Jam la 21-an de novembro en la interno de la Baziliko de la Dipatrino Anĝela en Kalwaria Zebrzydowska komenciĝis la muntado de unu el la plej grandaj kaj famaj en Pollando kristnaskaj kripetoj kun moviĝantaj figuroj. Ĝi konsistas el pli ol 150 elementoj, inkluzive de 50 moviĝantaj kaj tutece estas pretigata de monakoj. La unua elemento estis la aranĝo de la nokta panoramo super Bet Leĥem. Ĝia dimensio egalas al 8 je 11 metroj. La Krstnaska Kripeto en Kalwaria Zebrzydowska (proksime al Wadowice) ĉiam havas tradician karakteron bildigante la vivon de la urboloĝantoj, iliajn okupojn, domojn. La centran lokon okupas groto kun la Sankta Familio. Ĉiujare la kripeto estas riĉigata per novaj elementoj el Italio, tamen ĝi neniel referencas al la nuntempo. La pretigado de la Kristnaskaj Kripetoj en monakejoj, preĝejoj apartenas al la plurjarcenta tradicio. La unua en 1223 estis instalita de s-ta Francisko. La sanktejo en Kalwaria Zebrzydowska – fondita en la 17-a jarcento de la magnata Zebrzydowski-familio – estas unu el la gravaj kultolokoj en Pollando, kiun ekde la komenco prizorgas bernardenoj.

El la elsendo 10.12.2022. Legas Gabi – 01′ 36″