La pola Senato anoncis novan patronon de la 2023-a jaro. Temas pri elstara pola pentristo, Jan Matejko. Venontjare pasos lia 185-a naskiĝdatreveno kaj la 130-a datreveno de la morto. En la rilata proklamdokumento la polaj senatanoj memorigas, ke Jan Matejko konsekvence realigis sian artmision kaj civitanan servon al la nacio. Liaj pentraĵoj bildigis la kaŭzojn de la falo de la 1-a Respubliko (la dispartigo de ĝia teritorio) kaj enhavis aludojn al la fierinda pasinteco de Pollando kaj ĝia potenco. Ili konsciigadis al poloj senigitaj je la ŝtata suverenco la valoron de la kultura heredaĵo. Jan Matejko akiris famon pro siaj multaj historitemaj tolaĵoj. Li aŭtoris krome milojn da desegnaĵoj kaj akvarelaĵoj. La eldonita en 1860 artverko „Vestaĵoj en Pollando” prezentas la polajn historiajn kostumojn ekde la 1200-a jaro ĝis 1795. Vaste konata estas ankaŭ lia „Galerio de la polaj reĝoj kaj princoj”, kiun li finis en 1892. Jan Matejko interesiĝis ankaŭ pri la konservado de historiaj objektoj de Krakovo. Li partoprenis laborojn de la artkonservistaj komisionoj respondecaj pro la restaŭro de la krakovaj Draphaloj kaj Maria-preĥejo. Por ĉi-lasta en la jaroj 1889-1891 li projektis polikromiaĵojn, kalkulatajn al la plej elstaraj verkoj de la pola monumenteca pentroarto.

El la elsendo 10.12.2022. Legas Milada – 02′ 10″