Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Kvin verkoj de Heweliusz sur la landa Unesko-listo

Kvin verkoj de Jan Heweliusz estis metitaj en la Polan Liston de Unesko-programo „Memoro de la mondo”. Inter ili troviĝas unikaj ekzempleroj de „Selenographia” kaj „Machina coelestis” kun dediĉvortoj de la aŭtoro kaj desegnaĵoj de li mem kolorigitaj. La Gdanska Biblioteko ĉe la Pola Sciencakadmio estas la unusola en la mondo, kiu posedas kompleton de la presitaj verkoj de la astronomo. Tio estas 19 publikaĵoj de Jan Heweliusz eldonitaj inter la jaroj 1674 kaj 1690 en Gdansko kaj pluraj presaĵoj kun raportoj pri la observado de la ĉielo. Heweliusz komencis publikigadon de siaj verkoj per mapoj de la Luno. Li okupiĝis ankaŭ pri la moviĝado de planedoj kaj pri la naturo de kometoj. Postmorte aperis lia katalogo de steloj kaj atlaso de la ĉielo. La tutan kolekton eblas rigardi sur la platformo de Pomeria Bita Biblioteko (https://pbc.gda.pl/).

El la elsendo 11.06.2021. Legas Barbara kaj Maciek – 1′ 05″

Abatinoj kun animpaŝtista bastono

La Muzeo de la Varsovia Arkidiocezo Abatinoj de la Armenaj Benediktinoj el Lvovo. Ili devenas el la kolekto de la Fondaĵo de la Kulturo kaj Heredaĵo de Polaj Armenoj. La fondaĵo ricevis de iliaj posteulinoj 11 portetojn el la 18-a kaj 20-a jarcentoj. La tolaĵoj estas ne sole nesubtaksebla memoraĵo de la malnova historio, sed ankaŭ eksterordinara kolekto de portretoj de la lvova pentrista skolo. La pentraĵoj post la 1945-a jaro estis venigitaj al Pollando kaj kiel hereda rulaĵo pli ol 70 jarojn kuŝis en la monakinejaj subtegmentejoj unue el la loko Lubiń, sekve en Wołów. Laŭ la iniciato de la Fondaĵo sep portetretoj jam estis subigitaj al ĝisfunda restaŭro, kvar aliaj estas ekzamenataj kaj estos submetitaj al konservistaj laboroj. La vizitantoj povas rigardi 7-minutan fotoprezenton, kiu proksimigas la konstatitajn bildodamaĝojn kaj la rezultojn de la konservistaj laboroj. Krom la portretoj la ekspozicio prezentas la pruntitan el Wołów aŭtentan animpaŝtistan bastonon, kiun uzis la lastaj armenaj abatinoj kaj ruĝan kazublon el la 1-a duono de la 17-a jarcento. La ekspozicion kompletigas tekstoj proksimigantaj la kulturon kaj heredaĵon de polaj armenoj, dokumentojn kaj memoraĵojn post la lvovaj monakinoj. Troviĝas inter ili preĝolibro, leteroj de la lasta abatino, administraciaj raportoj kaj kajero de iu el la lernantinoj de la monakinoj, kiuj kadre de sia aktivado gvidis ankaŭ lernejon.

El la elsendo 05.06.2021. Legas Maciek – 1′ 55″

Junulaj laŭreatoj de Chopin-konkurso

Leping Ho el Kanado, Pei Lin Oisin Pu el Irlando kaj Yiming SUN el Ĉinio fariĝis la laŭreatoj de la unuaj premioj de la 28-a Internacia Chopin-konkurso por Infanoj kaj Junularo en la loko Szaflarnia. Ili rivalis en tri grupoj ĝis la 10-a, ĝis la 13-a kaj ĝis la 16-a vivojaroj. En la grupo ĝis la 10-a vivojaro la duan premion ricevis Alicja Pia Borkowska el Pollando, kaj la trian Zhang Colin el Kanado. En la grupo ĝis la 13-a vivojaro la 2-an kaj 3-an premiojn ricevis infanoj el Pollando Joanna Maja Jasnowska kaj Bartosz Aleksander Frydel. En la grupo ĝis la 16-a vivojaro la 2-an premion akiris Yonghuan Zhong el Ĉinio. La tria estis egalrange dividita inter Yehuda Prokopowicz el Pollando, Zihan Jiang el Ĉinio kaj Eryk Koszela el Pollando. La laŭreatoj krom monpremioj ricevis specialajn premiojn en la formo de koncertoj kaj muziknotaj eldonaĵoj. La ĉefa celo de la konkurso estas frua malkovrado de junaj talentoj, popularigado de Chopin-muziko kaj de la pola kulturo inter infanoj kaj junularo en Pollando kaj eksterlando.

El la elsendo 05.06.2021. Legas Przemek – 1′ 18″

Pola paĝo pri la 800-jariĝo de la Padova Universitato

Dank’ al kunlaboro de la Ŝtataj Arkivoj kaj la universitato de Opole kreiĝis speciala paĝo lige kun la 800-jariĝo de la Padova Universitato, solenota en 2022 (www.polskiearchiwa.eu). Ĝi enhavas i.a. informojn pri la studintaj tie poloj. La materialoj rilatas unuavice al historiaj objektoj en la Baziliko de s-ta Antonio. Polaj esploristoj memorigas pri la eksterordinara signifo de la itala altlernejo por la pola scienco. Studis en ĝi reprezentantoj de la polaj elitoj de la 16-a kaj el la komenco de la 17-a jarcentoj. Poloj laŭ sia nombro konsisitigas la duan nacian grupon inter la studentoj, kion konfirmas la konserviĝinta nacia registro, en kiu troviĝas la polaj nomoj ekde la fino de la 16-a ĝis la 18-a jarcento. La studoj en Padowo certigis al ili rafinitan kulturon, akiron de filologiaj aŭ medicinaj kompetentoj. Ne ĉiuj revenis al la lando. En la padova baziliko de s-ta Antonio troviĝas i.a. la tomboŝtono de Erazm Kretkowski kun la ĉizita epigramo aŭtorita de elstara pola renesanca poeto Jan Kochanowski. Ĝi konfirmas ne sole la studojn de Kochanowski tie, sed estas taksata kiel lia unua presita verko. Nome ĝi ektroviĝas en la kolekto de tekstoj kopiitaj de sur la padovaj monumentoj eldonita en Bazileo en 1560, do antaŭ ol aperis aliaj presitaj verkoj de la fama pola poeto. Jam ekde la 1607-a jaro en la baziliko troviĝas altaro de la pola nacio, en kies kripto estis sepultataj polaj studentoj. La padova sanktejo estis ankaŭ grava loko por la flegado de la pola nacia konscio, kiam Pollando estis forviŝita de sur la mapo de Eŭropo. Atestas pri tio la kreiĝinta tie fine de la 19-a jarcento  pola kapelo.

El la elsendo 28.05.2021. Legas Gabi – 2′ 14″

Polino meritiĝinta Pro Cultura Minoritatum Hungariae

La loĝanta en Hungario pola pianistino Izabela Darska apartenas al la nunjaraj laŭreatoj de la premioj Pro Cultura Minoritatum Hungariae. La premioj estas atribataj pro la meritoj favore al la vivantaj en Hungario minoritatoj. Izabela Darska estis premiita rekone pro sia aktivado en la flegado de la muzika heredaĵo de Frederiko Chopin kaj pro sia laboro kiel muzika pedagogo. La establita de ŝi fondaĵo organizas en Hungario internaciajn Chopin-kokursojn por junularo en diversaj aĝgrupoj kaj ankaŭ koncertojn de konkurslaŭreatoj same en Hungario kiel ankaŭ en Pollando. Tiun agadon ŝi gvidas ekde 2004. Povas esti, ke la nunjara Chopin-konkurso por lernejanoj en novembro okazos fizike.

El la elsendo 28.05.2021. Legas Maciek – 0′ 52″

Chopin-memoraĵoj publike

La Nacia Chopin-Instituto disponigis al publika rigardo muzeajn memoraĵojn, muzikajn manuskriptojn, korespondaĵojn kaj unuapresaĵojn de la verkoj de Frederiko Chopin, Chopin-ikonografion. Ekde nun preskaŭ 40 mil objektojn eblas rigardi kaj elŝuti senpage el la portalo „Chopin-heredaĵo malferme disponigta” (https://chopin.musicsources.pl/). Temas pri objektoj el la kolektoj de Chopin-Muzeo kaj de Chopin-Instituto ciferecigitaj/bitigitaj por la bezonoj de la projekto. Ĝi kreiĝis kadre de la Operaca Programo Pollando Ciferecigita.

El la elsendo 28.05.2021. Legas Maciek – 0′ 37″

La rikolto de Internacia Liutfarista Konkurso

Piotr Pielaszek el Pollando akiris du unuajn premiojn en la Internacia Liutfarista Konkurso en Poznano. La Konkurso – unu el la plej grandaj kvar en la mondo – kies patrono estas elstara pola violonisto Henryk Wieniawski okazis la 14-an fojon. Liutfaristoj el 14 landoj i.a. Italio, Francio, Japanio kaj Suda Koreio anoncis por la konkurso 88 violonojn, sed nur 72 atingis Pollandon. La konkurso estis anonima kaj la kvaliton de la instrumentoj taksis internacia ĵurio konsistanta el liutfaristoj kaj violonistoj sub la gvido de Roberto Regazzi. La unuajn du premiojn, t.e. la oran kaj arĝentan medalojn ricevis Piotr Pielaszek el Pollando pro la instrumentoj DALI kaj SELVA. La bronzan medalon akiris polo Jan Jakub Lipiński pro la instrumento FONS. La premion pro la plej altaj liutistaj valoroj de instrumento ricevis Gonzalo Bayolo el Hispanio pro la instrumento QUERCUS. Krom medaloj la laŭreatoj ricevis monpremiojn. La premiita per la unua premio instrumento eniros Kolekton de Liutinstrumentoj, dank’ al kiu same junaj kiel ankaŭ maturaj polaj violonistoj povas ludi per la plej altklasaj instrumentoj.

El la elsendo 21.05.2021. Legas Maciek – 1′ 25”

Konkurso pri Bildkarto por la Jaro de Lem

Kiel ni jam kelkfoje informis nunjare pasas la 100-a naskiĝdatreveno de Stanisław Lem, unu el la plej famaj polaj sciencfikciaj verkistoj. Liaj libroj tradukitaj en 57 lingvojn vendiĝis en la kvanto de pli ol 45 milionoj da ekzempleroj. En la tuta mondo okazas multaj eventoj memorigantaj la polan aŭtoron. Al la memorsolenaĵoj aliĝis ankaŭ la Pola Instituto en Vieno organizante konkurson por bildkarto ligita kun la daŭranta Jaro de Lem. Gajnonta projekto akompanos la kultureventojn, kiujn organizos la Instituto. La konkurso estas adresita al ĉiuj interesiĝantoj, sed unu persono povas alsendi maksimume tri grafikajn projektojn. Oni atendas ilin ĝis la 30-a de majo. Detaloj pri la partoprenkondiĉoj troviĝas en la retaj paĝoj de la Pola Instituto en Vieno. Por la plej bonaj projektoj estas antaŭviditaj tri premioj en la alteco de 400, 300 kaj 200 eŭroj.
(https://instytutpolski.pl/wien/pl/2021/04/29/zaprojektuj-pocztowke-z-okazji-roku-stanislawa-lema/)

El la elsendo 21.05.2021. Legas Przemek – 1′ 06”

Muzeo dediĉita al la Memoro pri Siberiekziloj

Muzeo de Memoro pri Deportadoj al Siberio troviĝanta en Bjalistoko estas tutlanda insitucio dediĉta al la deportado de poloj orienten. Ĝi estis establita en 2017 kaj konstruita fine de la 2019-a jaro. Nun daŭras preparoj al ĝia inaŭguro la 17-an de septembro 2021. Pretas jam konstata ekspozicio, kies parto estas dediĉita al la antaŭmilita Bjalistoko kaj al la polaj orientaj randregionoj. Pretas ankaŭ la ĉefa arta instalaĵo kaj ankaŭ aŭdogvidilo. La muzeo prilaboris krome elŝuteblan por ĉiuj multmedian apon. Ĝi enhavas filmojn, animaĵojn, miniludojn kaj kvizojn proksimigantaj la deportadon de poloj Orienten kaj ligas al konstanta muzea ekspozicio. Dank’ al tio eblas detale rigardi la aspekton de eksponaĵoj troviĝantaj en la vitoŝranko. La apo enhavas ankaŭ parton destinitan al edukceloj de diversaĝaj grupoj uzeblan nur pere de la muzeaj tabletoj. Pere de animaĵoj, filmoj kaj telefilmetoj oni konatiĝas kun la flaŭro kaj faŭno de Siberio, kun la historio de la tiea setliĝado kaj ankaŭ kun materialoj rekte rilataj al la 20-jarcentaj truddeportadoj.

El la elsendo 21.05.2021. Legas Przemek – 1′ 22”

Nova Galerio de la Antikva Arto en Krakovo

Kolekton de antikva arto kun pli ol mil diversaj objektoj el Greklando, Italio, Egiptio kaj Proksima Oriento eblas ekde nun rigardi en la krakova Arsenalo. La trunko de la nova artgalerio de la Nacia Muzeo „Fotoj” devenas el la kolekto de princo Władysław Czartoryski. Temas pri objektoj akiritaj en la 2-a duono de la 19-a jarcento dum parizaj aŭkcioj, de la italaj antikvaĵistoj kaj artperantoj en Egiptio. Kompletigas ĝin eksponaĵoj el la krakova Nacia Muzeo kaj kolekto de grafo Artur Potocki, i.a. romiaj skulptaĵoj kaj basreliefoj. La plej interesa objekto inter la egiptaj arkeologiaĵoj estas la sarkofago kun la mumio de Tachenemti, kiu venis al Krakovo en 1884. Ĝi estis subigita al radiologiaj ekzamenadoj kaj komputila tomografio en la 90-a jaroj de la 20-a jarcento. En la sarkofago troviĝas ĉirkaŭ 20-jaraĝa virino, kies sepulto ne estis tro pompa. Inter la bandaĝoj estis retrovita nur unu amuleto. Al la egiptaj eksponaĵoj apartenas ankaŭ i.a. la mumioj de kato kaj turfalko. Inter aliaj menciindaj eksponaĵoj troviĝas valoraj elfaraĵoj de la etruska arto, korpocindrujoj el la suda Italio kun figurformaj teniloj. Al la eksponaĵoj el la romia epoko kalkulĝas vitraj ujoj, fragmentoj de skulptaĵoj, de sarkofagoj ornamitaj per batalscenoj. Objektoj de la greka arto estas grupigitaj kronologie kaj konsisitas el nigrafiguraj kaj ruĝfiguraj vazoj. La nomo de la galerio „Fontoj” referencas al la signifo de la antikva epoko en la historio de la eŭropa civilizacio.

El la elsendo 14.05.2021. Legas Barbara – 2′ 06″