Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Fizika diferenco inter racia kaj emocia cerbo

Homoj kun alta nivelo de racia empatio havas alian cerbokonstruon ol personoj, kiuj kapablas senti empation emocian. Sciencistoj el la aŭstralia Universitato Monash difinis, ke personoj kun signifa grado de emocia empatio havas pli da nervoĉeloj en la regiono de ‘insula”, kiu estas cerbostrukturo kalkulata al la grandcerbo. Homoj kun altaj rezultoj en la skalo mezuranta la racian empation havas pli da neŭronoj en la sfero de „gyrus cinguli”,  eniranta la limban sistemon. La ekzamenadon oni efektivigis ĉe 176 volontuloj helpe de enketiloj kaj la tekniko VBM.

Kiel klarigis la kunordiganto de la esploroj Robert Eres, pri kio skribis „NeuroImage”,  homoj kun alta nivelo de emocia empatio sentas fortan timon dum la rigardado de hororfilmoj aŭ ploras dum emociiga sceno. Homoj kun altgrada racia empatio rilatas al la emociigaj situacioj pli racie. Kiel ekzemplo povas servi klinika psikologo konsilanta al  sia kliento. La esplorrezutoj sugestas, ke homoj povas alproprigi aŭ perdi la kapablon de empatio, kvankam tiu hipotezo postulas ankoraŭ eksperimentajn konfirmojn. Estonte sciencistoj volas ekzameni krome ĉu trejnado orientita al evoluigo de empatio kaŭzas ŝanĝojn en la cerbostrukturo kaj ĉu lezoj de iuj cerbosferoj alkondukas al la lezo de la kapablo senti la empation.

 El la elsendo 30.06.2015. Legas Tomek

La artefarita inteligenteco anstataŭigas homon

La komputilaj programoj utiligantaj algoritmojn, alivorte procedurojn bazitajn sur la la logikaj reguloj por solvi difinatan problemon eniras la ĉiutagan vivon anstataŭigante homon tie, kie ankoraŭ antaŭnelonge ŝajnis, ke necesa estas la homa inteligenteco. Eĉ pli,  la algoritmaj komputilaj programoj faras tiujn taskojn multe pli bone ol homo. Ili estas precizaj kaj objektivaj, ili ne bezonas dormon, ne laĉiĝas, ne subiĝas al emocioj, antaŭjuĝoj, ili ne utiligas kuracistajn forpermesojn nek libertempon. Ankoraŭ antaŭnleonge komputiloj kaj stirataj de ili robotoj estis utiligataj ĉefe en industrio, ĉe la muntaj produktolinoj, en medicino kaj por simplaj servoj. Nun tio ŝanĝiĝas.

La komputilij programoj kapablas nun ne nur stiri difinitajn movojn, sed ankaŭ alpreni – dume ne tre komplikajn, sed tamen – decidojn. Aperas do la demando, kiam ili disponos pri vere propra inteligenteco kaj ĉu tiam ili ne endanĝerigos homon. Laŭ sciencistoj tio estas problemo de tempo, cetere ne tre fora.

Jam pasintjare „Los Angeles Times” publikigis artikolon pri tertremoj, kiun verkis komputila programo. Infanojn en la Suda Koreio la anglan lingvon instruas programo Robosem. Ĉiam pli multaj taskoj estas stirataj de komputiloj paŝantaj, parolantaj robotoj, respondantaj kaj plenumantajn plurajn servojn, eĉ kun la seksa karaktero. Laŭ usona firmao TrueCompanion ĝi konstruis la unuajn en la mondo robotojn kun aspekto de atrakciaj virinoj, kaj la plej baza modelo kostas apenaŭ 995 dolarojn.

Komputiloj komencis regi en la mondo de distro. La decidon pri la produkto de tre populara televida seria filmo  „House of Cards” la firmao Netflix alprenis ne baze de konsiloj de holivudaj ekspertoj, filmkritikistoj aŭ analizantoj de la amaskomunikila merkato, sed baze de la analizitaj de la komptila programo donitaĵoj pri preferoj de la spektantoj. Gvidante sin per tiuj rezultoj Netflix mendis ĉe BBC novan version de la filmserio el 1990 kun la ĉefrolulo Kevin Spacey, reĝisorita de David Fincher. La filmo ĝuis spektaklecan sukceson kaj akiris la prestiĝan premion Emmy.

Komputiloj transprens kontrolon super financaj merkatoj. Elektronika borsa makleristo Virtu aplikante komputilajn stratrategiojn dum 6 jaroj notis perdojn nur dum unu tago.

Malgraŭ ĉio ĉi komputiloj ne kapablas malkovri, kiam iu aplikas ŝajne korektajn, sed tamen falsajn donitaĵojn kaj trompas.  Tion elmontris programo apogita sur algoritmoj por trovi suspektindan bagaĝon en aerodromo. Evidentiĝis, ke ĝi ne kapablis distingi inter tio kio estas kaj kio ne estas bagaĝo kaj ĉu koncerna bagaĝo aspektas kiel forlasita. La areodroma personalo estis senĉese alarmata, ĉar komputilo kvalifikis kiel suspektendajn: ombrojn sur planko, bagaĝĉaretojn kaj senmove starantajn homojn. Pro samaj konsideroj eŭropoaj fervojoj rezignis, almenaŭ dume pri komputiligitaj sistemoj kies tasko estis malkaŝi kazojn de vandalismo aŭ ŝtelprovo.

 El la elsendo 23.06.2015. Legas Maciek

Pumoj sieĝataj de homoj pli ofte ĉasas

Pumaj femaloj mortigas pli da bestoj, eĉ se ne manĝas ilin, kiam lime de iliaj teritorioj aperas infrastrukturo konstruita de homoj. La homa ekspansiemo konsistanta en la konstruado de domoj, vojoj kaj aliaj elementoj de la infrastrukturo kaŭzas, ke pumoj fariĝas ĉiam pli singardaj. Anstataŭ ĉasmortigi kapreolon kaj kelkfoje reveni por ĝin iom post iom formanĝi pumoj mortigas laŭvicajn bestojn en ĉiam pli novaj lokoj. Tio rezultas el la observoj okazigitaj en la montoj Santa Cruz en Kalifornio.

Sciencistoj el la Universitato de Kalifornio en Santa Cruz provizis tridek kaptitajn pumojn per kolumoj kun emisiiloj de loktrova sistemo (GPS) kaj lasis ilin libere. La registriloj ne sole peras la informojn, kie la besto troviĝas, sed ankaŭ informas, kiam pumo kuras, akcelas la kuradon kaj saltas, do plej verŝajne ĉasas.  Tio ebligis ekzameni kiel la konstrudenseco influas la konduton de pumoj dum ĉasado kaj kiam ofte ili mortigas aliajn bestojn. Evidentiĝis, ke la pumaj femaloj malpli da tempo pasigis vorcele en lokoj, en kiuj ili ion ĉasis, kiam la ĉirkaŭaĵo estis plena de konstruaĵoj. La natura ĉaskonduto de pumoj en plej signifa grado ŝanĝiĝadis sur terenoj en proksimeco de ĉ. 150 metroj for de la vojoj aŭ konstruaĵoj. En la daŭro de unu jaro sur la areo enloĝata de pumoj, sed najbaraj al konstruaĵoj la pumaj femaloj mortigadis je 36 procentoj de cervoj pli, ol el regionoj malpli dense surkonstruitaj. Sciencistoj konkludis, ke pumoj kompensas la evitadon de homoj kaj perdon de manĝotrankvilo per pli ofta kaj multnombra ĉasmortigado.  Samtempe pli ofta ĉasado ligita kun perdo de energio povas influi la generan sukceson de pumoj unuflanke kaj aliflanke influi la populacion de kapreoloj, aparte tiuj, kiuj vivas en regiono ŝanĝita de la homo. La ĉasteritorio de pumaj femaloj estas trioble malpli granda ol de la maskloj.  En la daŭro de la jaro pumaj femaloj ĉasas meze 67 kapreolojn, maskloj malpli ol 44.

 El la elsendo 16.06.2015. Legas Barbara

Pola centro de protona terapio

En  Pollando kreiĝas la unua en nia parto de Eŭropo centro de la protona terapio, kiu komencos funkcii en la tria jarkvarono de 2015. Ĝi kreiĝas en la Ciklotrona Centro en Bronowice apud Krakovo troviĝanta en la strukturo de la Instituro pri Nukea Fiziko de la Pola Sciencakademio en Varsovio. La protona terapio estas la plej moderna metodo kuraci tumorojn aparte en lokoj, kiujn ne eblas atingi per la ĝis nun konataj metodoj aŭ ilia atingo minacas al paciento per danĝeraj kuracsekvoj. Ĝis nun protonan terapion oni aplikas en dek kelkaj centroj en Usono kaj la okcidenta Eŭropo. Ĉinio disponas pri unu ĉi-speca centro. La protona terapio en Bronowice jam estas aplikata ĉe malsanuloj suferantaj melanomon de la okulglobo. Ĝis nun oni operacis en Pollando helpe de la protona terapio ĉirkaŭ 100 personojn. Nun en Bronowice kreiĝas du fakoj de la protona terapio. En la unua jam estas kuracataj tumoroj de okulglobo, en la kreiĝanta tumoroj aperantaj en alia ajna korpoparto. Ekde aŭtuno 2015 en ĉiu povos subiĝi al la kuracado almenaŭ po 350 personoj, entute ĉirkaŭ 700. Tial ne plu necesos direkti malsanulojn al eksterlandaj kuraccentroj.  En Bronowice krom la kuracado estos samtempe gvidataj sciencaj esploroj en paŭzoj, kiam la aranĝaĵojn ne utiligos pacientoj.

El la elsendo 09.06.2015. Legas Milada

Ventroobezeco

La konsumado de unu granda plado anstataŭ kelkaj malpli grandaj kaŭzas metabolajn ŝanĝojn, kiuj favoras la elformiĝadon de la ventrograso. Tion sugestas esploroj ĉe musoj, pri kio informis „Periodaĵo de Nutrobiokemio”.

Sciencistoj el Ohio State University observis musojn, kiuj spertis tritagan restriktan dieton ricevante je duono da kaloroj malpli ol kutime. Ili maldikiĝis kompare al musoj el kontrola grupo, kiuj povis manĝi senĝene. Post la grandigo de la  nutrokalorioj en la unua grupo oni rimarkis, ke musoj dum 4 horoj konsumis la tuton de la taga-nokta nutroporcio kaj nenion manĝis dum laŭvicaj 24 hooroj.  Fine de la esploroj musoj en ambaŭ grupoj pezis preskaŭ same. Tamen la ventra grasotavolo  estis signife pli granda en la unua grupo. Ĉi-speca graso estas ligita kun pli alta risko de kormalsanoj kaj diabeto de la speco 2.

En la hepatoj de musoj, kiuj dum kelka tempo voris kaj fastis dum la cetera tempo elformiĝis la insuloimuneco. Tiukaze hepato ne reagas je insulinaj signaloj, kiuj atentigas, ke ĝi ĉesis produkti glukozon kaj la sukerosuperco transformiĝas en grason. Laŭ sciencistoj tia konsumkutimo influas vicon da metabolaj faktoroj, kiuj sekvas el malreguligita produktado de insulino. Ĉe la esplorataj musoj estis rimarkita pli alta inflamnivelo kaj pli granda aktiveco de genoj, favorantaj la formiĝadon de la ventra grasohisto. Simila mekanismo funkcias ĉe homo.

El la elsendo 02.06.2015. Legas Maciek

Post 8 jaroj la Interneto fariĝos subkapabla

Laŭ profesoro Andrew Ellis el University of Aston en Birmingham jam post 8 jaroj ni povos atingi la limon de la funkcikapablo de la Interreto. La bezonateco je rapidaj konektoj kreskas tiom rapide, ke ne eblos ĝin kontentigi. Samtempe signife kreskos la kosto de la servoj mem kaj  de la energio necesa por provizi la tutan infrastrukturon.

La progreso rilate la interretajn konektojn  en la lastaj jaroj estas giganta. La reto plukreskas kaj la tutan tempon aperas novaj utiligantoj. La problemo konsistas en tio, ke tre malrapide okazas la plukonstruado de la infrastrukturo mem kaj sciencistoj jam nun frontas problemojn, kiujn ne eblas solvi en simpla maniero. Baldaŭ ni povas atingi momenton, kiam la tuta  Interreto estos paralizita.

Profesoro Ellis asertas, ke en  2023 la nunaj konektoj proksimiĝos al la funkcilimo. Kvankam estas ankoraŭ tempo por enkonduki necesajn ŝanĝojn, sed samtempe la tuta procezo por pretigi novan teknologion kaj disponigi ĝin publike povas daŭri eĉ 6 jarojn. Eĉ pli, ne eblas antaŭvidi, kiel rapide la perado de donitaĵoj kreskos. Kostojn de tio portos utiligantoj. Laŭ Profesoro Ellis jam en 2035 en Britio mankos provizoj por konservi la necesan kvaliton de retaj servoj. Ioman veron de tiu prognozo konfirmas jam la nunaj plendoj de usonanoj pri la lama servokvalito.

El la elsendo 19.05.2015. Legas Tomek

Sendrata interreto danĝera por vivaj ĉeloj

La plej novaj esploroj elmontris, ke la radioondoj kun la frekventeco de 2,4 GHz (gigahercoj) emisiataj de vifio-aranĝaĵoj kaj ankaŭ aplikataj hejme povas esti damaĝaj por molekuloj de microRNA [mikro-ro-no-a], kiuj reguligas la evoluon de la homaj genoj. Sub la influo de tiuj ondoj iuj molekuloj estas ŝanĝataj, kio povas alkonduki al nedzirindaj sekvoj. Vifio-retoj estas nun renkonteblaj ĉiupaŝe. Plimulto de homoj utiligas ilin hejme, laborloke kaj en aliaj ofte vizitataj lokoj. Sciencistoj el Medical School of Dicle University sub la gvido de profesoro Suleyman Dasdag decidis ekzameni ĉu longdaŭra elmeto de la viva organismo je efikado de radioondoj kun la frekventeco de 2,4 GHz, utiligataj en la sendrata interreto povas esti danĝera.

Al la ekzamenado estis subigitaj 16 maturaj ratoj en du grupoj. La unua havis kontakton kun vifio dum 24 horoj diurne dum la tuta jaro. La alia ne havis tian kontakton. Post la finiĝo de la testado oni ekzamenis iliajn cerbojn.

En la unua grupo estis rimarkitaj klaraj diferencoj kaze de kelkaj fadenoj de microRNA, kiuj ŝanĝiĝis dum kontakto kun la radiado devenanta el la vifia aranĝaĵo. Ĉe alia grupo tiu ŝanĝo ne aperis. Sciencistoj konskludis, ke longdaŭra efikado de la ondoj kun la frekventeco de 2,4 GHz povas konduki al nedezirindaj sekvoj, kiel neŭrodegeneraj malsanoj tiaj, kiel Alzheimer-malsano, Parkinsona-malsano kaj aliaj. Aldonendas, ke microRNA ludas ŝlosilan rolon kaze de kresko, variigado kaj mortigado de donitaĵoj de ĉeloj en la homa korpo.

El la elsendo 12.05.2015. Legas Maciek

Kromdormo kaj la memoro

Kelkaj horoj de kromdormo sufiĉas, ke memorproblemo ĉe eksperimentaj etmuŝoj kun neŭrologiaj difektoj malaperu. Sciencistoj el la Vaŝingtona Universitato en St. Louis skribis en la periodaĵo „Current Biology”, ke  eksternorma dormo povas roli kiel rimedo por kontraŭbatali problemojn koncerne la memorfunkciadon.

Blokinte specifajn genojn ili lezis la memorkapablon de eksperimentaj etmuŝoj Drosophila melanogaster [drosofila melanogaster] kaŭzinte simptomojn, similajn al Alzheimer-malsano aŭ malfacilojn en nervokonektoj kodantaj la rememorojn. Sekve helpe de diversaj metodoj kiel i.a. medikamentoj, stimulado de rilata ĉelgrupo ili provokis la insektojn al pli longdaŭra ripozo tagnokta je 3 ĝis 4 horoj.

Evidentiĝis, ke sufiĉis du tagoj kun kroma dormo, por ke muŝoj komencu funkcii kiel antaŭe. Iliaj memoroj en ĉiu kazo revenis al normo. Samtempe ĉe neniu el la muŝoj blokita aŭ damaĝita geno funkciis korekte, ĉar dormo ne povas revenigi mankantan genon. Tamen kromdormo povas stimuli la cerbon por trovi alian manieron de la aperintaj malfacilaĵoj.

 El la elsendo 05.05.2015. Legas Gabi

Frua aŭskultado de legaĵoj stimulas la cerboaktivecon

Frua aŭskultado de legotekstoj stimulas la cerboaktivecon kaj influas postan  parolevoluon. Konfirmis tion magneta cerborezonaco, pri kio informis sciencistoj el Cincinnati Children’s Hospital en Usono.

La esplorojn partoprenis 19 infanoj en la aĝo de 3 ĝis 5 vivojaroj, el inter kiuj sep devenis el familioj kun malalta soci-ekonomia statuso. Iliaj gepatroj respondis  la demandaron pri tio,  ĉu kaj kioman tempon ili dediĉis al la legado al siaj infanoj, ĉu kaj kiom por lernado kaj distro. Sekve la cerboj de la infanoj estis observataj helpe de magneta rezonaco dum ili aŭskultus rakontojn konformajn al ilia aĝo.

Estis konstatite, ke la cerboj de infanoj, kiuj plej multe aŭskultis la legadon de siaj gepatroj manifestis la plej grandan aktivecon en cerbosferoj respondecaj pro la semantika alifarado (komprenado de vorto- kaj tektosignifoj) kaj imagopovo. Laŭ la aŭtoro de la esploroj John Hutton la legado al infanoj en periodo tre grava por ilia evoluo, ankoraŭ antaŭ ekfrekvento de la infanvartejo, ŝajnas havi tre signifan kaj mezureblan influon je tio, kiamaniere la cerbo de la infano perceptas la rakonton kaj je pli posta elformiĝo de legokapablo.

Tiuj konkludoj estis prezentitaj  lastsabate, la 25-an de aprio dum la ĉiujara kongreso de Pedriatia Akademia Societo en San Diego.

El la elsendo 28.04.2015. Legas Barbara

Estingi fajron per sono

Studentoj el la fakultado de elekroinĝenierio de la Universitato de Georg Mason prilaboris aranĝaĵon, kiu estingas fajron per bassonoj.  Iliaopinie la aranĝaĵo povas esti aplikebla same en la hejma mastrumejo, kiel ankaŭ dum la estingado de incendioj de arbaroj aŭ konstruaĵoj ne endanĝerigante la vivon de fajrobrigadistoj.

Komence studentoj eksperimentis kun altaj frekvencoj, sed evidentiĝis, ke efikaj estas  la malaltaj frekvencoj. La usona universitato helpas al studentoj panetumi ilian inventaĵon.

El la elsendo 28.04.2015. Legas Barbara