Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Pola metodo produkti grafenon kun la patento de Usono kaj la Unio

La pola metodo produkti grafenon HSMG (High Strength Metallurgical Graphene) prilaborita en la Lodza Politekniko estas patente protektita en Usono kaj en la Eŭropa Unio. Grafeno produktata de Advanced Graphene plej fidele memorigas modelan grafenon, pro kiu oni ricevis Nobel-premion. Ĝi diferencas disde aliaj grafenoj konataj al la scienco kaj en la monda teknologio. Nome la pola grafeno HSMG estas produktata sur likva metalo, dank’ al kio ĝi povas esti preskaŭ ideala. Polaj sciencistoj kapablas produkti grafenon laŭ kvadrataj metroj, kio ebligas produktadon laŭ la industria skalo. Ne temas pri simpla procezo, ĉar ĝi postulas akiron de granda kaj plata spegulo de likva metalo. Por havi tian formmatricon sur granda surfaco necesas disponi pri tre maldika tavolo de likva metalo. Laŭ profesoro Piotr Kula, sub kies gvido estis prilaborita HSMG – ne ekzistas teknologia materialo libera de difektoj,  tamen ju malpli da ili estos des pli grafeno proksimos al modela materialo, kiu havas eksterordinare altajn kvalitojn elektrajn kaj mekanikajn. La definitiva instalaĵo ebligonta produktadon de HSMG-grafeno en la industria skalo troviĝos sur la tereno de la Sciencteknologia Parko de la Universitato en Zielona Góra (la okcidenta Pollando), kie troviĝas la nova centro de Advanced Graphene Products.

El la elsendo 12.04.2016. Legas Barbara  – 1’43”

Plasmo en la purigado de spicoj

Malbone purigitaj spicoj, kiel dolĉa papriko aŭ pipro povas enhavi grandkvante mikroorganismojn, inkluzive de malsalubraj, kiel Salmonella. Tio  minacas ne nur rekte al la homa sano, sed ankaŭ akcelas putriĝon de tiaj manĝproduktoj kiel  fromaĝoj aŭ viandelfaraĵoj. Dank’ al sciencistoj estis nun prilaborita nova metodo de la purigado de spicoj helpe de plasmo. En spicoj eksportataj el tropikaj landoj povas troviĝi grandkvante same oksigenaj bakterioj, iliaj endosporoj aŭ endosporoj de senoksigenaj bakterioj, kiel ankaŭ mikroorganismoj, ekzemple Salmonella. Tial antaŭ la porciumado kaj pakumo ili devas esti purigitaj. Pri la skalo de la bezono atestas tiaj donitaĵoj kiel tiu,  ke en 2010 al Usono trafis 600 milionoj da kilogramoj da spicoj postulantaj purigon. Se en malbone purigitaj produktoj estas tro da bakterioj ili povas kaŭzi veneniĝon aŭ putriĝon de nutraĵproduktoj. Ĝis nun plej ofte spicoj estas subigitaj al la bakterielimina efikado de vaporo, kiu metodo estas populara aparte en Hindio. Alia metodo estas la radiosterilizado. Kvankam ĝi estas sekura por la homo kaj efike detruas bakteriojn,  en multaj socioj tamen,  ĝi elvokas timojn kaj rezervojn. Tial sciencista  kolektivo el la Okcidentpomeria Teknologia Universitato en Szczecin (la okcidenta Pollando) prilaboris propran, tute novan metodon purigi spicojn. Dume esploroj koncernis muelitan nigran pipron kaj dolĉan paprikon. La ŝĉecinaj esploristoj por sterilizi spicojn aplikis plasmon. Tiu metodo, ankaŭ en Pollando, estas utiligata en la medicina industrio  por sterilizi kirurgiajn instrumentojn. Baldaŭ ĝi estos aplikita en nutraĵa industrio. La  esploroj de ŝĉecinaj sciencistoj pri piperina, alkaloido dank’ al kiu pipro havas akran guston elmontris, ke post apliko de plasmo ĝi ne ŝanĝiĝas, dum ĝia koncentriĝo grandiĝas. Tio signifas, ke bakterioj estis efektive detruitaj. Nun la esploroj koncentriĝas pri tio, ke spicoj estu purigitaj grandvante en laŭebe mallonga tempo. Komence por sterilizi 35 dekonojn de gramo de spicoj estis necesaj 60 minutoj. Nun por sterilizi 40 gramojn de spicoj estas necesaj nur du minutoj.

El la elsendo 12.04.2016. Legas Tomek  – 2’32”

Atakemaj ŝarkoj

La 2015-a jaro estis rekorda laŭ la vidpunkto de atakoj de ŝarkoj kontraŭ homoj. En la tuta mondo okazis 98 tiaj kazoj, inkluzive de 6 mortigaj. La antaŭa rekorda ĉi-rilate jaro estis la 2000-a, kiam estis atakitaj 88 personoj. Tiujn donitaĵojn sciigis iĥtiologo el la Ŝtata Universitato de Florido, d-ro George Burgess, kiu gvidas la statistikon de ŝarkoatakoj ekde 1958. Tri pasintjaraj mortigaj atakoj okazis sur la franca teritorio. Du proksime al la insulo Reunion sur la Hinda Oceano, unu en Novkaledonio sur Pacifiko, la ceteraj tri okazis en Aŭstralio, Egipto kaj Havajo.  Plej multaj atakoj de ŝarkoj en 2015 estis notitaj ĉe la marbordoj de Usono, Aŭstralio kaj la Sudafrika Respubliko. Kiel avertas George Burgess la franca Reunion estas aktuale la plej danĝera loko, se temas pri atakoj de ŝarkoj. Dum kvin lastaj jaroj estis notitaj tie 18 atakoj. Sep finiĝis per morto. La kreskantan nombron de atakoj iĥtiologoj klarigas per temperaturokresko de la oceanaj akvoj. Pro tio ŝarkoj penetras regionojn troviĝantajn pli norde aŭ sude de siaj vivterenoj vastigante sferon, en kiu ili vivas kaj nutras sin. Samtempe konforme al la kreskanta nombro de homoj sur la planedo, kreskas la nombro de homoj aspirantaj al la ripozo ĉe la marbordoj. Do la atakoj de ŝarkoj ne estas io eksterordinara. Laŭ dr-o Burgess pli granda mortorisko ligiĝas kun dronado, fulmofrapo, ursa atako ol kun la atako de ŝarko.

El la elsendo 05.04.2016. Legas Tomek  – 1’27”

Riĉaj eŭropanoj pli ofte drinkas, sed…

Homoj bonstataj kaj kun pli alta socia statuto pli ofte drinkas, sed malpli ofte mortas pro la trouzo de alkoholaĵoj. Tion elmontris ekzamenoj de nederlandaj specialistoj prilaboritaj de PLOS. Per la esploroj estis ĉirkaŭprenitaj 17 eŭropaj landoj, inkluzive de Pollando. La ĉefaŭtoro de la publikaĵo, Johan Mackenbach el Erasmus-Universitato en Roterdamo asertas, ke personoj kun malpli alta socia statuso kvankam malpli ofte drinkas, tamen pli ofte ebriiĝas. Ĉi-rilataj donitaĵoj estis analizataj ekde 1980. Signifan rolon tiurilate havas ankaŭ la vivstilo. El multaj esploroj rezultas samtempe, ke personoj pli kleraj vivas pli longe dank’ al sanstila vivklopodo. La pli signifan mortooftecon ĉe personoj malpli bonstataj kaj trouzantaj alkoholaĵon oni elmontris en tiaj landoj de la norda kaj centra Eŭropo kiel Danlando, Finnlando kaj Hungario. Tiujn simptomojn oni ne konstatis en Hispanio, Francio, Svislando kaj Italio. Nur sekvaj esploroj povos elmontri,  el kio fontas tiuj ĉi diferencoj. Plej malbona situacio estas en Finnlando kaj en Hungario, kie estas notita plej granda mortoofteco pro la trouzado de alkoholaĵoj. Ĝi kaŭzas 9 procentojn de mortoj, en Pollando 3,6 procentoj (en la jaroj 2001-2003) kaj apenaŭ 0,6 procentojn en Madrido kaj Torino.

El la elsendo 05.04.2016. Legas Tomek  – 1’34”

Paruoj kaj paseroj en esploroj pri kreiĝo de plumkoloro

Estas sciate, ke la koloro de la birdaj plumoj helpas trovi partnerinon, kaŝi sin kontraŭ rabobestoj, ĝi elmontras idojn kun la plej grandaj ŝancoj pluvivi. Kvankam pri tiu temo oni scias jam multon, tamen ĉiuj ĝisnunaj esploroj koncentriĝis pri la mezurado de kolorparametroj, tamen daŭre sciencistoj malmulte scias kiel kreiĝas la plumkoloro, kiel la koloron influas la sano de la birdo aŭ mediaj naturfaktoroj. Doktoro Szymon Drobniak dank’ al la  rimedoj de la Nacia Scienca Centro entreprenis esplorojn pri la mekanismo de kolorkreiĝado aparte okupiĝante pri bluaj paruoj  kaj paseroj. Tiuj birdospecioj estis elektitaj, ĉar ili havas klare difinitan plumkoloron, pro kio respondecas diversaj mekanismoj. La nigra koloro de subbekaj plumoj de pasero, atestanta pri la kvalito de masklo, devenas de melanino, kiu decidas ankaŭ pri koloro de la homaj haroj. La flavaj surbrustaj plumoj estas kolorigitaj de karotenoidoj, kiuj aperas en la flavaj folioj kaj fruktoj. La intense bluaj plumoj sur la kapo kaj la vosto de paruo, reflektantaj la ultraviolan radiadon,  enhavas neniun kolorigilon, sed dank’ al sia konstruo sur la nanostruktura nivelo ili en specifa maniero reflektas lumon, tiel ke ni rimarkas ilin kiel brilajn kaj bluajn. Tio estas la t.n. strukturaj koloroj. La kolorstrukturo dependas aliflanke de la kvanto de melanino kaj karotenoidoj kaj ankaŭ de la struktura reguleco de plumoj. Esplorenda estas la demando, kiel birdo decidas kiom da melanino aŭ karotenoidoj celu plumojn en koncerna momento de la vivo kaj kiel tiu decido dependas de ĝia aktuala sanstato. La plej granda mistero estas kiel birdo stiras la plumstrukturon, kio kaŭzas kreiĝadon de belegaj, brilaj koloroj i.a. ĉe paruo. En la eksperimenta parto de la projekto la plumoj de paruo kaj pasero estos ekzamenitaj sub la elektrona mikroskopo. Unue estos analizita la plumstrukturo kaj tio kiel ĝi dependas de la sanstato de la birdoj. Sekve la sciencistoj ekzamenos kiel la medio, en kiu vivas paruoj influas ilian plumkoloron. La plumesplorado povas krome havi konkretan praktikan aplikon. Imitante la mekanismon de la kreiĝo de brila blua koloro de la paruaj plumoj sciencistoj volas krei novan generacion de kolorigiloj, kiuj pli bone ol ĝis nun imitos la bluan koloron. Nome en la teknologio de koloro gravas tio, ke kelkiuj kolorigiloj ne estas firmaj kaj facile malkomponiĝas sub la influo de videbla lumo aŭ ultraviola radiado. En nova teknologio estus neniu malkomponiĝema pigmento, sed nur strukturo,  kiu neniel estus lumdetruebla. Stirante tiun strukturon eblus generi difinitajn kolorojn.

El la elsendo 29.03.2016. Legas Tomek kaj Barbara – 3’27”

Novaj malkovroj de monumentecaj megalitaj tomboj

Dek kelkaj nekonataj ĝis nun monumentecaj megalitaj tomboj estis malkovritaj de arkeologoj en la ĉirkaŭaĵoj de la vilaĝo Dolice (en la nordokcidenta Pollando). Temas pri tomboj, ofte difinataj kiel polaj piramidoj. Tio estas terkonstruaĵoj en la formo de longa trianglo ĉirkaŭita de grandaj rokoj. La vasteco de la bazo egalas de 6 ĝis 15 metroj kaj la longo eĉ ĝis 150 metroj. Origine ili estis eĉ 3 metrojn altajn. Sub la terŝutaĵoj troviĝas ĝenerale unuopaj tomboj. Laŭ arkeologoj tio estas personoj ligitaj kun la tribaj-familiaj patriarkoj. Ĉiuj piramidoj deriviĝas el la 5-3-a jarcento antaŭ nia erao. La malkovro okazis kadre de la esplorkonservista programo pri megalitaj tomboj sur la terano de la Okcidenta Pomerio, realigata en la Arkeologia Katedro de la Ŝĉecina Universitato. Por analizoj estis utiligita la projekto de Informadika Sistemo Protektana la Landon. Unu el ĝiaj elementoj estas Sistemo de Geografia Informado. La megalitoj sur la tereno de Pollando konserviĝis sole sur la arbaraj terenoj, do ne damaĝitaj de la agrikultura agado. La plej konataj „polaj piramidoj” troviĝas en la lokoj Sarnowo kaj Wietrzychowice (vjetŝiĥovice).

El la elsendo 22.03.2016. Legas Maciek – 1’26”

Akvario de Malawi-lago en Gdansko

En la Biologia Fakultato de la Gdanska Universitato (la norda Pollando) finiĝis laboroj pri Akvario de Malawi-lago. Tio estas miniaturo de la afrika lago troviĝanta sur la listo de la monda Unesko-heredaĵo, havanta la kapaciton de sep mil litroj da akvo kaj en kiu vivas 360 koloraj fiŝoj. Malawi-lago etendiĝas sur la teritorio de Tanzanio, Mozambiko kaj Malavio estante la tria en Afriko kaj la naŭa en la mondo dolĉakva akveno. Ĝia akvo karakteriziĝas per granda diafaneco kaj la temperaturo atingas 28 celsiusajn gradojn. Sur la lago troviĝas multaj insuloj kaj la ĉirkaŭantaj ĝin montoj altas ĝis tri mil metroj super la marnivelo. En la lago vivas multaj fiŝospecioj. Ĉio ĉi kaŭzis, ke la Biologia Fakultato de la Gdanska Universitato elektivs ĉi tiun akvenon kiel modelon de lago, kiun prezentas akvario.  La observado de la fiŝoj povas servi por diskutoj de ekspertoj kaj interesiĝantoj, estonte ankaŭ al la esplorlaboroj de studentoj. La akvario estas interesa ne sole pro sia grandeco, sed unuavice pro la kvanto kaj kolorriĉo de la fiŝoj. Vivantaj en ĝi 360 fiŝoj reprezentas 15 speciojn. Ilia korpoformo kaj konduto estas simila, sed sekse aktivaj maskloj varias laŭ koloro kaj makulet-dismeto kaj femaloj konsekvence elektas partnerojn de  difinita koloro.

El la elsendo 22.03.2016. Legas Tomek – 1’36”

Pentakvarko malkovrita

Dum la hodiaŭa gazetara konferenco en la Eŭropa Organizo por la Nukleaj Esploroj (14.07.2015) estis konfirmita la malkovro de pentakvarko. Temas pri elementa partiklo, kies ekziston antaŭvidis polo Michał Praszałowicz jam en la 1987-a jaro. Kiel diris Guy Wilkins „pentakvarko ne estas nur laŭvica elementa partiklo, ĝi malfermas vojon por sistemigi kvarkojn, konsistigantaj protonojn kaj neŭtronojn laŭ modelo, kiun ni ne rimarkis dum 50 jaroj de eksperimentaj esploroj.  Rekono de ĝiaj proprecoj povas ebligi pli bonan komprenon, en kiu maniero la materio, protonoj kaj neŭtronoj, el kiuj ni ĉiuj konsistas estas kontruitaj.

La ekziston de pentakvarko jam en 1987 postulis Michał Praszałowicz. Teorie tiu elementa partiklo estis konsistana el kvar simplaj kvarkoj kaj unu antikvarko. Tio estas ligo de trikvarka grupo (kune povas aperi tri kvarkoj aŭ tri antikvarkoj) kun la dukvarka (paro: kvarko kaj antikvarko). La antaŭvidoj de Praszałowicz konfirmiĝis – la novmalkovrita elementa partiklo konsistas el du u-kvarkoj, unu D-kvarko, unu ĉarma kvarko kaj unu ĉarma antikvarko. La unuaj informoj pri malkovro de pentakvarko aperis en 2003, kiam pri la problemo okupiĝis esploristaj grupoj de Takashi Nakano kaj Ken Hicks. Baldaŭ post la publikigo esploristaj kolektivoj ripetis la eksperimenton, sed ne akiris similajn rezultojn. En la sekvaj jaroj kelkfoje aperis la informoj konfirmantaj la ekziston de pentakvarko, sed neniuj estis konfirmitaj. Tamen eksperimentoj kun la uzo de Granda Koliziigilo de Hadronoj ebligis ekzameni la kreiĝadon de pentakvarkoj laŭ diversaj perspektivoj kaj definitive konfirmi ĝian ekziston. Konsiderante la uzon de GKH sciencistoj komparas la antaŭajn esplorojn al rigardado de siluetoj en la mallumo kaj testojn kun la uzo de GKH al observoj en plena lumo, cetere laŭ ĉiu vidpunkto. En la sciencista medio aperis spekulativadoj, ĉu  Michał Praszałowicz estas forta kandidadto por Nobel-premio. La ĵusa malkovro konfiras lian teorion de antaŭ preskaŭ 30 jaroj.

 El la elsendo 14.07.2015. Legas Barbara

La aŭskultado de muziko povas protekti la cerbon

La aŭskultado de muziko intensigas la aktivadon de genoj efikantaj protekte je neŭronoj. Tio povas maltigi la riskon de neŭrodegeneraj cerbomalsanoj, kiel Parkinson-malsano. Kiel skribis „PeerJ” tiuj efikoj rilatas nur al personoj familiariĝintaj kun muziko. La aŭskultado de muziko estas komplika koniga procezo kaj kiel pruvis la antaŭaj bildigaj cerboesploroj influas la ŝanĝojn en la strukturo de cerbo kaj ĝia funkciado. Tamen la molekula bazo respondeca pro tiuj muzikefikoj ne estas bone rekonita.

Sciencistoj, kiujn gvidis Irma Jarvela el Helsinki-Universitato, Finnlando analizis la influon de klasika muziko je ŝanĝo de gena aktivado ĉe 48 volontuloj. Ĉiuj aŭkultis   la violonkonĉerton de Mozart, kiu daŭris 20 minutojn. Antaŭ kaj post la prezento de la komponaĵo estis prenitaj sanogoprovoj de la volontuloj por genetikaj ekzamenoj.  En la kontrola fazo 15 personoj el ĉi tiu grupo estis invititaj por ekzameno en identaj kondiĉoj, sed dum 20 minutoj ili povis aŭskulti neniun muzikon sed nur legi, interparoli aŭ promeni. Krome en la tago antaŭanta kontrolon ili ricevis malpermeson aŭskulti muzikon kaj rekomendon intense ekzerci fizike. Du fojojn por analizo estis prenita ilia sango. Oni faris ankaŭ testojn pri iliaj muzikaj talentoj kaj faris enketon pri ilia muzika edukiteco.

Evidentiĝis, ke en kontrolaj kondiĉoj la gena aktiveco de personoj muzike edukitaj aŭ talentaj kaj de aliaj malsamis nur en eta grado. Tamen post la elaŭskulto de Mozart-koncerto ŝanĝiĝis aktiveco de kelkdek  genoj (ĝi kreskis aŭ malkreskis), sed nur ĉe volontuloj muzike edukitaj aŭ kun muzika talento. I.a. aktiviĝis genoj respondecaj pro la eligado kaj transporto de dopamnino, kiu reguligas la procezon de la lernado, inkluzive de motiviĝo kaj animagordo; genoj influantaj la funkciadon de sinapsaj ligoj kaj procezon de lernado kaj memorado; genoj respondecaj pro la protekto de neŭronoj kaj kreiĝado de novaj.  Malkresko de aktiveco rilatis i.a. al genoj, kiuj stimulas procezon de meminiciata morto de neŭroĉeloj. Ĉe personoj senigitaj je muzika talento la konĉerto de Mozart ne kaŭzis escencajn ŝanĝojn en la aktiveco de genoj. Laŭ sciencistoj tio sugestas, ke la reago de cerbo je muziko kaj ŝanĝoj en la aktiveco de genoj, okazantaj sub ĝia influo estas kondiĉitaj de certaj denaskaj muzikaj kapabloj aŭ talentoj  alproprigitaj en la lernoprocezo. Ĉe tiuj personoj muziko povas plenumi la neŭroprotektan rolon.

 El la elsendo 07.07.2015. Legas Gabi

Fizika diferenco inter racia kaj emocia cerbo

Homoj kun alta nivelo de racia empatio havas alian cerbokonstruon ol personoj, kiuj kapablas senti empation emocian. Sciencistoj el la aŭstralia Universitato Monash difinis, ke personoj kun signifa grado de emocia empatio havas pli da nervoĉeloj en la regiono de ‘insula”, kiu estas cerbostrukturo kalkulata al la grandcerbo. Homoj kun altaj rezultoj en la skalo mezuranta la racian empation havas pli da neŭronoj en la sfero de „gyrus cinguli”,  eniranta la limban sistemon. La ekzamenadon oni efektivigis ĉe 176 volontuloj helpe de enketiloj kaj la tekniko VBM.

Kiel klarigis la kunordiganto de la esploroj Robert Eres, pri kio skribis „NeuroImage”,  homoj kun alta nivelo de emocia empatio sentas fortan timon dum la rigardado de hororfilmoj aŭ ploras dum emociiga sceno. Homoj kun altgrada racia empatio rilatas al la emociigaj situacioj pli racie. Kiel ekzemplo povas servi klinika psikologo konsilanta al  sia kliento. La esplorrezutoj sugestas, ke homoj povas alproprigi aŭ perdi la kapablon de empatio, kvankam tiu hipotezo postulas ankoraŭ eksperimentajn konfirmojn. Estonte sciencistoj volas ekzameni krome ĉu trejnado orientita al evoluigo de empatio kaŭzas ŝanĝojn en la cerbostrukturo kaj ĉu lezoj de iuj cerbosferoj alkondukas al la lezo de la kapablo senti la empation.

 El la elsendo 30.06.2015. Legas Tomek