Dum la lasta semajnfino mi finfine havis la okazon viziti la arkitekture interesan Villa la Fleur, kiu estas privata muzeo establita en 2010. La troviĝanta en la apudvarsovia urbeto Konstancin-Jeziorna artgalerio Villa la Fleur aktuale ĝis la 17a de decembro invitas por la ekspozicio “Tamara Łempicka kaj art déco”. Eblas rigardi en ĝi pli ol 70 artverkojn de la mondfama pola pentristino. La artaĵoj (pentraĵoj, skizoj) devenas el francaj kaj polaj muzeoj, el usonaj privataj kolektoj. Apenaŭ mi alvenis, mi tuj rimarkis amason de personoj atendantaj sian vicon por aĉeti la enirbiletojn, kiujn – bonŝance – mi aĉetis rete kelkajn tagojn antaŭe. Ne mirige, ke la ekspozicio vekas tioman interesiĝon! Ĝi klare montras la talentoevoluon kaj karierovojon de Łempicka, do – krom veki estetikajn travivaĵojn – ĝi sendube havas grandan edukan valoron. Admirindaj estas ŝiaj fruaj akvarelaĵoj, pluraj krokizoj, inter ili tiu por la fama pentraĵo “Memportreto en la verda Bugatti”, apud kiu estas montrita la revuo “Die Dame” el 1929, sur kies kovrilo aperis la fama pentraĵo. La ekspozicio tre detale prezentas la vivon de la pentristino, kies harbuklo, vestaĵoj, ĉapeloj, juvelaĵoj troviĝas en apartaj vitrinoj. Substrekenda estas la aranĝo de la ekspozicio mem, tre bone planita kaj teknike perfekta. Oni zorgis pri detaloj kaj klaraj priskriboj de la eksponaĵoj. Oni ne forgesis pri taŭga prilumo ebliganta allogan prezenton de la unuopaj artaĵoj. Mian atenton kaptis ankaŭ grandega foto prezentanta la internon de la laborejo de Łempicka. Videbliĝas sur ĝi mebloj – la samaj troviĝas tute apude en la ekspozicio! Fakte Marek Roefler – la privata artkolektanto, dank’al kies iniciato Villa la Fleur komencis roli kiel referencopunkto por artamantoj en Pollando – aĉetis ilin en 2020 en Parizo. La kolektanto, en sia privata kolekto havas entute 12 oleopentraĵojn de Łempicka, same kiel ŝiajn desegnaĵojn kaj antaŭmilitajn grafikaĵojn. La kvalito de la ekspozicioj organizitaj en Villa la Fleur estis rekonita en 2020 per la prestiĝa Feliks Jasieński-premio, establita por honori la plej grandan polan kolektanton, kiu en 1920 donacis al la pola nacio proksimume 15000 artaĵojn, inkluzive de elstaraj verkoj de mondaj artistoj.

El la elsendo 20.11.2022. Legas Maciek – 03′ 05″