Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Lumpolucia influo je akvosistemoj

Laŭ sciencistoj el la Politekniko de Krakovo la artefarita lumo, kiu atingas nokte la akvoreceptaklojn povas negative influi ilian staton. Jam de jaroj sciencistoj atentigis, ke lumpolucio en grandaj urboj malfavore influas homojn kaj animalojn. La ideo de lumpolucio koncernas la dumnoktan lumon lokitan en malĝustaj lokoj aŭ en kvanto pli granda ol tiu, al kiu adaptiĝis organismoj enloĝantaj la Teron. Sciencistoj disponas pri nesubfoseblaj pruvoj, ke tro da lumo negative influas la homan sanon. Ekzemple la lumo de lanternoj, kiu traiĝas al la hejmaj dormolokoj malkreskigas la dormokvaliton kaŭzante malsaniĝemon de homoj je diversaj malsanoj. Nun evidentiĝis, ke tro da artefarita lumo nokte suferigas la akvajn ekosistemojn. Sciencistoj el la Laborejo pri la Monitorado de Lumpolucio ĉe la Krakova Politekniko en siaj esploroj baziĝis sur la akvoreceptaklo en la loko Dobczyce, el kiu devenas parte la trinkakvo por Krakovo. Laŭ iliaj esploroj evidentiĝis,  ke periode estas perturbata tie la ekvilibo inter zooplanktono kaj fitoplanktono. Rezulte, tio povas kaŭzi la minacan por la medio floradon de algoj, precipe cianobakterioj. Ĉi-lastaj kreas gravan minacon por la sano de homoj kaj animaloj. Laŭ la krakovaj esploristoj unu el la solvoj en ĉi tiu konkreta loko, kie funkcias digo necesus direkti la lumigilojn ĉefe al ĝi, samtempe ŝanĝi la lumintensecon, kio ne kreus tiomgradan lumpolucion.

El la elsendo 07.04.2020. Legas Maciek – 1’49”

Sociologoj enketas pri ĉiutaga vivo en la kondiĉoj de pandemio

Sociologoj el Adam Mickiewicz-Universitato en Poznano organizis en la reto anoniman enketon pri la ĉiutaga vivo de internaŭtoj en la kondiĉoj de la kronviusa pandemio. La situacio ligita kun ĝi en Pollando por plimulto estas io nova kaj elvokas diversajn emociojn. Ĉe iuj dominas zorgo pri la propra sanstato kaj tiu de la proksimuloj, ĉe aliaj temas pri sento de kontento havi iom pli da libera tempo. En tiuj kondiĉoj parto de laborantoj kaj doktoriĝantoj entreprenis la taskon ĝisdate kolekti informojn pri tio, kiel poloj frontas ĉiujn ĉi defiojn. La unua enketo rilatas al la ĉiutaga vivo, al la ŝanĝo de la vivkutimoj, kiel lavado de manoj aŭ eksterhejma moviĝado; al la emocioj, kiel zorgo pri la familio, frustriĝo pro la ĉi-rilataj sociaj rigoroj, konduto de aliuloj, kiel tusado en publikaj lokoj, troa butikumado, disvastigado de malveraj informoj kaj maniero pasigi la tempon kun proksimuloj. La alia enketo en la retejo de la Sociologia Fakultado de la Poznana Universitato koncernas opiniojn kaj sintenojn de poloj rilate al la pandemio. Kion ili pensas pri la situacio, kiajn paŝojn ili entreprenas ankaŭ en la kunteksto de fermitaj lernejoj, longiĝa restado hejme aŭ ekonomia situacio de la lando.

El la elsendo 31.03.2020. Legas Gabi – 1’39”

Kupraj nanoelementoj en kontraŭbatalado de kancero

Grupo de ekspertoj i.a.  el la Katolika Universitato en Loveno, el la Universitato en Bremeno, kaj Universitato en la greka Ioanino malkovris, ke kanceraj tumoj estas impresiĝemaj je la efikado de la nanoelementoj de kuprodioksido. Kiam ili troviĝas en organismo, ili solviĝas fariĝante toksaj. Tamen dank’ al la apliko de ferodioksido por kreo de la menciitaj naonoelementoj sciencistoj povis kontroli la tutan procezon kaj elimini la kancerajn ĉelojn sen damaĝi la sanajn histojn. La nanoelementoj de la kuprodioksido ne nur mortigis la kancerajn tumorojn ĉe musoj, sed ankaŭ fortigis ilian imuosistemon, kio malebligis denovan reaperon de kancero. Baze de siaj esploroj la sciencistoj asertas, ke ilia tekniko helpos kaze de ĉirkaŭ 60 procentoj de kanceroj. Tio rilatas al la malsanoj komenciĝantaj per la mutacio de la geno p53. Temas i.a. pri kanceroj de mamoj, pulmoj, ovario aŭ dika intesto. La plej grava avantaĝo de la nova tekniko estas la elimino de la kemioterapio el la kuracprocezo.

El la elsendo 24.03.2020. Legas Maciek – 1’22”

Ligo inter laktotrinkado kaj mamkancero

Ekspertoj el Loma Lindy Universitato asertas, ke eĉ modera laktokonsumado povas grandigi la mamkanceran minacon je 80 procentoj.  La ĉefaŭtoro de la esploroj en Journal of Epidemiology konvinkas, ke la faritaj esploroj liveris firmajn pruvojn, ke la bovina lakto aŭ iuj faktoroj ligitaj kun la trinkado de la bovina lakto povas elvoki la virinan mamkanceron. La trinkado de unu kvarono aŭ unu triono da glaso kreskigas  la mamkanceran riskon je 30 procentoj. La trinkado de unu glaso da lakto altigis la riskon je 50 procentoj. Ĉe personoj trinkantaj de unu ĝis du glasoj tage temas pri minaco 70-80-procenta. Tial laŭ doktoro Fraser la rekomendojn – tiajn kiel la usonaj –  kiuj vortumas la bezonon trinki tri glasojn da lakto tage necesas trakti singarde. La esploristoj ne notis grandan riskodiferencon depende de la laktogrado, nek la kanceroriskon ligitan kun la soja lakto, johurtoj aŭ fromaĝoj. La esploroj estis vastplanitaj. Al ili estis subigitaj preskaŭ 53 mil usonaninoj, komence sen kancero, kiuj estis observataj dum preskaŭ ok jaroj. En la esploroj estis konsideritaj diversaj akompanaj faktoroj kiel familikancerokazoj, fizika aktiveco, konsumado de alkoholaĵo, uzado de medikamentoj. Laŭ esploristoj la riskon povas kaŭzi la bovinaj hormonoj, ĉar en la laktoprodukta fazo kutime 75 procentoj da ili estas gravedaj. La memkancero reagas ĝuste je ĉi-specaj hormonoj. Eĉ pli, konumado de lakto kaj aliaj animalaj proteinoj altigas la nivelon de insulinodependa kreskofaktoro (IGF-1) grandiganta minacon de kelkiuj tumoroj.

El la elsendo 17.03.2020. Legas Maciek – 2’07”

Pola sciencista kadro

La unuan fojon nunjare oni solenis Tagon de la Pola Scienco. Tiuokaze estis publikigitaj donitaĵoj pri la pola scienca kadro, el kiuj rezultas, ke ni havas 81 mil 500 esploristojn laborantajn en 645 centroj. Temas pri 132 publikaj altlernejoj kaj 248 nepublikaj, 115 esplorinstitutoj, 77 institutoj de la Pola Sciencakademio, 16 ekleziaj altlernejoj, 3 internaciaj institutoj  kaj 55 aliaj. Plej multaj esploristoj laboras en publikaj altlernejoj, 62 mil. En esplorinstitutoj temas pri 7,6 mil laborantoj, en la strukturoj de la Pola Sciencakademio laboras 5,4 mil esploristoj, kaj en nepublikaj altlernejoj laboras preskaŭ 4 mil eplorantoj. La ekleziaj altlernejoj enlaborigas 1,3 mil esploristojn. Al la titolo de esploristo aspiras ankaŭ multaj studentoj kaj doktoriĝantoj.  En Pollando estas ĉirkaŭ unu miliono 200 mil studenojn kaj 39 mil doktoriĝantoj. La Tago de la Pola Scienco emfazas rekonon por la polaj sciencistoj kaj celas esti por ili inspiro sekvi la spurojn de la plej renomaj polaj esploristoj, firmigi la ĝeneralan interesiĝon pri la scienco. Kiel la dato de la tago estis difinita la 19-a de februaro, la naskiĝdatreveno de Nikolao Kopernk.

El la elsendo 17.03.2020. Legas Tomek – 1’38”

Neforigenda graso

En la periodaĵo „Scientific Reports” usonaj sciencistoj el Michigan State University prezentis nekonatajn pli frue pruvojn pri grava rolo de graso por konservi sanajn sangovojojn. Temas pri la ĉirkaŭvaskula grasohisto. Ĝi ebligas al la sangovojoj kaze de neceso sin malstreĉi. Tio similas al vastiĝo de la urina veziko sekve de ĉiam pli grandkvanta ene de ĝi likvaĵo. La esploroj pri ĉirkaŭvaskula grasohisto elmontris, ke dank’ al ĝi vaskulo foruzas en sia funkciado malpli da energio kaj ne spertas streson. Ĝis nun la rolo de la ĉirkaŭvaskula grasohisto estis ignorata kaj traktata kiel grasorezervujo. La nunaj esploroj sugestas, ke ĝi povas esti integra parto de niaj sangoportaj vojoj. Do necesas  alimaniere konsideri tion, kio estas funkciecaj vaskuloj, kaj kio en ili povas misfunkci ekzemple kaze de hipertensio. La malkovro de nekonata rolo de la ĉirkaŭvaskula grasohisto povas indiki novajn esplorvojojn koncerne terapion de tiaj malsanoj de la sangocirkula sistemo kiel skleroto, hipertensio, korinfarktoj.

El la elsendo 10.03.2020. Legas Tomek – 1’17”

Gravitado kaj teorio de kvantuma informado

La usona Fondaĵo de John Templeton atribuis subvencion  kun la valoro de pli ol 2 miliardoj da dolaroj al Internacia Konsorcio Quantum Information Structure of Spacetime. La gvidanta ĝin profesoro Carlo Rovelli estas la kunkreinto de lopa kvantuma gravito, monda aŭtoritatulo koncerne fizikon de la tempo kaj aŭtoro de volonte legataj popularsciencaj libroj. En la projekto daŭronta ĝis 2022 partoprenas kiel ĉefesploristo d-ro Jakub Mielczarek el la Fakultato de Fiziko, Astronomio kaj Aplikata Informadiko de la Jagelona Universitato. Krome la esplorojn kadre de la projekto partoprenos sciencistoj el tiaj centroj kiel i.a. Oksforda Universitato, Perimeter-Instituto en Kanado, Universitato de Pensilvanio, Hongkonga Universitato kaj la Unversitato de Aix-Marseille. La projekto esploros la signifon de la teorio de la kvantuma informado en la priskribo de gravitaj influoj. Tio ligiĝas kun fundamentaj problemoj, kiel la ebleco interpreti spactempon kiel manifestiĝon de kvantuma implikaĵo, ankaŭ kiel eblo la okazigi gravitajn eksperimentojn kun la uzo de kvantuma teknologio. Esploroj pri tiu ĉi temo estas jam gviditaj i.a. sub la gvido de doktoro Mielczarek en la kolektivo de Quantum Cosmos Lab de la krakova universitato. En la daŭro de la ĝisnunaj esploroj estis i.a. okazigitaj la unuaj en la mondo provoj de simulado de kvantuma gravitado kun la apliko de ekzistantaj superkonduktivecaj kvantumaj komputiloj. La ricevita subvencio ebligos plukonstrui vastan internacian ĉi-rilatan kunlaboron. Servos al ĝi i.a. internacia konferenco dediĉita al la simulado de gravita fiziko per kvantumaj komputiloj. Ĝi okazos en Krakovo en 2021. Celem projektu będzie zbadanie znaczenia teorii informacji kwantowej w opisie oddziaływań grawitacyjnych. Dotyczy to zarówno fundamentalnych zagadnień takich jak możliwość interpretacji czasoprzestrzeni jako przejawu splątania kwantowego, jak również możliwości przeprowadzenia eksperymentów grawitacyjnych z wykorzystaniem technologii kwantowych.

El la elsendo 03.03.2020. Legas Tomek – 1’58”

Neatendita komuneco inter loĝantoj de Afriko kaj Neandertala homo

En deoksiribonuklea acido, DNA de afrikaj loĝantoj sciencistoj konstatis mirigan kvanton de DNA de la neandertala homo. Laŭ la esploroj de Joshua Akey el Princeton University temas eĉ pri tri dekononoj de la genomo. Tiu konstato mirigis sciencistojn, ĉar neandertala homo ne vivis en Afriko. La plej novaj esploroj elmontras tamen, ke ilia genetika kodo trafis al Afriko kun la migranta Homo sapiens. Novaj esploroj, kies rezultoj estis publikigitaj en la periodaĵo „Cell” povas klarigi krome alian misteron. Kial inter la loĝantoj de la orienta Azio estas pli da DNA de la neandertala homo ol ĉe eŭropanoj. La esploroj de Akey konformas al la publikigotaj ekzamenrezultoj de Sarah Tishkoff, evolugenetikisto el University of Pennsylvania. Ankaŭ ŝi rimarkis en Afriko pli grandan ol atendite elcenton de DNA de la neandertala homo. El la elsendo 25.02.2020. Legas Maciek – 1’19”

Inteligentaj bandaĝoj kuracas longiĝajn vundojn

Usonaj sciencistoj deklaris, ke nova „inteligenta bandaĝo” povas plibonigi la klinikan protekton super personoj kun longiĝaj vundoj tiaj, kiel ulceroj, diabeta piedo, dekubito, brulvundoj. Ili estas la ĉefa kaŭzo de la membroamputoj, kiuj trafas ĉiujare milionojn da homoj en la tuta mondo. Samtempe pro ilia komplikeco la kuracado estas tre limigita. Aktuale grupo de esploristoj el la usonaj universitatoj de Connecticut,  Nebraska-Lincoln kaj Harvard Medical School projektis distance stiratan inteligentan pansaĵon, kiu povas precize dozi al la vundo diversajn medikamentojn sen la bezono de hejma vizito aŭ enhospitaliĝo. La procezo de vundcikatriĝo estas komplika kaj multetapa. Ĉe ĉiu el ili, t.e. ĉe diversaj stadioj de la historegenerado estas bezonaj aliaj medikamentoj. La novuma pansaĵo liveras necesajn medikamentojn kaj kio gravas ĝi ne devas esti daŭre ŝanĝata. Tra speciala platformo kuracisto distance kontrolas la liberiĝadon de medikamentoj, kiuj estas injekciataj helpe de miniaturaj etnadloj je kiuj estas ekipita pansaĵo. La ekzamenoj estis faritaj ĉe ĉelaj kulturlinioj, sekve ĉe musoj suferantaj diabeton kaj gravajn haŭtolezojn. Dank’ al la teknologio de inteligenta pansaĵo iliaj vundoj komplete cikatriĝis ne lasante postsignojn. Laŭ usonaj sciencistoj la inteligenta pansaĵo povas anstatui la aktuale ekzistantajn manierojn kuraci vundojn kaj malgrandigi la problemon de longiĝaj vundoj. Tio aparte gravas por homoj suferanaj la tiel nomatan diabetan piedon. El la elsendo 18.02.2020. Legas Barbara – 2’11”

La atento al reŭmatismaj malsanoj

Parolante pri reaŭmatismaj malsanoj ĝenerale oni pensas pri homoj grizaĝaj. Tamen suferas ilin ankaŭ infanoj kaj junuloj, sed plej ofte personoj inter la 30-a kaj 50-a vivojaroj.  Ili atakas ne sole artikojn, sed ankaŭ tiajn organojn kiel koro, renoj, pulmoj, okuloj kaj eĉ la nerva sistemo. La plej ofta problemo de malsanuloj estas doloro, kiu akompanas ilin dum la endormiĝado kaj vekiĝado. Kun tio ligiĝas la longiĝa laco, kiu ne pasas dumtage. La precizaj kaŭzoj de tiuj malsanoj ne estas konataj. La ekzamenadoj pruvas sole, ke ĉiuj ligiĝas kun la misfunkciado de rezistosistemo. Tamen temas pri nekuraceblaj malsanoj, kiuj en la daŭro de kelkaj jaroj povas kaŭzi tutecan neplenlertecon de pacientoj, aparte se malsanoj estas tro malfrue rekonitaj kaj malĝuste kuracataj. Nur laŭeble rapida diagnozo kaj ekkomenco de la kuracado donas ŝancon haltigi la malsanon kaj certigi laŭeble longan fizikan lertecon de koncerna paciento. La artikmalsanojn en Pollando suferas pli ol 9 milionoj da pacientoj,  alivorte ĉiu kvara polo.

El la elsendo 11.02.2020. Legas Maciek – 1’19”