Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Dulingveco helpas supervenki la sekvojn de apopleksio

Apopleksio povas alkonduki al afazio, kio manifestiĝas en perdo de la kapablo paroli kaj kompreni parolon. Parto de la lezitaj pacientoj post certa tempo reakiras tamen la eblecon komuniki. Pli grandan ŝancon reakiri mensan lertecon post apopleksio havas personoj dulingvaj aŭ regantaj pli da lingvoj. Tio rezultas el la esploroj de neŭrologo el la Nacia Instituto pri la Psika Sano en Bangaloro en la Hinda Unio, prof. Suvarn Alladi. Li elmontris tion laŭ la ekzemplo de loĝantoj de Hajderabado en la sudo de la lando, kiuj ĉiutage komunikas helpe de almenaŭ du lingvoj senkonsidere al siaj klereco kaj socia statuso. Profesoro Alladi dum du jaroj observis la resaniĝadon de 608 personoj suferintaj apopleksion, inter kiuj 353 estis dulingvaj kaj 255 uzis sole unu lingvon. Evidentiĝis, ke inter la dulingvuloj pli ol 40 procentoj reakiris la kapablon interkompreniĝi, inter unulingvuloj malpli ol 20 procentoj. La kunaŭtoro de la esploroj, d-ro Thomas Bak el la Edinburga Universitato atentigis, ke la dulingvuloj ne nur pli ofte superis afazion, sed  ankaŭ pli bone solvadis testojn pri la parkerokapablo kaj pri la alifarado de informoj. Ili estis en malpli granda grado minacitaj de demenco. Simila dependeco kaze de demenco estis konstatita ĉe personoj kun supera edukiteco, ĉe kiuj la malsano aperis kutime malpli frue. Laŭ doktoro Bak la kono de lingvoj kaŭzas, ke en la cerbo estas pli da nervoligoj dank’ al kio ekzistas pli granda rezervo kaze de damaĝo de cerboĉeloj. D-ro Jose Biller el Loyola University Stritch School of Medicine Chicago asertas, ke estas afero sensignifa en kiu vivperiodo ni ellernas la duan lingvon. Ĉiam tio malfruigas la makreskon de cerbolerteco ligita kun aĝo.

El la elsendo 21.06.2016. Legas Maciek – 2’32”

“Graphene Week” en Varsovio

Ĉirkaŭ 700 esploristoj, sciencistoj el pli ol 40 landoj debatas en Varsovio pri la estonteco de esploroj pri grafeno kaj pri la apliko de ĉi tiu moderna materialo. Inter esploristoj pri produktado kaj utiligado de grafeno troviĝas Nobel-premiito, Kontantin Nowosiołow. La konferenco estas organizita de la Eŭropa Komisiono kadre de la 10-jara programo de la Eŭropa Unio „Graphene Flagship”. Ĝi celas evoluigi la sciencajn laborojn pri la utiligo de grafeno kaj aliaj dudimensiaj materialoj en diversaj sferoj de la vivo kaj mastrumado. Tiun ĉi projekton partoprenas 150 partneroj el 23 landoj. La elekto de Pollando por la nunjara konferenco estas la rekonesprimo de la eŭropaj sciencitoj por la kontribuo de la varsoviaj sciencistoj, unuavice doktoro Włodzimierz Strupiński, kiu estas unu el la antaŭkurieroj pri esploroj koncerne grafenon.

El la elsendo 14.06.2016. Legas Barbara  – 1’12”

Polaj liceanoj gajnis CERN-konkurson

Projekto de la polaj lernantoj el Płock, el la liceo de Stanisław Małachowski, la plej malnova pola lernejo, gajnis la globskalan konkurson Beam Line For Schools 2016 CERN. Temas pri uzo de elementaj partikloj, muonoj por skani egiptajn piramidojn. Laŭ la kreita de ili matematika modelo, verkonfirmiganta pli fruajn sciencistajn difinojn en la piramido de Ĥafra en Gizo – el ĉ. 2532-a jaro antaŭ nia erao – povas troviĝi ne malkovrita ankoraŭ kamero. Sian hipotezon ili verkonformigos en septembro dum serio de eksperimentoj, kiujn oni gvidas en la Eŭropa Organizo de la Nukleaj Esploroj – CERN. Ĝi estas la plej granda kaj la plej grava en la mondo esplorcentro de fiziko de elementaj partikloj. Per sia projekto grupo de lernantoj el la akademia klaso kun fizika profilo dubigas la esplorojn de la usona fizikisto kaj Nobelpremiito el 1968, profesoro Luis Alvarez. Li kiel la unua en la historio skanis per muona radiografia tekniko Ĥafra-piramidon. Liaj ekzamenadoj ne elmontris la ekziston de nemalkovritaj ejoj. Nun la polaj lernantoj faros eksperimentojn, kiuj ebligos ekzameni kiamaniere muonoj traiĝas tra kalkoŝtono, el kiu estas konstruitaj piramidoj. Tio ebligos verdikti, ĉu ilia matematika modelo estas prava kaj ĉu la tezo pri nemalkovrita kamero estas ĝusta. La lernantoj el Płock fariĝis laŭreatoj de CERN-konkurso kun siaj samaĝuloj el  la brita Colchester Royal Grammar School. Ambaŭ kolektivoj realigante apartajn aŭtorajn projektojn pri fiziko de elementaj partikloj venkis la rivaladon de 149 mezlernejaj esplorgrupoj el la tuta mondo.

El la elsendo 14.06.2016. Legas Tomek  – 1’56”

Ĉiam pli da meduzoj en la Meditereanea Maro

Laŭ la ekspertoj debatintaj en Barcelono dum la 5-a Internacia Simpozio pri Ekspansio de Meduzoj dum la nunjara somero estos pli da tiuj animaloj ol ĝis nun. Samtempe kreskas nombro de meduzoj minacaj. Plimulto de ili ne estas danĝera, sed ĉiam pli ofte renkonteblaj estas la tiel nomataj lumantaj meduzoj, ĉe kies tentakloj estas lokitaj knidoj. Minaca estas ankaŭ la tiel nomata „portugala velisto’, t.e. fizalio. Sur la marsurfaco videbliĝas  sole drivanta simila al velo veziko dum en la maro troviĝas la piktenakloj. Internacia Simpozio pri Ekspansio de Meduzoj la unuan fojon estis organizita en Eŭropo. Meditereaneo estas la akveno, en kiu plej rapide  kreskas la nombro de tiuj animaloj. Laŭ sciencisoj en Barcelono kaŭzas tion sekaj vintroj, ĉiam pli varmaj someroj kaj raba mastrumedo per kaptado de fiŝoj, kiuj nutras sin per meduzoj.

El la elsendo 07.06.2016. Legas Gabi  – 1’10”

Religiaj praktikoj kaj vivodaŭro

Sciencistoj el la Harvarda TH Chan-Lernejo de Publika Sano en Bostono analizis donitaĵojn el la jaroj 1992-2012, kiuj rilatas al 74 kaj duona mil virinoj – ĉefe kristaninoj – kiuj partoprenis ampleksajn esplorojn de Nurses’ Health Study. Ili ĉiun duan jaron plenigis enketojn pri sia nutromaniero, vivstilo kaj sano, ĉiun kvaran jaron enketon pri la ofteco partopreni meson. Post la konsidero de vico da faktoroj, kiel dieto, fizika aktiveco, uzo de alkoholaĵoj, fumado, indico pri dikeco, socia integriĝo, deprimo aŭ etna deveno – sciencistoj konkludis, ke mortoofteco inter virinoj, kiuj partoprenis meson pli ofte ol unu fojon semajne estis je 33 procentoj malpli alta kompare al virinoj, kiuj entute ne frekventis preĝejon. Kaze de virinoj partoprenintaj meson unu fojon semajne la mortoofteco estis malpli alta je 26 procentoj, kaj kaze de virinoj, kiuj praktikis tion malpli ofte ol unu fojon semajne je 13 procentoj. Ĉe la virinoj, kiuj partoprenis meson almenaŭ unu fojon semajne la mortoofteco pro la sangocirkulaj problemoj estis je 27 procentoj malpli alta, pro kancero je 21 procentoj. Pri iliaj esplorrezultoj skribis “JAMA Internal Medicine”. La aŭtoro de la analizo dr-o Tyler VanderWeele la partopreno en meso grandigas la senton de la socia subteno, malgrandigas la deziron fumi, reduktas deprimosimptomojn kaj ebligas ekhavi pli optimisman kaj esperoplenan rigardon al la vivo. Liaopinie senkonsidere al la spiritaj aspektoj meso povas plibonigi psikofizikan sanon.

El la elsendo 31.05.2016. Legas Tomek  – 1’54”

Malaperas arkipelagoj

La nivelo de la maroj kaj oceanoj kreskas en la tuta mondo, sed en la regiono de Salomona Insularo la altiĝo estas escepte alta kaj egalas al 7 milimetroj jare, kio estas duoble pli ol la meza indico.  La Salomona Insularo estas lando agrukultura, kie oni kultivas kososnuksojn, batatojn, kakaoarbojn. En la loka mastrumado industrio okupas nur 9 procentojn. La emisiado de la forcejaj gasoj, kiujn oni kulpigas kiel la ĉefan kaŭzanton de la globskala varmiĝo estas tie apenaŭa. Sed ĝuste pro sia malfavora situo la Insularo suferas aparte pro gasoj produktataj kaj emisiataj en la aeron de la monda industrio kaj transporto. Malfavoras aldone la situacion blovantaj tie ŝiraj ventoj. La analizo de la aviadaj kaj satelitaj mapoj, kion faris sciencistoj el la Universitato en Queensland elmontras, ke antaŭ la 2014-a jaro la Salomona Insularo malgrandiĝis je kvin insuloj kun la surfaco inter unu kaj kvin hektaroj. Aldone la surfaco de ses aliaj insuloj malkreskis inter 20 kaj 62 procentoj. La situacio sur la Salomona Insularo elmontras, kio atendas multajn aliajn landojn, kiuj kvankam apenaŭ portas respondecon pro la globskala varmiĝo suferas malfavoran situacion pro fortaj ventoj aŭ detruaj submaraj akvofluoj.

El la elsendo 24.05.2016. Legas Barbara  – 1’46”

Sovaĝaj, arbaraj abeloj

La stato de la sovaĝaj abeloj en la arbaraj abeluloj estas taksita kiel bona kaj ilia mielo – bonkvalita. Temas pri la projekto “Tradicia mielproduktado, kiel savo por la sovaĝaj abeloj en arbaroj”, kiu estis realigita en kvar arbarkompleksaj regionoj de la nordorienta Pollando.  Kadre de la preskaŭ dujara projekto okazis i.a. elkonstruo de arbaraj abelujoj kaj arbartrunkaj abelujoj, instrukciado de arbaraj mielproduktantoj, establo de edukvojetoj, sciencaj esploroj kaj juristaj analizoj. La sciencaj esploroj sub la gvido de doktorino Beata Madras-Majewska koncentriĝis pri observado de kondukto de abelaj familioj sur terenoj, kie kreiĝis la  arbaraj abeluoj, pri pritakso de la specia aparteno de abeloj kaj ilia sanstato. Oni taksis ankaŭ la kvaliton de la arbarabeluja mielo. Kvankam evidentiĝis, ke sovaĝaj abeloj sur la esploritaj terenoj reprezentas tri rasojn: centraeŭropan, ukrainan kaj kaŭkazian,  tamen la plimulto estis rasmiksitaj. Kiel la ĉefan atingaĵon de la projekto oni taksis kreskon de la socia konscio pri la rolo kaj signifo de sovaĝaj abeloj en la naturo kaj kreskantan intersiĝon pri la arbara abelbredado. Tiuj tradicioj en Pollando malaperis en 18-a jarcento kaj komence de la 19-a jarcento ne nur pro la evoluo de agrikulturo, industrio kaj pli efikaj metodoj bredi abelojn, sed ankaŭ pro administraciaj malpermesoj. Aktuale la tradicia arbara abelbredado transdaŭris en la suda Uralo, en la Baŝkira Respubliko en Rusio. Mielo produktata de sovaĝaj abeloj estas tie varo serĉata kaj atingas altajn prezojn.

El la elsendo 24.05.2016. Legas Maciek  – 1’55”

Sciencaj festivaloj en Krakovo

En Krakovo lastĵaŭde komenciĝis la 16-a Festivalo de la Scienco, al kiu patronecas sciencfikcia verkisto, filozofo kaj futurologo Stanisław Lem, kies 10-a mortodatreveno pasas nunjare. La devizo de la nunjara festivalo estas „Tempo kaj spaco”, al kiu Lem forte ligis en sia verkado. Iam la fantasta-scienca kreado de Lem estis konsiderita kiel fikcio, sed nun la mondoelementoj de liaj verkoj speguliĝas en la realaj scienatigaĵoj. La ideoj de Stanisław Lem antaŭ 50 jaroj neimageblaj hodiaŭ estas realo. Tio, kio estis fantazio, nun – kiel la ekzemple virtuala realo – funkcias.  La festivalon ĉiujare organizas alia altlernejo, ĉi-jare temas pri la krakova Pedagogia Universitato. Pli frue, ĉar marde ankaŭ en Krakovo komenciĝis la tria eldono de Copernicus Festivalo organizita de la Universala Semajnrevuo kaj la Kopernik-Centro de Interbranĉaj Esploroj. La nunjara festivala eldono celas montri diversajn dimensiojn de scienco en la kulturo kaj rilatas al la ideo de belo. En la daŭro de Cipernicuas Festival la partoprenantoj konsideros la kriteriojn de bela, ĝian naturon kaj ankaŭ tion, kiel la ideo de belo funkcias en matematiko, filozofio aŭ religio. En la festivala katalogo troviĝas ankaŭ artikolo de nia redakcia kolego Tomasz Miller sub la titolo „Belo egalsignifas veron”, en kiu li atentigas i.a., ke simile kiel faris tion antikvuloj kiel escencon de belo ni agnoskos simetrion, do nuntempaj fizikistoj fariĝas ne sole serĉantoj de vero, sed ankaŭ estetikuloj laŭ la kosma skalo”.

El la elsendo 20.05.2016. Legas Barbara  – 2’22”

Kontakto kun arto pozitive influas homan sanon

Rigardado de artverkoj reduktas streson kaj pozitive influas sanon. Tio estas la ĉefrezulto de sciencistaj esploroj inter personoj 19-81-jaraĝaj en Bolonjo. Italaj sciencistoj ekzamenis la reagon de la homa organismo post la rigardado de freskoj en sanktejo en Piemonto. La unuan fojon oni faris precizajn mezuradojn pri organismoŝanĝoj sekve de la kontakto kun la belarto. La ekzamenadoj okazis en la majesta 16-jarcenta sanktejo en Vicoforte apud Cuneo, kiu famas pri la plej granda en la mondo elipsoforma kupolo ornamita per freskoj. En la eksperimento partoprenis personoj kun mezgrada kaj supera klereco, kiuj havis averaĝan kontakton kun arto. Antaŭ la eniro kaj post la eliro de la subigitaj al ekzamenado vizitantoj kuracistoj de loka sankonsultejo prenis de ili la salivprovaĵojn por konstati la nivelon de kortizolo. Temas pri la tiel nomata hormono de streso. Ĝia troo kondukas al multaj malsanoj, kor-angiaj komplikaĵoj, perturboj de la rezistosistemo, deprimo, kronika laco. Ĉe la partoprenintoj de la eksperimento oni konstatis la malkreskon de la nivelo de kortizolo meze je 60 procentoj. Eĉ 90 procentoj de ili konfesis, ke post la rigardado de la freskoj ili fartis pli bone. Kvankam la kontakto kun arto kiel terapimetodo ne estas io nova, tamen la unuan fojon dank’ al la menciita  analizo eblis ekzameni la salubran efikon de kulturo kaj arto je la homa sano. Tio malfermas novajn eblojn subteni la kuracadon de diversaj malsanoj, ekzemple Alzheimer-malsanon ankaŭ pere de kontakto kun artverkoj.

El la elsendo 17.05.2016. Legas Barbara  – 2’05”

Polaj inventaĵoj premiitaj en Parizo

Sep orajn medalojn, ok arĝentajn kaj naŭ bronzajn akiris polaj inventistoj dum la Internacia Foiro de Inventemo  „Concours Lépine” en Parizo. La sistemo de la navigado kaj avertado de blinduloj, nanokompozita materialo – grafenpetaloj metalizitaj per nikelo, termoefika maniero detrui plurmaterialajn pakumojn, elektronika lupeo funkcianta kun la uzo de plurfunkcia poŝtelefono, aŭdosistemo stimultanta la cerbon de frunaskitoj en inkubatoro – jen nur kelkaj el la polaj inventaĵoj distingitaj per la oraj medaloj. En la 115-a eldono de la Foiro „Concours Lépine”, organizita ekde 1901,  krom la menciitaj medaloj poloj ricevis tri medalojn de AISF (Societo de la francaj inventantoj kaj produktantoj) kaj kelkajn specialajn medalojn. En la konkurso estis prezentitaj pli ol 600 inventaĵoj. Unu kvarono estis distingita, inkluzive de ĉiuj el Pollando.

El la elsendo 17.05.2016. Legas Tomek  – 1’03”