Sciencaj informoj

Deficito de la vitamino B1 kaj moviĝo de infanoj

Enretigita de: | Apr 4, 2017 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Laŭ israelaj sciencistoj deficito de vitamino B1 (tiamino) en la suĉinfana periodo negative influas la movkapablon de infanoj. Tion ili konkludis monitorante la sanstaton de infanoj, kiuj en 2004 estis nutritaj per modifita lakto, en kiu mankis vitamino B1. En la esploroj de profesorino Aviva Fattal-Valevski el la Universitato en Telavivo oni taksis evoluon de 39 tiaj infanoj kaj la esplorrezultoj estis komparitaj kun tiuj de iliaj samaĝuloj, kiuj spertis neniun nutrodeficiton. Suĉinfanoj, kiuj  estis nutritaj per lakto sen vitamino B1  havis multe malpli bonajn movkapablojn ol iliaj samaĝuloj, kaj la diferencoj aparte estis rimarkeblaj, se temas pri la kapablo teni ekvilibron kaj se temas pri moviĝemo de manplatoj kaj fingroj.  La lakto Remedia, per kiu ili estis nutritaj elvokis siatempe skandalon, ĉar jam tiam manko de vitamino B1 alkondukis al. morto de tri infanoj kaj kaŭzis nekuraceblajn difektojn  de koro kaj nervosistemo de  23 suĉinfanoj. La homa organismo ne kapablas kumuli tiaminon, ĝi konserviĝas en la organismo nur dum ĉ. tri semajnoj. Tio signifas, ke ĝiaj provizoj devas esti senĉese kompletigataj. La esplorrezultoj reliefigas la signifon de la regulkonforma nutrado de suĉinfaoj kaj regulan kontroladon de la servataj ekvivalentoj de la patrina lakto.

El la elsendo 04.04.2017. Legas Milada – 2’01”

sc_msz_La dangeraj sekvoj de manko de vitamino B1_02’01”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0511027

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj