Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Franc Laera, Meritiĝinto por la Pola Kulturo

Franc Laera, la itala kunlaboranto kaj amiko de la genia reforminto de la 20-jarcenta teatro, Tadeusz Kantor ricevis la distingon Meritiĝinto por la Pola Kulturo. La pola kulturministerio atribuas ĝin al personoj, distingiĝantaj per la kreado, popularigado kaj protekto de la pola kulturo. La solenaĵo okazis en la krakova Artgalerio-Laborejo de Tadeusz Kantor, la filio de Cricot 2 dum la inaŭguro de la ekspozicio „Milano…. Bildoj kaj desegnaĵoj de Tadeusz Kantor el la kolekto de Franc Laera”. Dank’ al la financa helpo de la pola kulturministerio la krakova Cricoteko komencis ciklon da aĉetoj el Laera-kolekto. Franco Laera konatiĝis kun Kantor meze de la 70-aj jaroj kaj ekde la komenco estis fascinita pri lia kreado, liaj teatraj enscenigoj kaj li estis realiganto de Kantor-spektakloj en Italio. Kantor kutimis pridonaci lin per siaj bildoj kaj desegnaĵoj ĉiam kiam Laera vizitis Krakovon aŭ por la fino de internaciaj turneoj de la Teatro Cricot 2. Tadeusz Kantor estis teatra reĝisoro kaj scenografo, pentristo, ofte prezentiĝanta en siaj spektakloj, difinata la reforminto de la 20-jarcenta teatro.

El la elsendo 30.01.2023. Legas Maciek – 01′ 26″

La Eta Princo en la dialekto de Kurpie-regiono

Sojle de la Kristansko en la Muzeo de Kurpie-regiona Kulturo estis prezentitaj la unuaj ekzempleroj de la romano de Antoine de Saint-Exupéry „La Eta Princo” en la dialekto de Kurpie-regiono. Ekde la nova jaro estis planita ĝia pli vastskala vendokampanjo. La tradukiniciato estis prezentita en la grupo „Po kurpśosku – mówię i piszę” (mi parolas kaj skribas en Kurpie-regiona dialekto). La nomo Kurpie rilatas al etnografia kaj dialektologia regiono, klare distingiĝanta en la nord-orienta parto de la provinco Mazovio. La nomo koncernas ne sole la regionon, sed ankaŭ ĝiajn loĝantojn. Nur en la 2009-a jaro estis prilaboritaj ortografiaj principoj de Kurpie-dialekto. Ili estis akceptitaj de Kurpie-Asocio kaj disvastigataj kaj firmigataj en pliaj publikaĵoj en ĉi tiu dialekto kaj pri ĉi tiu dialekto. Pri la traduko de „Mały Kśęć” laboris 10-persona grupo aparte konsiderante la leksikon, ortografion kaj gramatikajn formojn. La kolektiva laboro estis des pli necesa, ĉar Kurpie-regionaj agantoj ne havas dume multajn spertojn pri la tradukado de beletro kaj poezio. Pli frue „La eta Princo” estis tradukita en Pollando en la poznan dialekton „Książę Szaranek” kaj en la kaŝuban „Môłi princ”.

El la elsendo 20.01.2023. Legas Gabi – 1′ 41″

Kazuyasu Kimura, la nepo de Bronisław Piłsudski

Laŭ la informoj de Tatry-muzeo en Zakopane en Japanio forpasis Kazuyasu Kimura, la nepo de Bronisław Piłsudski – elstara etnografo, esploristo pri la popoloj de la Fora Oriento kaj pli aĝa frato de konata pola politikisto Józef Piłsudski. Kazuyasu Kimura tenis konstantan kontakton kun la muzeo en Zakopane, kies etnografiajn kolektojn estis kreanta lia avo en la jaroj 1906-14. Li estis ankaŭ ofta gasto de la Muzeo. La vizitoj estis ankaŭ la okazo viziti la tombon de la avo, pri kiu li eksciis nur en la 80-aj jaroj, 10 jarojn antaŭ la morto de sia patro, Sukezo. La lastan fojon li estis en Pollando en 2018. La komplika sorto de Bronisław Piłsudski pri kiuj ni felietonis en 2013 (01.11.) kondukis lin al Saĥaleno, kie li kontaktiĝis kun ainoj. Liaj esploroj pri ĉi tiu popolo helpis savi ilian kulturon. I.a. en 1903 per vaksaj cilindroj de Edison li registris ilian lingvon. Bronisław edziĝis al kuzino de aina gvidanto, kun kiu li havis du infanojn. En 2013 en la urbo Shiraoi sur Hokkaido estis malkovrita la monumento de Bronisław Piłsudski.

El la elsendo 20.01.2023. Legas Maciek – 1′ 31″

Wawel-kastelo 2022

En 2022 la reĝa kastelo Wawel en Krakovo notis rekordan vizitfrekventecon, kiun antaŭ la jarfino oni taksis je ĉ. 1 miliono 785 mil vizitantoj. Oni atingis tion malgraŭ la fakto, ke dum kvin unuaj monatoj la plimulton de ekspozicioj en Wawel-kastelo ne eblis viziti pro preparoj al granda inaŭguro en junio, i.a. kun nova prezento de la Reĝa Trezorejo. En la daŭro de la jaro en Wawel-kastelo estis prezentitaj 16 ekspozicioj. Oni realigis 73 filmojn kaj okazigis pli ol unu mil muzeajn lecionojn. La eldonejo de Wawel-kastelo aperigis 25 titolojn. Inter 45 novaj eksponaĵoj iom-post-iom disponigitaj al la publiko troviĝas nepritakseble valora kolekto de ses gobelinoj kun blazonoj el la mezo de la 17-a jarcento. Ili troviĝis en la iama familia rezidejo de Paweł Sanguszko, la ofertinto de ĉi tiu kolekto, la lasta reprezentanto de unu el la plej grandaj magnataj familioj de la Pola reĝolando. En 2022 la Reĝa Kastelo Wawel akiris 12 prestiĝajn premiojn.

El la elsendo 20.01.2023. Legas Maciek – 1′ 24″

50-jariĝo de la arta kreado de Krzesimir Dębski

En 2023 pasas la 70-a naskiĝdatreveno de Krzesimir Dębski, unu el la plej elstaraj figuroj de la pola muzika scenejo. Komponisto de la nuntempa kaj filma muziko, orkestdirektisto, virtuozo de ĵazviolono kaj pianisto solenas ankaŭ la 50-jariĝon de sia profesia laboro. Tiuokaze en la Nacia Filharmonio en Varsovio komence de januaro okazis dediĉita al li koncerto „Furorkomponaĵoj de la granda ekrano” dum kiu li mem direktis la filharmonian orkestron. Dębski, muzika, multflanka erudiciulo studis en la Muzika Akademio en Poznano, en kiu li nun mem lekcias. Li akiris rekonon kaj famon kiel komponisto de simfoniaj, oratoriaj kaj solistaj verkoj. La koncerto omaĝanta liajn jubileojn ne hazarde estas titolita „La furorkomponaĵoj de la granda ekrano”. Krzesimir Dębski komponis nome muzikon por 46 plentempaj filmoj, i.a. por la surekranigita romano de Henryk Sienkiewicz „Per fajro kaj glavo”. Pro ĉi tiu muziko li akiris en 1999 la premion Frederiko kiel Komponisto de la Jaro kaj la sekvan jaron li ricevis pro la sama filmo la premion Philp Award. Li komponis ankaŭ muzikon por 26 seriaj filmoj. Krzesimir Dębski estis laŭreato de la 1-a premio de la monda Ĵazkonkurso en la belga Hoeillart. Plurfoje li akiris la titolon de la Plej Bona Violonisto, Komponisto, Muzikaranĝisto de la Jaro en la enketoj de la revuo „Jazz Forum”. En 1985 li ektroviĝis inter 10 plej bonaj ĵazviolonistoj de la usona periodaĵo „Down Beat”. Krzesimir Dębski estas membro de la Eŭropa Filmakademio.

El la elsendo 10.01.2023. Legas Maciek – 01′ 57″

La 50-jariĝo de la rekonstruo de la Reĝa Kastelo

La Reĝa Kastelo en Varsovio en la periodo inter la 2021-a kaj la 2024-a jaroj entreprenis multajn agadojn kaj organizas multajn eventojn ligitajn kun la 50-jariĝo de ĝia rekonstruo. La 2022-a jaro finiĝas per forta akcento, nome prezento de kelkaj artverkoj aĉetitaj en la lastaj tagoj de la jaro. Temas i.a. pri la pentraĵo de Bernard Bellotto el la ciklo de kvar surĉevalaj portretoj. Pollando aĉetis ĝin antaŭnelonge dum aŭkcio en Vieno. La alia estas la tolaĵo de Marcello Bacciarelli prezentanta princon Alberton Kazimiron Wettyn, kiu en Vieno kreis superban kolekton de desegnaĵoj kaj grafikaĵoj, mondfaman Albertitna. Tiu tolaĵo havas esencan signifon por la Kastelo, ĉar ĝi estis pentrita de artisto ligita kun la pola reĝa kortego. Ĝi estas elstara laŭ la stabla vidpunkto kaj bonege enkomponiĝas en la kastelan kolekton de pentraĵoj el la saksa periodo. La Katelo aĉetis krome unikajn ekzemplerojn el la legendeca „cigna servico” produktita en la fama germana manufaktro en Miseno en 1727 por la tiama unua ministro de Saksio, grafo Heinrich von Brühl. La tuta kompleto troviĝis siatempe en lia palaco en Varsovio. Tiuj pliaj aĉetaĵoj riĉige kompletigas la tre ampleksan origine servicon.
Riĉaj planoj ligitaj kun la solenado de la 50-jariĝo de la rekonstruo de la varsovia Reĝa Kastelo realiĝos ankaŭ en 2023. Temos i.a. pri multaj portempaj ekspozicioj, kiel la januara, ligita kun la 160-a datreveno de la kontraŭcara Januara Insurekcio 1861. La ekspozicio „Amo kaj la devo” proksimigos la sortojn de unuopaj herooj, de iliaj familioj kaj de la tuta pola socio dum drameca konfronto kun Rusio kaj ĝenerale kun la aneksintoj de Pollando. La planita por aprilo ekspozicio lige kun la 550-a naskiĝdatreveno de Nikolao Kopernik proksimigos ne sole la biografion de ĉi tiu elstara homo, sed ankaŭ liajn plurajn atingaĵojn, kiuj grave superis la astronomian sferon. Somere en la reĝa Kastelo estos inaŭgurita ekspozicio pri la arto de la 15-jarcenta Florenco, la itala Quattrocento. La kastela ekspozicio enhavos eksponaĵojn el kelkdek muzeoj de la tuta mondo komencante de Los Angelos, tra Londono ĝis italaj muzeoj. Ĉi tiu ekspozicio sub la titolo „Vekiĝo de la antikveco” estas planita por julio 2023.

El la elsendo 10.01.2023. Legas Barbara kaj Milada – 3′ 27″

Plia Jarlibro de Polaj Tataroj

Ĵus aperis plia Jarlibro de Polaj Tataroj 2022, la plej malnova periodaĵo de ĉi tiu medio en Pollando, establita en 1939, sed aperanta kun interrompoj. Ĝi konservas kontinuecon ekde 2014 dank’ al subvencio de la pola ministerio por la internaj aferoj por Muzulmana Religia Asocio en Pola Respubliko, la plej malnova organizajo de polaj islamanoj, en plimulto polaj tataroj. La Jarlibro havas sciencan kaj literaturan-socian karakteron, al kiu kontribuas aŭtoroj el akademiaj centroj en Pollando kaj eksterlando, i.a. tataroj el Krimeo. La nunjara eldono enhavas dek kelkajn tekstojn i.a. pri „ora pafarko” de huna gvidanto retrovita en tombo el la komenco de la 5-a jarcento en la loko Jakuszowice, pri orientlingvaj pruntaĵoj en la pola lingvo laŭ la ekzemplo de la turkdevena vorto „majdan”, signifanta placon. Ne estas sciate kiom da tataroj vivas en Pollando. Ili grupiĝas ne sole en la Muzulmana Religia Asocio, sed ankaŭ en la Asocio de Tatroj de Pola Respubliko, kiu nunare solenis sian 30-jariĝon. La Muzulmana Asovio Religia taksas la medion je 5 mil personoj. El la lastaj dokumentitaj donitaĵoj pri la popolnombrado la tataran devenon deklaris ne plenaj du mil personoj.

El la elsendo 30.12.2022. Legas Maciek – 01′ 34″

Alikontinentaj Kristaskaj Kripetoj en Rybnik

La Muzeo de Rybnik en la suda Pollando prezentas kolekton de la Kristnaskaj Kripetoj el Afriko kaj la Suda Ameriko. Ili devenas el la Misiista-Etnografia Muzeo de la Stejlaj Misiistoj. Iuj eksponaĵoj surprizas, kiel kristnaska stalo en ovo aŭ en lamo. Krom eksponaĵoj de la la Stejlaj Misiistoj la ekspozicio prezentas eksponaĵojn el la Urba Muzeo en la loko Żory. Entute temas pri kripetoj el Bolivio, Ekvadoro, Argentino, Togolando, Ganao, Zambio, la Sudafrika Respubliko, Madagaskaro, Kenjo kaj Demokratia Respubliko Kongo. Kiel atentigas la organizantoj de la ekspozicio la eŭropa kristnaska tradicio diametre malsimilas disde la alikontenta. En Eŭropo ĉi tiu magia tempo vekas asociaciojn kun neĝo, frosto kaj ornamita abieto, en pli varmaj mondopartoj kun suno kaj altaj temperaturoj. La komunua estas la ĝojo pro la enmondiĝo de Kristo kaj la tradicio de la kripetkreado. La kripetojn kompletigas kolekto de kristnaskaj bondezirkartoj el la Suda Ameriko, Afriko kaj Azio. La ekspozicio daŭras ĝis la fino de januaro 2023, semajnfine senpage.

El la elsendo 30.12.2022. Legas Milada – 01′ 45″

Kristnaskaj kripetoj 2022 en la Poldlaĥia Regiono

Ekde la unua festotago de la Kristnasko kripetojn kun vivaj bestoj, moviĝantaj figuroj eblas rigardi en kelkaj lokoj de la Podlaĥia Regiono en la nordorienta Pollando: Łomża, Ciechanowiec kaj Bjalistoko. La plej granda kripeto kun kelkdek vivantaj animaloj venigitaj de farmistoj troviĝas ĉe la preĝejo de s-ta Andrzej Bobola en la urbo Łomża. Temas pri ŝafidoj, kapreloj, kunikloj kaj anseroj. Kristnaska kripeto kun vivantaj animaloj volonte vizitata de infanoj troviĝas ankaŭ en la Muzeo de Agrikulturo en Ciechanowiec. Tradicia kripeto kun la figuroj de la Sankta Familio kaj animaloj ekde la komenco de decembro funkcias en Bjalistoko. Samtempe la duan fojon en la bjalistoka Klinika Universitata Hospitalo estis aranĝita ekumena kripeto. Ĝia nunjara devizo estas „Domo”, por ĉiuj kiuj troviĝis en la hopitalo en 2022. En la kripeto, kiun akompanas ikono pri la enmondiĝo de Jesuo, troviĝas la figuro de la Dipatrino kaj Jozefo. Dum la Sankta Nokto aldoniĝis la figuro de Jesueto. Tradicie dum la Sankta Nokto estis funkciigita Kapucena Kripeto en Łomża, la plej granda moviĝanta kripeto en la nord-orienta Pollando. Ĝi estis konstruita en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento kaj funkcias baze de komplika mekanismo, dank’ al kio la unuopaj el 50 figuroj povas movi la kapojn kaj honore demetas la kapkovrilojn.

El la elsendo 30.12.2022. Legas Milada – 02′ 08″

Polaj agloj en Szczecin

Ĝis la jarfino en la staplejo de la Nacia Muzeo en Szczecin (en la nordokcidenta Pollando) funkcias la ekspozicio „Polaj Agloj”. Ĝi prezentas la kolekton de Tomasz Gliński dediĉitan al la simbolo de la pola ŝtato, blanka aglo. Li estas la aŭtoro de unu la plej grandaj en Pollando kolektoj kun polaj agloj, kiu en la daŭro de la kolektista pasio koncentriĝis pri polaj naciaj simboloj, heraldiko. En la ekspozicio troviĝas krome dokumentoj, patriotaj telegramoj, bildkartoj, afiŝoj el la jaroj 1900-1920, sur kiuj videbliĝas la bildo de la blanka aglo sur ruĝa fono eĉ en la tempo, kiam la pola ŝtato formale dispartigita ne ekzistis. Inter la eksponaĵoj troviĝas porokazaj medaloj kun aglo, agloj kiel paperpremiloj, fotoj de polaj soldatoj, agloj servantaj kiel patriotaj ornamaĵoj. La preman plimulton inter la prezentataj objektojn konsistigas agloj de sur la soldataj kapkovriloj. Krom la polaj troviĝas ankaŭ agloj de sur la kapkovriloj de prusaj, rusaj kaj aŭstraj soldatoj.

El la elsendo 20.12.2022. Legas Maciek – 01′ 16″