Sciencaj informoj
Matematikistoj kaj biologoj kune pri monarkpapilio
Kolektivo de matematikistoj kaj biologoj gvidataj de profesoro Eli Shlizerman el la Vaŝingtona Universitato faris esplorojn pri la neŭrobiologio de monarkopapilio por klarigi la misteron de ilia preciza navigado. Pri tio informis „Cell Reports”. La populacio de monarkopapilio el la Norda Ameriko efektivigas amasan migradon al la sudo laŭ la distanco de 4 mil kilometroj. Ili atingas la centran Meksikon post dumonata flugado, foruzante malmultan energion malgraŭ grandega distanco.Temas pri unusola insekto migranta laŭ tiom longa itinero. Vintrumante en miksitaj arbaroj ili haltas grandkvante sur la branĉoj kaŭzante ofte ilian frakasiĝon sub sia pezo. Dank’ al kunlaboro kun biologo Steven Rupert el la Universitato en Masaĉuseco oni sukcesis rekte registri signalojn el neŭronoj en la antenoj kaj okuloj de la papilio. Evidentiĝis, ke ili orientiĝas en la spaco dank’ al la Suno, ĝia situo super la horizonto en diversaj momentoj de la tago. Konante donitaĵojn liveratajn al la >suna kompaso< profesoro Shlizerman kreis sistemon, kiu ĝin simulas. La sistemo konsistas el du kontrolmekanimsoj. Unu apogas sin sur „horloĝa mekanismo” en la antentoj de la papilio kaj sur la tiel nomataj „azimutaj neŭronoj” en la okuloj, kiuj monitoras la situon de la Suno. Komparante donitaĵojn el ambaŭ fontoj rilata mekanismo en la korpo de insekto faras necesan korekton por gardi la itineron. Profesoro Shlizerman intencas utiligi la similan mekanismon por la konstruado de robotoj, kiuj povus navigi laŭ la situo de la Suno kaj esti provizataj de ĝia lumo. I.a. temas pri papilio-roboto, kiu sekvus la itineron de monarkopapilio. Tiuj esploroj povus helpi por protekti la specion, kies populacio malkreskas. En la 90-aj jaroj monarkopapilo vintrumis sur la tereno de pli ol 20 hektaroj, nun sur la tereno malpli ol duhektara. Laŭ ekspertoj tio ligiĝas kun novaj teknikoj de la kultivado, kaj precipe kun la disvastiĝo de herbicidoj, kiuj damaĝas plantojn, kiujn voras raŭpoj de monarkopapilio.
El la elsendo 03.05.2016. Legas Tomek – 2’25”
Animaloj antaŭvidas naturkatastrofojn
Delonge estas sciate, ke animaloj kapablas antaŭvidi la naturkatastrofojn aŭ antaŭsenti proksimiĝantan danĝeron. Tamen nur nun sciencistoj el la kalifornia universitato en Berkeley prezentis esplorrezultojn pri tiuj kapabloj. Ili devenas ĉefe el periodo de japana tertremo en 2011. Sed la observoj rilatas ankaŭ al aliaj periodoj. Hodiaŭ la dua fasko de ĉi-specaj ekzemploj. Rilate la tertremon en Japanio antaŭ ol aperis fortaj terskuoj la katoposedantoj rimarkis, ke iliaj bestoj manifestis nervozecon, tremetis kaj suferis fortan streson klopodante forfuĝi. Simile kondutis grandaj katfamiliaj rabobestoj en zoologiaj ĝardenoj. Sciencistoj klarigas tion per la fakto, ke la aŭdokapablo de katoj estas pli granda ol la homa kaj ili aŭdas brueton, kiu akompanas la komenciĝon de la tertremo. Aldone ili kapablas senti la ŝanĝojn de la aerpremo, graviton kaj delikatan tremon de la terkrusto. Katoj disponas krome pri enviinda avertosistemo, kiun homoj ne posedas. Ankaŭ la plurjaraj esploroj de la usonaj kaj kanadaj sciencistoj elmontris, ke grizaj ursoj estas elstaraj prognozuloj de veterŝanĝoj kaj kapablas antaŭsenti tempeston longe antaŭ ĝia apero. Iliaj sensoj estas aparte impresiĝemaj kaj kapablas flari homon je 28-kilometra distanco. Tiuj flarkapabloj kombinite kun aliaj, kiuj ĝis nun estas al homoj ne konataj ebligas al la grizaj ursoj, antaŭvidi tempeston aŭ naturkatastrofon. Estis dokumentitaj kelkaj kazoj, kiam la grizaj ursoj forlasis siajn teritoriojn antaŭ ol plagis ilin naturkatastrofo ruiniganta milojn da hektaroj da arbaroj. Naturobservantoj rimarkis, ke kiam vetero estas malpliboniĝonta de sur la herbejoj malaperas ĉiuj abeloj. Jam homaj antaŭuloj traktis tiun konduton de abeloj kiel averton pri tempesto, pluvego aŭ forta vento. Nun sciencistoj konfirmis, ke abeloj sentas la humidecoŝanĝon en la aero longe antaŭ ol pluvpremos. Abeloj krome reagas je la ŝanĝoj de la atmosfera aerpremo kaj sentas la elektran tension de la aero. Simile kondutas ankaŭ aliaj insektospecioj. Ekzemple kokcineloj antaŭsentas alvenon de varmegoj kaj tiumomente kreas etajn gregojn, kio ebligas al ili konservi la korpohumidecon. Dum la plimulto de animaloj kaŝiĝas en sekuraj lokoj kaze de katastrofoj ŝarkoj kondutas tute malsimile, kio ebligas difini ilin kiel uraganĉasistojn. Sciencistoj el univeristato en la usona Miami de jaroj signas ŝarkojn kaj la observado de ili alkondukis al konkludo, ke ŝarkojn aparte tigroŝarkojn logas lokoj kun apartaj temperaturoŝanĝoj. Tio okazas tie, kie kreiĝas fortaj tempestoj. Sciencistoj nun sekvas la trafikvojojn de ŝarkoj kaj baze de ili prognozas kreiĝadon de uraganoj kaj tempestoj.
El la elsendo 27.04.2016. Legas Tomek – 3’24”
Kiel birdoj reagas je klimatŝanĝoj
La observataj en la lastaj jardekoj ŝanĝoj de birdopopulacio estas kaŭzataj de klimatŝanĝoj. Depende de la loĝloko birdoj de la sama specio povas pli aŭ malpli bone toleri iliajn sekvojn. Konfirmis tion analizoj de plurjaraj observadoj en Eŭropo kaj en Usono. Je ŝanĝiĝantaj klimatkondiĉoj birdoj reagas ĝenerala sur la nivelo de tutaj populacioj per ŝanĝo de sia nombreco aŭ ŝovo de la limoj de siaj vivejoj. Reago povas koncerni ankaŭ konduton aŭ fiziologion de unuopaj birdoj, kiuj pli frue komencas la migradon aŭ ĉiam pli bone adaptiĝas al la vivo en varmego. En unu el la plej novaj publikaĵoj el „Science” aperis tamen interesa kaj malofta analizo, kiu rilatas al multaj birdospeciaj populacioj samtempe. La esplorojn partoprenis sciencistoj el Usono kaj 17 eŭropaj ŝtatoj. Flanke de Pollando kunaŭtoris la analizon doktoro Przemysław Chylarecki el Muzeo kaj Instituto pri Zooglogio de la Pola Sciencakakademio en Varsovio kaj Tomasz Chodkiewicz el la Pola Birdprotekta Societo. La donitaĵoj estis prilaboritaj en Durham University en Britio. Al la analizo estis subita la reago de birdoj je klimatŝanĝoj en Eŭropo kaj Usono laŭ aparta konsidero de birdospecioj en la kunteksto de la unuopaj eŭropaj ŝtatoj aŭ feredraciaj ŝtatoj de Usono. En la laboro estis konsideritaj multegaj donitaĵoj rezultantaj el preskaŭ 30-jaraj (1980-2009) observadoj, kiuj rilatis al 145 birdospecioj nestantaj en Eŭropo kaj 380 birdospecioj nestantaj en Usono. La rezultoj elmontras, ke laŭ la vidpunkto de birdospecioj klimatoŝanĝoj devas esti konsideritaj malsame. Por la sama birdospecio la klimatŝanĝoj diversloke en Eŭropo efikas plibonige aŭ male. Tie, kie klimato pliboniĝis birdoj grandigis sian nombrecon, tie kie klimato malpliboniĝis la nombreco de la sama birdospecio malkreskis. Ekzemple en Pollando la klimatŝanĝoj en la lastaj dudek jaroj estis favoraj por upupo, eŭrazia koltordulo, grenemberizo, verda pego, eŭropa saksikolo, turda kanbirdo. Ili malfavoris salikparuon, herberpipion aŭ pirolon. La analizoj konfirmis, ke ĝenerale en la tuta norda hemisfero la birdospecioj ŝovas limojn de siaj vivejoj ĉiam pli norden. Tiuj esplorkonkludoj rilatas ankaŭ al efika birdoprotekto. Planante ĝin necesas konsideri estontajn klimatŝanĝojn kaj ligitajn kun ili ŝanĝojn de birdovivejoj. Ekzemple arbaro, kiu antaŭ dudek jaroj estis bona nestejo por pirolo, post la paso de laŭvicaj tri jardekoj – ankaŭ pro klimataj kondiĉoj – ŝanĝos sian specikarakterizon kaj ne plu favoros la vivadon de pirolo.
El la elsendo 19.04.2016. Legas Maciek – 3’26”
Pola metodo produkti grafenon kun la patento de Usono kaj la Unio
La pola metodo produkti grafenon HSMG (High Strength Metallurgical Graphene) prilaborita en la Lodza Politekniko estas patente protektita en Usono kaj en la Eŭropa Unio. Grafeno produktata de Advanced Graphene plej fidele memorigas modelan grafenon, pro kiu oni ricevis Nobel-premion. Ĝi diferencas disde aliaj grafenoj konataj al la scienco kaj en la monda teknologio. Nome la pola grafeno HSMG estas produktata sur likva metalo, dank’ al kio ĝi povas esti preskaŭ ideala. Polaj sciencistoj kapablas produkti grafenon laŭ kvadrataj metroj, kio ebligas produktadon laŭ la industria skalo. Ne temas pri simpla procezo, ĉar ĝi postulas akiron de granda kaj plata spegulo de likva metalo. Por havi tian formmatricon sur granda surfaco necesas disponi pri tre maldika tavolo de likva metalo. Laŭ profesoro Piotr Kula, sub kies gvido estis prilaborita HSMG – ne ekzistas teknologia materialo libera de difektoj, tamen ju malpli da ili estos des pli grafeno proksimos al modela materialo, kiu havas eksterordinare altajn kvalitojn elektrajn kaj mekanikajn. La definitiva instalaĵo ebligonta produktadon de HSMG-grafeno en la industria skalo troviĝos sur la tereno de la Sciencteknologia Parko de la Universitato en Zielona Góra (la okcidenta Pollando), kie troviĝas la nova centro de Advanced Graphene Products.
El la elsendo 12.04.2016. Legas Barbara – 1’43”
Plasmo en la purigado de spicoj
Malbone purigitaj spicoj, kiel dolĉa papriko aŭ pipro povas enhavi grandkvante mikroorganismojn, inkluzive de malsalubraj, kiel Salmonella. Tio minacas ne nur rekte al la homa sano, sed ankaŭ akcelas putriĝon de tiaj manĝproduktoj kiel fromaĝoj aŭ viandelfaraĵoj. Dank’ al sciencistoj estis nun prilaborita nova metodo de la purigado de spicoj helpe de plasmo. En spicoj eksportataj el tropikaj landoj povas troviĝi grandkvante same oksigenaj bakterioj, iliaj endosporoj aŭ endosporoj de senoksigenaj bakterioj, kiel ankaŭ mikroorganismoj, ekzemple Salmonella. Tial antaŭ la porciumado kaj pakumo ili devas esti purigitaj. Pri la skalo de la bezono atestas tiaj donitaĵoj kiel tiu, ke en 2010 al Usono trafis 600 milionoj da kilogramoj da spicoj postulantaj purigon. Se en malbone purigitaj produktoj estas tro da bakterioj ili povas kaŭzi veneniĝon aŭ putriĝon de nutraĵproduktoj. Ĝis nun plej ofte spicoj estas subigitaj al la bakterielimina efikado de vaporo, kiu metodo estas populara aparte en Hindio. Alia metodo estas la radiosterilizado. Kvankam ĝi estas sekura por la homo kaj efike detruas bakteriojn, en multaj socioj tamen, ĝi elvokas timojn kaj rezervojn. Tial sciencista kolektivo el la Okcidentpomeria Teknologia Universitato en Szczecin (la okcidenta Pollando) prilaboris propran, tute novan metodon purigi spicojn. Dume esploroj koncernis muelitan nigran pipron kaj dolĉan paprikon. La ŝĉecinaj esploristoj por sterilizi spicojn aplikis plasmon. Tiu metodo, ankaŭ en Pollando, estas utiligata en la medicina industrio por sterilizi kirurgiajn instrumentojn. Baldaŭ ĝi estos aplikita en nutraĵa industrio. La esploroj de ŝĉecinaj sciencistoj pri piperina, alkaloido dank’ al kiu pipro havas akran guston elmontris, ke post apliko de plasmo ĝi ne ŝanĝiĝas, dum ĝia koncentriĝo grandiĝas. Tio signifas, ke bakterioj estis efektive detruitaj. Nun la esploroj koncentriĝas pri tio, ke spicoj estu purigitaj grandvante en laŭebe mallonga tempo. Komence por sterilizi 35 dekonojn de gramo de spicoj estis necesaj 60 minutoj. Nun por sterilizi 40 gramojn de spicoj estas necesaj nur du minutoj.
El la elsendo 12.04.2016. Legas Tomek – 2’32”
Atakemaj ŝarkoj
La 2015-a jaro estis rekorda laŭ la vidpunkto de atakoj de ŝarkoj kontraŭ homoj. En la tuta mondo okazis 98 tiaj kazoj, inkluzive de 6 mortigaj. La antaŭa rekorda ĉi-rilate jaro estis la 2000-a, kiam estis atakitaj 88 personoj. Tiujn donitaĵojn sciigis iĥtiologo el la Ŝtata Universitato de Florido, d-ro George Burgess, kiu gvidas la statistikon de ŝarkoatakoj ekde 1958. Tri pasintjaraj mortigaj atakoj okazis sur la franca teritorio. Du proksime al la insulo Reunion sur la Hinda Oceano, unu en Novkaledonio sur Pacifiko, la ceteraj tri okazis en Aŭstralio, Egipto kaj Havajo. Plej multaj atakoj de ŝarkoj en 2015 estis notitaj ĉe la marbordoj de Usono, Aŭstralio kaj la Sudafrika Respubliko. Kiel avertas George Burgess la franca Reunion estas aktuale la plej danĝera loko, se temas pri atakoj de ŝarkoj. Dum kvin lastaj jaroj estis notitaj tie 18 atakoj. Sep finiĝis per morto. La kreskantan nombron de atakoj iĥtiologoj klarigas per temperaturokresko de la oceanaj akvoj. Pro tio ŝarkoj penetras regionojn troviĝantajn pli norde aŭ sude de siaj vivterenoj vastigante sferon, en kiu ili vivas kaj nutras sin. Samtempe konforme al la kreskanta nombro de homoj sur la planedo, kreskas la nombro de homoj aspirantaj al la ripozo ĉe la marbordoj. Do la atakoj de ŝarkoj ne estas io eksterordinara. Laŭ dr-o Burgess pli granda mortorisko ligiĝas kun dronado, fulmofrapo, ursa atako ol kun la atako de ŝarko.
El la elsendo 05.04.2016. Legas Tomek – 1’27”
Riĉaj eŭropanoj pli ofte drinkas, sed…
Homoj bonstataj kaj kun pli alta socia statuto pli ofte drinkas, sed malpli ofte mortas pro la trouzo de alkoholaĵoj. Tion elmontris ekzamenoj de nederlandaj specialistoj prilaboritaj de PLOS. Per la esploroj estis ĉirkaŭprenitaj 17 eŭropaj landoj, inkluzive de Pollando. La ĉefaŭtoro de la publikaĵo, Johan Mackenbach el Erasmus-Universitato en Roterdamo asertas, ke personoj kun malpli alta socia statuso kvankam malpli ofte drinkas, tamen pli ofte ebriiĝas. Ĉi-rilataj donitaĵoj estis analizataj ekde 1980. Signifan rolon tiurilate havas ankaŭ la vivstilo. El multaj esploroj rezultas samtempe, ke personoj pli kleraj vivas pli longe dank’ al sanstila vivklopodo. La pli signifan mortooftecon ĉe personoj malpli bonstataj kaj trouzantaj alkoholaĵon oni elmontris en tiaj landoj de la norda kaj centra Eŭropo kiel Danlando, Finnlando kaj Hungario. Tiujn simptomojn oni ne konstatis en Hispanio, Francio, Svislando kaj Italio. Nur sekvaj esploroj povos elmontri, el kio fontas tiuj ĉi diferencoj. Plej malbona situacio estas en Finnlando kaj en Hungario, kie estas notita plej granda mortoofteco pro la trouzado de alkoholaĵoj. Ĝi kaŭzas 9 procentojn de mortoj, en Pollando 3,6 procentoj (en la jaroj 2001-2003) kaj apenaŭ 0,6 procentojn en Madrido kaj Torino.
El la elsendo 05.04.2016. Legas Tomek – 1’34”
Paruoj kaj paseroj en esploroj pri kreiĝo de plumkoloro
Estas sciate, ke la koloro de la birdaj plumoj helpas trovi partnerinon, kaŝi sin kontraŭ rabobestoj, ĝi elmontras idojn kun la plej grandaj ŝancoj pluvivi. Kvankam pri tiu temo oni scias jam multon, tamen ĉiuj ĝisnunaj esploroj koncentriĝis pri la mezurado de kolorparametroj, tamen daŭre sciencistoj malmulte scias kiel kreiĝas la plumkoloro, kiel la koloron influas la sano de la birdo aŭ mediaj naturfaktoroj. Doktoro Szymon Drobniak dank’ al la rimedoj de la Nacia Scienca Centro entreprenis esplorojn pri la mekanismo de kolorkreiĝado aparte okupiĝante pri bluaj paruoj kaj paseroj. Tiuj birdospecioj estis elektitaj, ĉar ili havas klare difinitan plumkoloron, pro kio respondecas diversaj mekanismoj. La nigra koloro de subbekaj plumoj de pasero, atestanta pri la kvalito de masklo, devenas de melanino, kiu decidas ankaŭ pri koloro de la homaj haroj. La flavaj surbrustaj plumoj estas kolorigitaj de karotenoidoj, kiuj aperas en la flavaj folioj kaj fruktoj. La intense bluaj plumoj sur la kapo kaj la vosto de paruo, reflektantaj la ultraviolan radiadon, enhavas neniun kolorigilon, sed dank’ al sia konstruo sur la nanostruktura nivelo ili en specifa maniero reflektas lumon, tiel ke ni rimarkas ilin kiel brilajn kaj bluajn. Tio estas la t.n. strukturaj koloroj. La kolorstrukturo dependas aliflanke de la kvanto de melanino kaj karotenoidoj kaj ankaŭ de la struktura reguleco de plumoj. Esplorenda estas la demando, kiel birdo decidas kiom da melanino aŭ karotenoidoj celu plumojn en koncerna momento de la vivo kaj kiel tiu decido dependas de ĝia aktuala sanstato. La plej granda mistero estas kiel birdo stiras la plumstrukturon, kio kaŭzas kreiĝadon de belegaj, brilaj koloroj i.a. ĉe paruo. En la eksperimenta parto de la projekto la plumoj de paruo kaj pasero estos ekzamenitaj sub la elektrona mikroskopo. Unue estos analizita la plumstrukturo kaj tio kiel ĝi dependas de la sanstato de la birdoj. Sekve la sciencistoj ekzamenos kiel la medio, en kiu vivas paruoj influas ilian plumkoloron. La plumesplorado povas krome havi konkretan praktikan aplikon. Imitante la mekanismon de la kreiĝo de brila blua koloro de la paruaj plumoj sciencistoj volas krei novan generacion de kolorigiloj, kiuj pli bone ol ĝis nun imitos la bluan koloron. Nome en la teknologio de koloro gravas tio, ke kelkiuj kolorigiloj ne estas firmaj kaj facile malkomponiĝas sub la influo de videbla lumo aŭ ultraviola radiado. En nova teknologio estus neniu malkomponiĝema pigmento, sed nur strukturo, kiu neniel estus lumdetruebla. Stirante tiun strukturon eblus generi difinitajn kolorojn.
El la elsendo 29.03.2016. Legas Tomek kaj Barbara – 3’27”
Novaj malkovroj de monumentecaj megalitaj tomboj
Dek kelkaj nekonataj ĝis nun monumentecaj megalitaj tomboj estis malkovritaj de arkeologoj en la ĉirkaŭaĵoj de la vilaĝo Dolice (en la nordokcidenta Pollando). Temas pri tomboj, ofte difinataj kiel polaj piramidoj. Tio estas terkonstruaĵoj en la formo de longa trianglo ĉirkaŭita de grandaj rokoj. La vasteco de la bazo egalas de 6 ĝis 15 metroj kaj la longo eĉ ĝis 150 metroj. Origine ili estis eĉ 3 metrojn altajn. Sub la terŝutaĵoj troviĝas ĝenerale unuopaj tomboj. Laŭ arkeologoj tio estas personoj ligitaj kun la tribaj-familiaj patriarkoj. Ĉiuj piramidoj deriviĝas el la 5-3-a jarcento antaŭ nia erao. La malkovro okazis kadre de la esplorkonservista programo pri megalitaj tomboj sur la terano de la Okcidenta Pomerio, realigata en la Arkeologia Katedro de la Ŝĉecina Universitato. Por analizoj estis utiligita la projekto de Informadika Sistemo Protektana la Landon. Unu el ĝiaj elementoj estas Sistemo de Geografia Informado. La megalitoj sur la tereno de Pollando konserviĝis sole sur la arbaraj terenoj, do ne damaĝitaj de la agrikultura agado. La plej konataj „polaj piramidoj” troviĝas en la lokoj Sarnowo kaj Wietrzychowice (vjetŝiĥovice).
El la elsendo 22.03.2016. Legas Maciek – 1’26”
Akvario de Malawi-lago en Gdansko
En la Biologia Fakultato de la Gdanska Universitato (la norda Pollando) finiĝis laboroj pri Akvario de Malawi-lago. Tio estas miniaturo de la afrika lago troviĝanta sur la listo de la monda Unesko-heredaĵo, havanta la kapaciton de sep mil litroj da akvo kaj en kiu vivas 360 koloraj fiŝoj. Malawi-lago etendiĝas sur la teritorio de Tanzanio, Mozambiko kaj Malavio estante la tria en Afriko kaj la naŭa en la mondo dolĉakva akveno. Ĝia akvo karakteriziĝas per granda diafaneco kaj la temperaturo atingas 28 celsiusajn gradojn. Sur la lago troviĝas multaj insuloj kaj la ĉirkaŭantaj ĝin montoj altas ĝis tri mil metroj super la marnivelo. En la lago vivas multaj fiŝospecioj. Ĉio ĉi kaŭzis, ke la Biologia Fakultato de la Gdanska Universitato elektivs ĉi tiun akvenon kiel modelon de lago, kiun prezentas akvario. La observado de la fiŝoj povas servi por diskutoj de ekspertoj kaj interesiĝantoj, estonte ankaŭ al la esplorlaboroj de studentoj. La akvario estas interesa ne sole pro sia grandeco, sed unuavice pro la kvanto kaj kolorriĉo de la fiŝoj. Vivantaj en ĝi 360 fiŝoj reprezentas 15 speciojn. Ilia korpoformo kaj konduto estas simila, sed sekse aktivaj maskloj varias laŭ koloro kaj makulet-dismeto kaj femaloj konsekvence elektas partnerojn de difinita koloro.
El la elsendo 22.03.2016. Legas Tomek – 1’36”