Sciencaj informoj

Eblaj vivkondiĉoj sur la luno de Saturno

Enretigita de: | Maj 9, 2017 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Nur antaŭ nelonge NASA anoncis, ke sur Encelado, la luno de Saturno kun la diametro de 500 kilometroj povas ekzisti kondiĉoj sufiĉaj por apero de la vivo. La sondo Cassini esploris la konsiston de gejseroj sur ĝia surfaco kaj  evidentiĝis, ke ili enhavas i.a. hidrogenon. Sciencistoj supozas, ke en la oceano de Encelado – profunda je ĉ. 30 kilometroj – sub la glacitavolo dika kelkajn-dekkelkajn kilometrojn povas ekzisti la t.n.  termaj turoj. Kvankam Encelado ne ŝajnas aparte gastama, ekzistas tamen sur ĝi kelkaj faktoroj, favorontaj vivon. Temas ne sole pri akvo kaj varmo necesaj por inaŭguro de kemiaj procezoj. La dika glacitavolo povus protekti virtualajn vivoformojn kontraŭ la danĝera kosma radiado. Ne eblos tion baldaŭ esplori, ĉar Cassini post kelkaj monatoj finos sian longan mision proksime al Saturno, kaj ne estas planataj pliaj misioj. Sciencistoj devos do dume kontentiĝi pri la glaciskuita luno de Jovo, Eŭropo. Ĝi estas pli granda kaj estas pli facile atingi ĝian orbiton. Jam nun estas planata lanĉo de satelito, kiu ĝin esploros.

El la elsendo 09.05.2017. Legas  Tomek – 1’15”

sc_tm_Vivo sur la luno de Saturno_01’15”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0526688

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj