Sciencaj informoj

La fumantaj gepatroj kaj risko de leŭkemio

Enretigita de: | Apr 11, 2017 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

La fumado de cigaredoj fare de patrino aŭ patro povas kaŭzi genetikajn mutaciojn ligitajn kun aperonta ĉe iliaj infanoj akuta limfa leŭkemio ALL. Jam pli fruaj esploroj elmontris dependecon inter la fumado, aparte fare de la patro kaj la risko de ALL. Nun la unuan fojon oni sukcesis identigi konkretajn genetikajn ŝanĝojn en tumoraj ĉeloj de infanoj suferantaj la malsanon. Sciencistoj el la Kalifornia Universitato en San Francisco ekzamenis la provaĵojn de tumoraj ĉeloj antaŭ ol komenci la kuracadon de 599 pacientoj. Iliaj gepatroj plenigis enketojn pri kutimoj ligitaj kun la cigaredfumado. Ĉirkaŭ du trionoj de la provaĵoj enhavis almenaŭ unu genetikan mutacion. Ili estis signife pli oftaj ĉe tiuj infanoj, kies patrinoj dum la gravedeco aŭ poste fumis. Ĉiuj kvin cigaredoj tage dum la gravedeco tradukiĝis al la 22-procenta kresko de la nombro de mutacioj. La sama kvanto de cigaredoj dum la mamnutrado estis laŭvice ligita kun la 74-procenta kresko de mutacioj.  La sama kvanto de fumataj cigaredoj de patrino aŭ patro antaŭ  la koncipiĝo de la infano ligiĝis kun ĉ. 8-procenta kresko de mutacioj. Tiu dependeco estis rimarkita plej klare ĉe infanoj malpli ol 6-jaraj. Kiel komentis en “Cancer Research” la esploraŭtoro doktoro Adam, la akiritaj rezultoj sugestas, ke la fumado fare de viro antaŭ la genero de infano ligiĝas  kun difektoj en DNA de spermo, kio povas konduki al pli granda kvanto de mutacioj ĉe infanoj en la frua fazo de ALL.

El la elsendo 11.04.2017. Legas  Barbara kaj Tomek – 1’50”<a

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0526046

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj