Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Manuskriptoj de Papusza en Vojevodia Biblioteko de Gorzów

Manuskriptoj de cigana poetino Bronisława Wajs, konata kiel Papusza estis ĵus transdonitaj al la Vojevodia kaj Urba Biblioteko de Gorzów Wielkopolski (la okcidenta Pollando), kie ili estas dume ekspoziciataj por la publiko. Estonte ili servos al sciencistoj kaj esplorantoj de ŝia kreado por novaj prilaboroj koncerne ŝian artan postlasaĵon. Temas pri preskaŭ 200-paĝa taglibro kaj ĉirkaŭ 130 diversspecaj leteroj, kovertoj kaj bildkartoj el la 40-aj/50-aj jaroj de la pasinta jarcento.
Papusza estas agnoskita la plej elstara cigana poetino, plene originala kaj imitanta neniun. Siajn pensojn kaj travivaĵojn ŝi vortumadis en unika, propra por si maniero. Por siaj poeziaĵoj ŝi ĉerpis inspiron el la naturo kaj el la sopiro al juneco kaj moviĝema, veturilara cigana vivmaniero. Ŝian poezian talenton malkovris Jerzy Ficowski, poeto kaj ciganologo dum la komuna kun ciganoj veturilstila vivo fine de la kvardekaj jaroj de la 20-a jarcento.
La kreado de Papuszo aperis en tri volumetoj „Kantoj de Papusza” (1956), „Kantoj eldiritaj” (1973) kaj postmorte en „Arbaro, patro mia” (1990). En Gorzów Wielkopolskie, kie ŝi loĝis ekde 1954 troviĝas i.a. ŝia publika monumento el 2007.

El la elsendo 05.12.2020. Legas Maciek kaj Barbara –  01’45”

Andrzej Wróblewski. Waiting Room, en Ljubljano

Ĝis la 10-a de januaro 2021 en Ljubljano, Slovenio daŭras ekspozicio populariganta la kreadon de Andrzej Wróblewski, pola pentristo, arthistoriisto kaj artkritikisto. Ĝi troviĝas en Moderna Galerija, unu el la plej prestiĝaj muzeoj de la nuntempa arto en Eŭropo, de jaroj iniciatanta kuraĝajn ekspozicisciencajn projektojn, dediĉitajn al la heredaĵo de la postmilita Jugoslavio kaj la Centra-Orienta Eŭropo.
En kvin salonoj kun la surfaco de pli ol 800 kvadrataj metroj estas prezentataj 120 verkoj de la pola artisto el la lastaj jaroj de lia kreado 1955-1957. Multaj ne estis antaŭe ekspoziciitaj aŭ la lastan fojon estis prezentitaj al la publiko en 1958. La ĉefa temo de la pentroarto de Andrzej Wróblewski estis homoj, sed li ankaŭ esperimentis pri temoj inspiritaj de socrealismo kaj abstrakto.
Krom la verkoj de Wróblewski la ekspozicio prezentas verkojn de artistoj el la eksa Jugoslavio, inkluzive de tiuj, kiujn la pola pentristo konis persone. Iliaj verkoj formas komunan kuntekston kaj kelkfoje ligas rektan dialogon kun la pola pentristo. La ekspozicion akompanas 400-paĝa katalogo kun multaj tekstoj de kuratoroj, verkoreproduktaĵoj kaj fotoj pri la vivo de Wróblewski.

El la elsendo 27.11.2020. Legas Maciek kaj Barbara – 1′ 41″

Nova konstanta ekspozicio en la Etnografia Muzeo

En la varsovia Ŝtata Etnografia Muzeo funkcias nova konstanta ekspozicio „Afrikaj ekspedicioj, aziaj vojoj”. Ĝi rakontas pri tio, kiel ambaŭ kontinentoj estis perceptataj tra la prismo de kolektoj kreiĝantaj en la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Inter la eksponaĵoj troviĝas i.a. ceremonia vesto de la reĝino de la reĝolando Bakuba. La ekspoziciscenaro baziĝas sur la sortoj de poloj, kiuj ligis sian vivon kun Afriko dum la lastaj 130 jaroj. Jam en la 1889 Leopold Janikowski malfermis en Varsovio la unuan ekspozicion pri la afrika etnografio kun preskaŭ 1700 eksponaĵoj. Bedaŭrinde dum la 2-a monmilito ili perdiĝis aŭ estis detruitaj. La nuna ekspozicio omaĝas lian memoron kaj portas lian nomon, Leopold Janikowski.

El la elsendo 27.11.2020. Legas Maciek – 0′ 58″

Pola filmfestivalo en Seulo

Inter la 2-a kaj la 13-a de decembro 2020 la korea publiko en Seulo kadre de Pola Filmfesivalo rigardos 14 polajn kinobildojn. Inter la prezentotaj filmoj troviĝas tiuj, kiuj kalkuliĝas al la klasiko de pola filmkreado kreitaj de Andrzej Wajda, Wojciech Jerzy Hass, Andrzej Munk, Jerzy Skolimowski, Krzysztof Zanussi, Tadeusz Konwicki kaj Andrzej Żuławski. La festivalan programon kompletigas la nuntempaj filmoj de pliaj jam rekonitaj filmkreantoj. Ĉiuj filmprezentoj estos antaŭitaj de enkondukoj de filmkrisitkisto Michał Oleszczyk realigitaj aparte por la festivalaj bezonoj fare de Adam Mickiewicz-instituto. La festivalo estas organizita de Cinematheque Seoul Art Cinema kunlabore kun la pola ambasado en Seulo kaj la ĵus menciita Mickiewicz-instituto.

El la elsendo 27.11.2020. Legas Maciek – 0′ 57″

La jaro de Jan Klimens Branicki en Bjalistoko

La urbokonsilio de Bjalistoko decidis, ke la 2021-a jaro estos solenata en la urbo kiel la Jaro de Jan Klemens Branicki. Tiujare pasos la 250-a mortodatreveno de la homo, kiu enorme kontribuis al la evoluo de Bjalistoko kaj dank’ al li ĝi ricevis la urborajtojn komence de la 17-a jarcento.
Jan Klemens Branicki (1689-1771) estis la krakova kaŝtelestro granda reĝa hetmano kaj senatano de la Pola Reĝolando. Ĝenerale li estas opiniata la patrono de la urbo, kiu alportis siajn meritojn al la plej granda urboevoluo administrante la bjalistokan posedaĵon en la jaroj 1709-1771. En lia epoko la familia Branicki-palaco kaj la ĉirkaŭanta ĝin parka-ĝardena komplekso estis grava kulturcentro loganta elstarajn artistojn kaj sciencistojn. En ĝia kortega teatro prezentiĝis la plej famaj opersteluloj, baleto, ekzistis bestoĝareno. Branicki-palaco apartenas al la plej gravaj turismaj allogaĵoj de Bjalistoo.

El la elsendo 20.11.2020. Legas Maciek kaj Barbara – 1′ 28″

Sonus Innumerabiles, Meritiĝinta por la Pola Kulturo

La aktivanta de 25 jaroj koruso Sonus Innumerabiles ricevis honoran distingon „Meritiĝinta por la pola kulturo”. En sia historio ĝi estis varsovia interparoĥa koruso, poste ligiĝinta kun la preĝejo de s-ta Barbara. Nun Sonus Innumerabiles funkcias ĉe la 14-a Ĝeneralkleriga Liceo de Stanisław Sztaszic en la pola ĉefurbo, kunlaborante kun la paroĥo de s-ta Klemento Hofbauer. Kantas en ĝi lernantoj, diplomitoj de la lernejo kaj personoj kun ĝi ne ligitaj. Sonus Innumerabiles prezentiĝis same en Pollando kiel ankaŭ eksterlande i.a. en Litovio, Latvio, Germanio, Ĉeĥio, Italio, Slovakio. Inter siaj premioj ĝi havas Arĝentan Strion de la Baltika Koruskonkurso „Pomerania Cantat”, kiun ĝi ricevis en la kategorio de lernejaj korusoj. Ĝi akiris la duan premion „Stribne Pasmo” de Internacia Konkurso de Peter Eben en Prago. Ĝi ricevis ankaŭ la premion por la plej bona junulara koruso dum la internacia konkurso „Te Deum de la loko Łapy”.

El la elsendo 20.11.2020. Legas Maciek – 1′ 11″

Poland Film Festival en Japanio

La 9-a eldono de Poland Film Festival en Japanio okazas sub la signo de „La Dekalogo” de Krzysztof Kieślowski. La festivala programo disvolviĝanta inter la 20-a kaj la 26-a de novembro 2020 enhavas la kompletan 9-segmentan ciklon de ĉi tiu filmserio. Krome en la festivala programo adresita al vasta publiko troviĝos mallongaj filmoj de renoma pola reĝisoro kaj dokumentfilmisto Macel Łoziński. Estos prezentita la nomumita por Oskar-premio – kiel la plej bona neanglalingva filmo – „Dia Korpo” de Jan Komasa kaj dokumenta filmo de Borys Lankosz „Autor Solaris”. La menciita laste filmo prezentas la silueton de la pola sciencfikcia verkisto Stanisław Lem, kies 100-a naskiĝdatreveno pasos en 2021. La festivalo okazas en Tokyo Photographic Art Museum.

El la elsendo 20.11.2020. Legas Maciek – 1′

Muralo (murpentraĵo) omaĝe al Zofia Nałkowska

Meze de oktobro 2020 en Tychy en la suda Pollando estis inaŭgurita muralo (murpentraĵo) bildiganta polan verkistinon Zofia Nałkowska sur la domo ĉe la strato portanta ŝian nomon. La pentraĵo kun la surfaco de 180 kvadrataj metroj – kiu kreiĝis laŭ la civitana inciato – estas unika pro la apliko de 750 ceramikaj ĉerrizfloroj kun entute 3730 petaloj de ĉerizujo, ĉe kiu troviĝas benko kun la sidanta verkistino. Zofia Nałkowska naskĝis la 10-an de novembro 1884 en Varsovio. En la gepatra hejmo ŝi alproprigis liberalan literaturan kulturon, konon de lingvoj, kontaktojn kun verkistoj kaj intelektuloj. Nałkowska frue komencis verki. Ekde 1928 ŝi estis vicprezidanto de la pola Pen-klubo. Al esperantistoj ŝi estas aparte konata pro sia libro „Medalionoj”, kiu estis frukto de ŝia laboro en la Ĉefa Komisiono por la Esplorado de la Hitleranaj Krimoj.

El la elsendo 13.11.2020. Legas Maciek – 1′ 04″

Apoj por trezoroj la Muzo de Czartoryski-princoj

La krakova Muzeo de Czartoryski-princoj proponis polan kaj anglan apojn por sistemoj Android kaj IOS, kiuj ebligas pli amplekse konatiĝi kun la objektoj troviĝantaj en la muzeo. Ili estas helpaj ankaŭ por personoj malbone vidantaj kaj blindaj kaj por personoj surdaj. Por ili klarigoj okazas en la pola gesta lingvo. La Muzeo de Czartoryski-princoj kiel filio de la Nacia Muzeo prezentas memoraĵojn ligitajn kun la polaj regantoj kaj naciaj herooj kaj unikajn artverkojn, inkluzive de la plej valora eksponaĵo en la polaj kolektoj. Temas pri „Damo kun ermeno de Leonardo da Vinci”. Ĉiu vizitanto de la muzeo povas foti interesantajn lin/ŝin ekspozisalonojn kaj ricevos interesajn krominformojn pri elektitaj eksponaĵoj. La artekspertoj elektis el la riĉa kolekto de Czartoryski-familio la plej valorajn objektojn same bone konatajn, kiel ankaŭ malpli ofte prezentatajn. Ĉiu priskribo estas komplektigita per klarigoj el koncerna arthistoria branĉo.

El la elsendo 13.11.2020. Legas Maciek – 1′ 14″

Virtuala ekspozicio de Ossolineum Ora Epoko

La Nacia Ossoliński-Instituto en Vroclavo pretigis lige kun la 500-a naskiĝdatreveno de la reĝo Sigismundo Aŭgusto virtualan ekspozicion „La ora epoko de Jagelonoj”. La titolo referencas al la populara difino „la ora epoko de la pola kulturo” kaj la ekspozicio mem koncentriĝas pri la jaroj de la regado de la du lastaj reĝoj de ĉi tiu dinastio. Por la ekspozicio estis utiligitaj ĉefe la eksponaĵoj de Ossolineum mem.
La prezentoehavo koncentriĝas pri la temoj – dinastio kaj la ŝtato de Jagelonoj, socio, kulturo kaj scienco. En la paĝo eblas ankaŭ konatiĝi kun la muziko el la epoko de la dinastio. La ornammotivo de la ekspozicio estas unu el la dekoraj elementoj aperanta sur la librokovriloj el la reĝa biblioteko de Sigismundo Aŭgusto. Temas pri la ekslibriso de la reĝo kiel la reganto de Pollando kaj Litovio. Ĝi prezentas la blazonon de la Pola Reĝolando kaj de Granda Litova Princolando. (https://zlotaepoka.ossolineum.pl).

El la elsendo 06.11.2020. Legas Maciek kaj Barbara – 1′ 18″