Sciencaj informoj

Klimatŝanĝoj kaj psika sano

Enretigita de: | Maj 16, 2017 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Klimatŝanĝoj influas ne sole la naturan medion, sed ankaŭ influas psikan sanon de homoj en la tuta mondo. Pri tio antaŭnelonge raportis  Usona Psikologia Societo kaj senprofita ekologia organizo ecoAmerica. Pri la negativa influo de la klimatŝanĝoj je la homa psiko plej laŭte oni parolas en la kunteksto de naturkatastrofoj, surpizaj veterfenomenoj. Ili elvokas traŭmaton ĉe damaĝitoj, ŝokon pro vundoj, pro perdo de proksimuloj aŭ havaĵo. En la unuaj reagoj de homoj dominas timo, kolero kaj aliaj negativaj emocioj, kiuj povas transformiĝi en longiĝan komplekson de posttraŭmata streso PTSD. La raportoaŭtoroj kiel ekzemplon menciis la uraganon Katrina en Usono en 2005. Sur la damaĝitaj terenoj duobliĝis la nombro de memmortigoj aŭ memmoritigaj obsedoj. PTSD-on oni diagnozis ĉe ĉiu sesa persono suferinta la kataklismon. Ĉe 49 procentoj de la homoj ĝi elvokis longiĝan timon, agordomalekvilibron, inkluzive de deprimo. Ankaŭ longiĝa, daŭra klimatŝanĝo kaj ĝiaj konsekvencoj ŝarĝas la homan psikon. Eĉ se ili ne estas rektaj tamen ili estas samefikaj. Temas pri ilia negativa sekvo por agrikulturo, infrastrukturo aŭ ĝeneralaj vivkondiĉoj, kiuj en la sekvo ligiĝas kun ŝanĝoj sur la lokaj labormerkatoj aŭ  malpli alta vivkvalito. En la raporto oni atentigis pri la avantaĝo kontraŭstari la traŭmaton pere de interhoma helpo kaj subteno, firmigado de sociaj ligoj.  Oni ankaŭ akcentis la pozitivan influon de ekologia vivo  je la homa psiko kaj stresonivelo, kiel bicikla aŭ pieda atingado de laborlokoj, ofta restado en la naturo.

El la elsendo 16.05.2017. Legas  Tomek – 1’48”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0511678

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj