Nur fine de marto la publikan opinion elektrizis la informo, ke en la varsovia artgalerio de Porczyński-familio estis malkovrita aŭtenta pentraĵo de Vincet van Gogh. Tion konfirmis – post unujaraj esploroj – ekspertoj el la konservista centro de la Nacia Muzeo en Krakovo kaj de la Muzeo de van Gogh en Amsterdamo. Dum la esplorlaboroj specialistoj koncentriĝis pri la pentrista tekniko kaj materialoj, kiujn uzis van Gogh dum sia laboro. Pri ĝia aŭtenteco atestas i.a. la lignopeco sur kiu la tolaĵo estis muntita. Ekde la 26-a de aprilo ĝis la 8-a de decembro la bildo „Vilaĝaj ĥatoj”, estos rigardebla en Muzeo de Johano Paŭlo la 2-a kaj Primaso Wyszyński en la sanktejo de la Dia Providenco en la varsovia Wilanów. La bildo „Vilaĝaj ĥatoj” pentrita en 1883 kreiĝis en laborejo de la artisto en Nuenen, proksime al Eindhoven. Ĝi devenas el la plej frua verkoperiodo de van Gogh, antaŭ ol li subiĝis al impresionismo. Tiuperiode la artisto aplikadis malintensajn kolorojn demonstrante preferon al koloroj malhelaj. „Vilaĝaj ĥatoj” spertis tempestecan historion ofte ŝanĝante siajn posedantojn. Tion spegulas la ekspozicititolo „Van Gogh. Historio de iu pentraĵo”. Komence de la 20-a jarcento ĝi apartenis al artkolektantoj en Belgio, sekve Svislando. En la 80-aj jaroj aĉetis ĝin por sia kreata tiam kolekto familio Porczyński. Fine de la 1987-a jaro la kolekto estis la unuan fojon prezentita publike en la Muzeo de la Varsovia Arkidiocezo. Ekde 2020-a jaro ĝi troviĝas en la Muzeo de Johano Paŭlo la 2-a kaj Stefan Wyszyński.

El la elsendo 25.04.2024. Legas Maciek – 02′ 01″