Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Patrick Penot distingita dum la Internacia Tago de Teatro

Okaze de la marta Internacia Tago de Teatro la laŭreato de la Pola Centro de Internacia Teatra Instituto, kies patrono estas Stanisław Ignacy Witkiewicz, fariĝis Patrick Penot. Li estas ligita kun Pollando kaj la pola kulturo de multaj jaroj. En la 80-aj jaroj li estis la Ĝenerala Sekretario de la Franca Instituto en Pollando, poste ĝia direktoro en la jaroj 1997-2003. Krom reprezenti la francan kulturon en Pollando li estis entreprenanta klopodojn por prezenti en Francio fenomenojn ligitajn kun la pola teatra vivo, kiun li opiniis interesa kaj diskonigenda en Eŭropo. Dank’ al li siajn spektaklojn dum la Festivalo en Avinjono prezentis polaj reĝisoroj Grzegorz Jarzyna kaj Krzysztof Warlikowski, per kio komenciĝis ilia eŭropa kariero. Patrick Penot emeritiĝinte ne ĉesis aktivi sur la teatra kampo. Ĝis nun li estas direktoro de la kreita de si en 2009 Liona Internacia Festivalo Sens Interdits invitanta artistojn, kiuj sian apartan sintenon al pasinteco kaj nuntempo emfazas pere de teatro. Por la unua festivala eldono de Sens Interdits estis invitita Nuntempa Teatro el Vroclavo kun la spektaklo „Transfer” reĝisorita de Jan Klata.

El la elsendo 15.04.2024. Legas Maciek – 01′ 34″

Plia pola artisto vivas kaj kreas en Pietrasanta

Dum kelkdek jaroj en la itala urbeto Pietrasanta en Toskanio loĝis kaj laboris la mondfama pola skulptisto, Igor Mitoraj, kies skulptaĵoj troviĝas diverloke tra la mondo, pri kies skulptaĵoj, ekspozicioj, distingoj ni plurfoje informis en niaj elsendoj. Li estis kreanto realiganta siajn projektojn en bronzo kaj ankaŭ en marmoro. En Pietrasanta, en la loko, difinata kiel „malgranda Ateno” – pro la fakto, ke loĝas tie kelkdek artistoj kreantaj ĉefe en marmoro – de pli ol 20 jaroj vivas kaj laboras pola skulptisto, Szymon Ołtarzewski. Szymon Ołtarzewski diplomitiĝinta kiel mediinĝeniero en la universitato de Opole (la okcidenta Pollando), studinta en la Belarta Akademio en Kararo en Toskanio apartenas al la Brita Reĝa Asocio de Skulptistoj. Siajn verkojn li ekspoziciis i.a. en Florenco, li prezentis ilin en la pola ambasado en Romo kaj en Varsovio. Simile kiel Mitoraj li kreas siajn verkojn en marmoro kaj en sia arto uzas ankaŭ bronzon. Multaj liaj skulptaĵoj el la karara marmoro suprizas pro la efekto de leĝereco kaj delikateco, kio kontrastas kun la matrialo, el kiu ili estis kreitaj. Ili impresas kvazaŭ estus senigitaj je pezo. La kreado el marmoro estas laboro malfacila kaj postulas fizikan forton. Szymon Ołtarzewski zorgas pri sia dispozicio biciklante multe tra la regiono. Multaj artistoj el Novjorko, Kopenhago kaj Londono nur sendas siajn projektojn al Pietrasanta, kiuj sekve estas realigataj kaj finpretigataj de metiistoj, kiujn ankaŭ necesas konsideri kiel artistojn. Ołtarzewski kalkuliĝas al malmultaj kreantoj, kiuj kree traktas marmoron ekde la unua etapo, t.e. pretigo de marmora bloko ĝis la la lasta poluro de la marmora skulptaĵo. Pri liaj verkoj interesiĝas klientoj el la tuta mondo.

El la elsendo 15.04.2024. Legas Maciek – 02′ 22″

Projekto pri sustrata romaa muzikado

Ankoraŭ antaŭ la pandemio kreiĝis internacia esplorprojekto pri la kontribuo de la romaa, cigana socio al la eŭropa kulturo. La projekto inkluzivis ankaŭ la ciganan muzikon. Polaflanke partoprenas ĝin muzikologo, doktoro Anna G. Piotrowska el la Jagelona Universitato en Krakovo. Ĉar pro la pandemio la eksterlandaj veturoj estis limigitaj la pola sciencistino koncentriĝis pri la krakovaj tradicioj de la romaa muzikado en la postmilita periodo. Tiucele ŝi kunlaboris kun etnologo Paweł Lechowski. Sekve de ŝiaj esploroj en 2022 aperis ĉe Bloomsbury-eldonejo la anglalingva libro pri ĉi tiu temo. Anna G. Piotrowska kolektis informojn same pri profesiaj muzikistoj kiel ankaŭ amatoraj. Al la unua grupo kalkuliĝas la profesia ensemblo de la romaa muziko ROMA, kun simila karaktero kiel du aliaj vaste konataj polaj ensembloj Mazowsze kaj Śląsk. Al la dua grupo apartenas ciganaj artistoj muzikantaj surstrate. El la krakova medio la plej fama estis Stefan Dymiter „Kororo”, sed laŭ ŝiaj esploroj ĝenerale la tradicio de la surstrata cigana muzikado preskaŭ tutece malaperis. La ĉefa celo de la internacia projekto estis atentigi pri la krea partopreno de romaoj en la eŭropa kulturo, kiuj en maniero aktiva, sed ankaŭ pasiva kiel inspirfonto formis la eŭropan kulturan heredaĵon. Al la plej famaj verkoj inspiritaj de la cigana kulturo apartenas Carmen de Gerorges Bizet kaj Cigana Barono de Johann Strauss.

El la elsendo 05.04.2024. Legas Gabi – 01′ 58″

Premioj de Karl Dedecius 2024

La germana Instituto pri Polaj Aferoj atribuis la premion, al kiu patronecas Karl Dedecius (germana tradukisto kaj populariganto de la pola literaturo) al Urszula Poprawska kaj Lothar Quinkenstein. Ili estis premiitaj pro sia elstara traduklaboro kaj engaĝiteco al la pola-germana kultura dialogo. Urszula Poprawska el Krakovo laboras kiel tradukistino ekde 2001 tradukante por ĉefaj polaj eldonejoj la germanlingvan literaturon. En ŝia bibliografio troviĝas verkoj de renomaj germanlingvaj aŭtoroj kiel Daniel Kehlmann, Uwe Timm, Arthur Koestler kaj Friedrich Reck-Malleczewen. La ĵurio aparte taksis ŝiajn tradukojn de Katia Petrowska „Eble Estero” kaj de Nino Haratischwili „La oka vivo (por Brilka)”. Lothar Quinkenstein estas tradukisto, verkisto, poeto kaj literaturologo. Li tradukas el la pola en la germanan lingvon verkojn diversĝenrajn kaj diversstilajn. Apartan atenton meritas lia traduko (farita kun Lisa Palmes) de „Historio de unu vivo” de Ludwik Hirszfeld, de „La Jakobaj Libroj” de Olga Tokarczuk kaj de la nun pretigata „La Pupo” de Bolesław Prus. La premioj de Karl Dedecius en la alteco de 10 mil eŭroj estas atribuataj ĉiun duan jaron. La solenaĵo de ilia enmanigo okazos en majo en Darmstadt.

El la elsendo 05.04.2024. Legas Maciek – 01′ 40″

Personaj memoraĵoj de Nobelpremiitoj ekspoziciitaj

En Nobel-muzeo ĉe la Malnova Urbo en Stokholmo estis funkciigita ekspozicio „Objektoj, kiuj ŝanĝis la mondon”. La unuan fojon la muzeo prezentas tiom multajn memoraĵojn, transdonitajn de Nobel-premiitoj, iliaj familioj kaj institucioj kun ili ligitaj. Temas ne nur pri instrumentoj ligitaj kun la sciencaj esploroj de Nobel-premiitoj aŭ kun ilia laboro, sed ankaŭ pri objektoj atestantaj pri ilia normala vivo antaŭ kaj post la ricevo de la premio. Inter 250 objektoj troviĝas ankaŭ tiuj, kiuj estas ligitaj kun polaj Nobelpremiitoj. Tio estas i.a. serurista tablo de Lech Wałęsa, kalendaro-agendo de Olga Tokarczuk, longskribilo kaj okulvitroj de Wisława Szymborska aŭ pesilo de Maria Skłodowska-Curie. Tiuokaze eblas ekscii, ke la okulvitroj de Szymborska ne havis korektan karakteron, sed ebligis al ŝi, kiel al persono timida, esti nerekonebla. En sia dika kalendaro-agendo Tokarczuk notis ĉiutagajn farendaĵojn, inkluzive de la hejmaj taskoj kaj el ŝiaj notoj eblas ekscii iom pri ŝia privata vivo. Inter objektoj de alilandaj Nobel-premiitoj troviĝas i.a. malfermita vazo kun arakida butero de Carolyn Bertozzi. La usona Nobelpremiito pri kemio frandis ĝin por resti energiplena dum sia scienca laboro. La botelo de lavlikvaĵo donacita de nederlanddevena Guido Imbens simbolas lian renkontiĝon kun kolego-sciencisto en la studenta lavejo. Poste ili ambaŭ akiris Nobel-premion pri ekonomiko.

El la elsendo 05.04.2024. Legas Maciek – 01′ 50″

Joanna Bator honorita per la Aŭstra Ŝtata Premio

Joanna Bator, pola verkistino, publicistino, felitonistino fariĝis laŭreato de la Aŭstra Ŝtata Premio por la kreantoj de la eŭropa literaturo. Ĝi estas atribuata ekde 1965. Ricevas ĝin elektitaj de la ĵurio eŭropaj aŭtoroj, kiuj ĝuas internacian rekonon kaj kies verkoj estis tradukitaj i.a. en la germanan lingvon. La akompana financa premio egalas al 25 mil eŭroj kaj koncernas la tuton de la kreado. La naskiĝinta en 1945 en Wałbrzych (la sud-okcidenta landoparto) Joanna Bator plurfoje referencas en sia verkaro al la historio de perforto dum la 2-a mondmilito ĝis nun influanta la rilatojn inter Eŭropo kaj Pollando. Kiel pravigas la ĵurio, Bator aliformas la traŭmajn spertojn de la pasinta jarcento en komplikajn historiojn, kiuj en plimulto fokusiĝas pri la virinaj herooj. Inter la laŭreatoj de la Aŭstra Ŝtata Premio por la kreantoj de la eŭropa literaturo dum la lastaj jardekoj troviĝas i.a. W.H. Auden, Eugene Ionesco, Italo Calvino, Simone de Beauvoir, Doris Lessing, Milan Kundera, Dubravka Ugrešic, Umberto Eco, Julian Barnes, Javier Marías, Ludmiła Ulicka, Zadie Smith aŭ Karl Ove Knausgård. La polaj laŭreatoj de la Aŭstra Ŝtata Premio por la kreantoj de la eŭropa literaturo estis ĝis nun Zbigniew Herbert, Sławomir Mrożek, Tadeusz Różewicz, Stanisław Lem, Andrzej Szczypiorski kaj Andrzej Stasiuk.

El la elsendo 30.03.2024. Legas Maciek – 01′ 44″

Libro de Tomasz Różycki honorita per Grand Continent

La romano de pola verkisto kaj tradukisto, Tomasz Różycki „Ŝtelistoj de ampoloj” ricevis literaturan premion Grand Continent 2023. La premiĵurio agnoskis lian libron kiel elstaran prozverkon kun la eŭropa dimensio. La aŭtoro pentras en ĝi la grandan domblokon el la antaŭa epoko de la pola realo (komunista epoko), kiu transformiĝas en pluretaĝan rakonton pri la vivo de ĝiaj loĝantoj interplektitaj per la reto da najbaraj klaĉetoj kaj lokaj legendoj. La 100-mileŭra premio de Grand Continent estas destinata por financi la tradukon de la premiita en la konkurso verko en la lingvojn francan, hispanan, germanan kaj italan. En la kandidatiga procezo al la ĵurio estas prezentataj francaj tradukfragmentoj de la proponata verko, provizitaj per kritikaj argumentoj. Tomasz Różycki estas pola poeto, eseisto kaj tradukisto el la franca lingvo. En 2004 li estis laŭreato de pola literatura premio de Kościelski-familio. Liaj poeziaĵoj estis tradukitaj en kelkajn lingvojn kaj la aŭtoro mem estis kandidatigita por multaj landaj kaj eksterlandaj premioj. En la du antaŭaj eldonoj de Grand Continent gajnis italo Roberto Calasso en 2021 kaj hispana verkistino Aroa Moreno Duran en 2022.

El la elsendo 30.03.2024. Legas Pamela – 01′ 43″

Artgalerio pri miniaturaj pianoj en Vroclavo

Pli ol 300 miniaturajn pianojn eblas rigardi en la artgalerio Toy Piano en Vroclavo, la suda Pollando. Ĝia ideodoninto, Paweł Romańczuk sian aventuron komencis en 2010, establinte la ensemblon „Etaj instrumentoj” kaj surbendiginte kun ĝi muzikon de Chopin. La kolektista pasio alkodukis al kreskigo de la artgalerio, en kiu troviĝas instrumentoj i.a. el Britio, Brazilo, Francio, Hispanio, Israelo, Japanio, Germanio, Pollando, Usono, Italio, Sovetunio. La plej malnova miniinstrumento havas ĉirkaŭ 150 jarojn. Ĉiuj diferencas laŭ sia sono, dizajno kaj dimenio. Kelkaj havas nur kvar klavojn, la rekorda instrumento disponas pri 49 klavoj. La sono aŭdiĝas dank’ al vibrantaj metalaj stangetoj, metalaj, vitraj marimboj, kordoj aŭ aluminiaj tubetoj. Per kelkaj instrumentoj la vizitantoj povas ludi dum sia vizito en ĉi tiu interesa artgalerio.

El la elsendo 25.03.2024. Legas Maciek – 1′ 11″

Novaĵo objekto en la listo de nemateria kulturheredaĵo

Meze de februaro en la listo de la pola nemateria kulturherdaĵo aldoniĝis nova registro. Ĝi rilatas al iu interesa tradicio, kiu estas la solena parado inaŭguranta ĉiun novan studentan jaron en la Jagelona Universitato en Krakovo. Ĝi referencas al la mezepoko, okazante la 1-an de oktobro, kvankam en la mezepoko ne ekzistis la ideo de akademia jaro kaj ne temis pri aparta evento. La unua solena parado okazis en 1886. La paradan tramarŝon partoprenas profesoroj de ĉiuj 16 fakultatoj vestitaj per tradiciaj talaroj. Komencas ĝin reprezentantoj de la plej novaj fakultatoj kaj fermas de la plej malnovaj – medicinista kaj jurista. En la fino marŝas la rektoro, antaŭ kiu pedeloj portas la plej malnovajn en Eŭropo rektorajn insignojn, inkluzive de la rektora sceptro. La paradoitinero kondukas de la plej malnova universitata konstruaĵo, Collegium Maius ĝis Collegium Novum, kie oni metas florkronojn antaŭ Kverko de Libereco kaj memortabuloj honore al la viktimoj de la 2-a mondmilito. Sekve la parado direktiĝas al Auditorium Maximum, en kiu okazas solena inaŭguro de la nova studenta jaro. En la fino de la solenaĵo la rektoro de la Jagelona Universitato eldiras la formulon: Quod felix, faustum, fortunatumque sit, kio signifas, ke la nova, inaŭgurita akademia jaro estu bona, feliĉa kaj bonŝanca. La registro de ĉi tiu tradicio okazis en la jaro, en kiu la Jagelona Universitato festas la 660-an datrevenon de sia establo. Ĝi estas la 86-a registro en la listo, kiu havas informan karakteron kaj estas kreata ekde 2014, laŭ la principoj akceptitaj lige kun Unesko-konvencio.

El la elsendo 25.03.2024. Legas Maciek – 02′ 08″

Panela ekspozicio pri Maria Skłodowska-Curie

Ĝis la 28-a de marto en Varsovio estas vizitebla ĉe Krakowskie Przedmieście-strato, tujproksime al la Kastela Placo subĉiela panelekspozicio dediĉita al la sciencistino universaltempa, Maria Skłodowska-Curie. Nunjare pasas la 100-jariĝo post kiam ŝi ricevis la titolon de Honora Patrono de Varsovio kaj la 90-jariĝo de ŝia morto. La ekspozicio pretigita de la Muzeo de Maria Skłodowska-Curie per 12 paneloj prezentas ŝian infanaĝon, junulinan periodon kaj la periodon de la maturiĝado, la elmigrotempon, studotempon, krome ŝiajn esplorlaborojn pri la radiado, la historion de la malkovro de polonio kaj radiumo, du Nobel-premiojn, ŝian engagiĝon en la edukadon kaj sociajn aktivadojn, kaj realiĝon de ŝiaj revoj en la formo de Radiuma Instituto en Varsovio. La ekspozicio estas riĉe fotoilustrita. Maria Skłodowska-Curie naskiĝis dum la aneksoperiodo de Pollando en Varsovio, kie ŝi akiris la bazan edukitecon kaj gvidis siajn unuajn fizikajn-kemiajn esplorojn en la Fizika kaj Kemia Laborejoj ĉe Krakowskie Przedmieście-strato. La lokalizo de la ekspozicio en unu el la lokoj ligitaj kun la sciencistino ebligas malkovri Varsovion, en kiu ŝi ellernis i.a. kemianalizon, sen kiu – laŭ ŝia pli posta konfeso – ŝi ne sukcesus apartigi radiumon. La ekspozico estis pretigita en la pola kaj angla lingvoversioj.

El la elsendo 25.03.2024. Legas Pamela – 01′ 50″