Sciencaj informoj

Mielo – dolĉa kuracilo

Enretigita de: | Apr 25, 2017 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Mielo ne estas sole la nutroprodukto. Multaj personoj uzas ĝin en la ĉiutaga dieto, krome ankaŭ propolison aŭ polenon.  Entuziasmuloj akcentas, ke aparte nun, kiam signife malkreskas la kvalito de nutraĵoj estas konsilinde kompletigi la menuon per abeldevenaj produktoj, kiuj fortigas sanreziston, nutras, fajnigas metabolon kaj efikas profilakte. Mielo efikas bonege kiel kosmetikaĵo, pri kio oni sciis jam en la antikva Egipto kaj Romio. Mielo estis aplikata por konservi junecon, sanan haŭton kaj harojn. La fama Kleopatro aplikis ĝin por siaj laktobanadoj.  La enestanta en mielo glukozo rekte nutras histojn kaj efikas renovige. Ĝenerale oni scias ankaŭ pri kuracado per mielproduktoj, kio estas difinata kiel apiteratio. Mielo, propoliso kaj poleno estas utiligata kiel bazo por apartigi farmakologiajn frakciojn, fundamentantajn poste medikamentojn. Laŭ ekspertoj ĝi povas helpi ankaŭ en la kuracado de senfekundeco. Mielon kaj aliajn produktojn eblas uzi praktive senlimige, ĉar preparaĵojn bazitajn sur la abelproduktoj ne eblas trouzi. Oni rekomendas uzi mielon en ĝia natura formo kaj temperaturo sen varmigado. Laŭ pola endikrinlogo kaj ginekologo, d-ro Arkadiusz Kapliński aparte savfavora estas poleno kaj abelpano, tio estas poleno fermentita ene de abelujo. Li elmontras ilin kiel faktoron, kiu povas helpi dum la gravedeco, procedoj kondukantaj al gravediĝo aparte ĉe virinoj, kiuj frontas generoproblemojn, estas altaĝaj, aŭ suferis aborton.

El la elsendo 25.04.2017. Legas   Barbara kaj Tomek – 1’50”

sc_bp_tm_Miel ciel sanfavora_01’50”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0524669

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj