Sciencaj informoj

Katoj ŝatas kontakton kun homo

Enretigita de: | Maj 9, 2017 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Laŭ usonaj sciencistoj, pri kio raportis „Behavioral Processes”, la katoj ŝatas kontaktojn kun homo en grado pli signifa ol supozite. Esploristoj el  Oregon State University i Monmouth University en Usono faris eksperimenton kun du grupoj de katoj. Unuj loĝis kun homoj, la aliaj troviĝis en rifuĝejo. Ĉiu grupo konsistis el 19 animaloj. La esplorcelo estis pritaksi ĝis kiu grado diversaj aferoj estas por katoj atrakciaj kaj stimulaj. Ĉiu el la bestoj estis izolita disde la aliaj dum du kaj duona horoj. Sekve ili povis elekti inter manĝado, ludo, aromstimulo aŭ kontakto kun homo. La grado de interesiĝo estis mezurita baze de la elektovico kaj pasigita tempo. Inter preferoj de individuaj katoj oni notis signifajn diferencojn, tamen ili ne ligiĝis kun tio, kie la bestoj vivis. Pli ol la duono de la katoj preferis kontaktojn kun homo, eĉ se alternative ili povis elekti manĝon. Kontaktoj kun homoj prenis meze ĉirkaŭ 65 procentojn de la tempo dediĉita al la esplorado. Evidentiĝis, ke katoj ŝatas pasigi tempon kun homo sendepende de tio, kiel ili kondutas. La aserto, ke tiel ne estas, ligiĝas unuavice kun manko de scioj, kiu stimulospeco estas por katoj plej atrakcia. 

El la elsendo 09.05.2017. Legas  Tomek – 1’23”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0526690

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj