Sciencaj informoj

Obezeco,  ne sole kosmetika difekto

Enretigita de: | Apr 25, 2017 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

La unua semajnfino de aprilo 2017 venigis al Poznano (la okcidenta Pollando) ekspertojn por la 5-aj Tutlandaj Tagoj de Obezeco. La kunvenintaj specialistoj postulis, ke obezologio fariĝu aparta medicina specializo, ĉar kiel ili substrekis, temas pri serioza malsano kaj neniu kosmetika difekto. En Pollando la problemo de obezeco, inkluzive de triagrada obezeco, difinata kiel grandega, koncernas preskaŭ 700 mil personojn. La obezecon de la 1-a, 2-a kaj 3-a gradoj suferas en Pollando 27 procentoj de la socio, kaj aldonante personojn kun diagnozita superpezo temas entute pri preskaŭ 70 procentoj de poloj. Kuracistoj kaj specialistoj okupiĝantaj pri la problemo venintaj al  Poznano atentigis, ke obezeco estas tiel nomata senbrua mortiganto, kaj la kuracado de la sekvoj de obezeco estas multe pli kosta ol la kuracado de la malsano mem. Kiel sekvo de obezeco aperas diabeto, la supertensio, skleroto. Obezeco favoras ankaŭ tumorojn. Laŭ profesoro Paweł Bogdański el la Subinstituto pri Edukao kaj Kuracado de Obezeco kaj Metabolaj Pertruboj de la Medicina Universitato en Poznano la socio devas forgesi pri la difino „kosmetika difekto”, forigebla dank’ al mirakla dieto, sed oni devas trakti ĝin kiel seriozan kaj longiĝan malsanon, kiu mortigas ĉiam pli da personoj.  La solvo de la afero ne estas aparta defio por la pola medicio, sed por la medicino en la tuta Eŭropa Unio kaj eĉ en la tuta mondo. Ne sengrava estas la fakto, ke obezeco sendepende de la aĝo malaltigas la vivkvaliton.

El la elsendo 25.04.2017. Legas   Barbara kaj Tomek – 1’53”

sc_bp_tm_Trakti obezecon kiel malsanon_01’53”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0521008

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj