. Pri ĉi tiu kolekto zorgis profesoro Piotr Winiewski el la Botanika Fakultato en Lubliko, kiu revenante al Pollando post la 2-a mondmilito kunportis ĉirkaŭ 300 tabulojn prilaboritajn de Prószyński. Ili riĉigis la kreiĝantan herbarion de la novkreata en 1944 universitato. Ĉiu planto estas provizita per sia latina specinomo kaj informo pri la kolektoloko. Parto ricevis ankaŭ sinonimajn nomojn. La tuta kolekto aktuale konsistas el preskaŭ 400 mil folioj, inter kiuj ĉirkaŭ 200 mil rilatas al plantoj, kaj pli ol 180 mil rilatas al fungoj kaj likenoj. La lublina herbario estas unu inter kvin plej grandaj en Pollando. Antaŭ kvin jaroj la tuta kolekto estis subigita al ĝisfunda restaŭro kaj protekto. La skanitajn foliojn de la kolekto eblas rigardi en la paĝo de la Ĉefa Biblioteko de la Universitato Maria Skłodowska-Curie en Lublino (https://www.umcs.pl/pl/kolekcje,21147.htm).

El la elsendo 25.03.2023. Legas Maciek kaj Barbara – 02′ 35″