Sciencaj informoj
Ventroobezeco
La konsumado de unu granda plado anstataŭ kelkaj malpli grandaj kaŭzas metabolajn ŝanĝojn, kiuj favoras la elformiĝadon de la ventrograso. Tion sugestas esploroj ĉe musoj, pri kio informis „Periodaĵo de Nutrobiokemio”.
Sciencistoj el Ohio State University observis musojn, kiuj spertis tritagan restriktan dieton ricevante je duono da kaloroj malpli ol kutime. Ili maldikiĝis kompare al musoj el kontrola grupo, kiuj povis manĝi senĝene. Post la grandigo de la nutrokalorioj en la unua grupo oni rimarkis, ke musoj dum 4 horoj konsumis la tuton de la taga-nokta nutroporcio kaj nenion manĝis dum laŭvicaj 24 hooroj. Fine de la esploroj musoj en ambaŭ grupoj pezis preskaŭ same. Tamen la ventra grasotavolo estis signife pli granda en la unua grupo. Ĉi-speca graso estas ligita kun pli alta risko de kormalsanoj kaj diabeto de la speco 2.
En la hepatoj de musoj, kiuj dum kelka tempo voris kaj fastis dum la cetera tempo elformiĝis la insuloimuneco. Tiukaze hepato ne reagas je insulinaj signaloj, kiuj atentigas, ke ĝi ĉesis produkti glukozon kaj la sukerosuperco transformiĝas en grason. Laŭ sciencistoj tia konsumkutimo influas vicon da metabolaj faktoroj, kiuj sekvas el malreguligita produktado de insulino. Ĉe la esplorataj musoj estis rimarkita pli alta inflamnivelo kaj pli granda aktiveco de genoj, favorantaj la formiĝadon de la ventra grasohisto. Simila mekanismo funkcias ĉe homo.
El la elsendo 02.06.2015. Legas Maciek
Post 8 jaroj la Interneto fariĝos subkapabla
Laŭ profesoro Andrew Ellis el University of Aston en Birmingham jam post 8 jaroj ni povos atingi la limon de la funkcikapablo de la Interreto. La bezonateco je rapidaj konektoj kreskas tiom rapide, ke ne eblos ĝin kontentigi. Samtempe signife kreskos la kosto de la servoj mem kaj de la energio necesa por provizi la tutan infrastrukturon.
La progreso rilate la interretajn konektojn en la lastaj jaroj estas giganta. La reto plukreskas kaj la tutan tempon aperas novaj utiligantoj. La problemo konsistas en tio, ke tre malrapide okazas la plukonstruado de la infrastrukturo mem kaj sciencistoj jam nun frontas problemojn, kiujn ne eblas solvi en simpla maniero. Baldaŭ ni povas atingi momenton, kiam la tuta Interreto estos paralizita.
Profesoro Ellis asertas, ke en 2023 la nunaj konektoj proksimiĝos al la funkcilimo. Kvankam estas ankoraŭ tempo por enkonduki necesajn ŝanĝojn, sed samtempe la tuta procezo por pretigi novan teknologion kaj disponigi ĝin publike povas daŭri eĉ 6 jarojn. Eĉ pli, ne eblas antaŭvidi, kiel rapide la perado de donitaĵoj kreskos. Kostojn de tio portos utiligantoj. Laŭ Profesoro Ellis jam en 2035 en Britio mankos provizoj por konservi la necesan kvaliton de retaj servoj. Ioman veron de tiu prognozo konfirmas jam la nunaj plendoj de usonanoj pri la lama servokvalito.
El la elsendo 19.05.2015. Legas Tomek
Sendrata interreto danĝera por vivaj ĉeloj
La plej novaj esploroj elmontris, ke la radioondoj kun la frekventeco de 2,4 GHz (gigahercoj) emisiataj de vifio-aranĝaĵoj kaj ankaŭ aplikataj hejme povas esti damaĝaj por molekuloj de microRNA [mikro-ro-no-a], kiuj reguligas la evoluon de la homaj genoj. Sub la influo de tiuj ondoj iuj molekuloj estas ŝanĝataj, kio povas alkonduki al nedzirindaj sekvoj. Vifio-retoj estas nun renkonteblaj ĉiupaŝe. Plimulto de homoj utiligas ilin hejme, laborloke kaj en aliaj ofte vizitataj lokoj. Sciencistoj el Medical School of Dicle University sub la gvido de profesoro Suleyman Dasdag decidis ekzameni ĉu longdaŭra elmeto de la viva organismo je efikado de radioondoj kun la frekventeco de 2,4 GHz, utiligataj en la sendrata interreto povas esti danĝera.
Al la ekzamenado estis subigitaj 16 maturaj ratoj en du grupoj. La unua havis kontakton kun vifio dum 24 horoj diurne dum la tuta jaro. La alia ne havis tian kontakton. Post la finiĝo de la testado oni ekzamenis iliajn cerbojn.
En la unua grupo estis rimarkitaj klaraj diferencoj kaze de kelkaj fadenoj de microRNA, kiuj ŝanĝiĝis dum kontakto kun la radiado devenanta el la vifia aranĝaĵo. Ĉe alia grupo tiu ŝanĝo ne aperis. Sciencistoj konskludis, ke longdaŭra efikado de la ondoj kun la frekventeco de 2,4 GHz povas konduki al nedezirindaj sekvoj, kiel neŭrodegeneraj malsanoj tiaj, kiel Alzheimer-malsano, Parkinsona-malsano kaj aliaj. Aldonendas, ke microRNA ludas ŝlosilan rolon kaze de kresko, variigado kaj mortigado de donitaĵoj de ĉeloj en la homa korpo.
El la elsendo 12.05.2015. Legas Maciek
Kromdormo kaj la memoro
Kelkaj horoj de kromdormo sufiĉas, ke memorproblemo ĉe eksperimentaj etmuŝoj kun neŭrologiaj difektoj malaperu. Sciencistoj el la Vaŝingtona Universitato en St. Louis skribis en la periodaĵo „Current Biology”, ke eksternorma dormo povas roli kiel rimedo por kontraŭbatali problemojn koncerne la memorfunkciadon.
Blokinte specifajn genojn ili lezis la memorkapablon de eksperimentaj etmuŝoj Drosophila melanogaster [drosofila melanogaster] kaŭzinte simptomojn, similajn al Alzheimer-malsano aŭ malfacilojn en nervokonektoj kodantaj la rememorojn. Sekve helpe de diversaj metodoj kiel i.a. medikamentoj, stimulado de rilata ĉelgrupo ili provokis la insektojn al pli longdaŭra ripozo tagnokta je 3 ĝis 4 horoj.
Evidentiĝis, ke sufiĉis du tagoj kun kroma dormo, por ke muŝoj komencu funkcii kiel antaŭe. Iliaj memoroj en ĉiu kazo revenis al normo. Samtempe ĉe neniu el la muŝoj blokita aŭ damaĝita geno funkciis korekte, ĉar dormo ne povas revenigi mankantan genon. Tamen kromdormo povas stimuli la cerbon por trovi alian manieron de la aperintaj malfacilaĵoj.
El la elsendo 05.05.2015. Legas Gabi
Frua aŭskultado de legaĵoj stimulas la cerboaktivecon
Frua aŭskultado de legotekstoj stimulas la cerboaktivecon kaj influas postan parolevoluon. Konfirmis tion magneta cerborezonaco, pri kio informis sciencistoj el Cincinnati Children’s Hospital en Usono.
La esplorojn partoprenis 19 infanoj en la aĝo de 3 ĝis 5 vivojaroj, el inter kiuj sep devenis el familioj kun malalta soci-ekonomia statuso. Iliaj gepatroj respondis la demandaron pri tio, ĉu kaj kioman tempon ili dediĉis al la legado al siaj infanoj, ĉu kaj kiom por lernado kaj distro. Sekve la cerboj de la infanoj estis observataj helpe de magneta rezonaco dum ili aŭskultus rakontojn konformajn al ilia aĝo.
Estis konstatite, ke la cerboj de infanoj, kiuj plej multe aŭskultis la legadon de siaj gepatroj manifestis la plej grandan aktivecon en cerbosferoj respondecaj pro la semantika alifarado (komprenado de vorto- kaj tektosignifoj) kaj imagopovo. Laŭ la aŭtoro de la esploroj John Hutton la legado al infanoj en periodo tre grava por ilia evoluo, ankoraŭ antaŭ ekfrekvento de la infanvartejo, ŝajnas havi tre signifan kaj mezureblan influon je tio, kiamaniere la cerbo de la infano perceptas la rakonton kaj je pli posta elformiĝo de legokapablo.
Tiuj konkludoj estis prezentitaj lastsabate, la 25-an de aprio dum la ĉiujara kongreso de Pedriatia Akademia Societo en San Diego.
El la elsendo 28.04.2015. Legas Barbara
Estingi fajron per sono
Studentoj el la fakultado de elekroinĝenierio de la Universitato de Georg Mason prilaboris aranĝaĵon, kiu estingas fajron per bassonoj. Iliaopinie la aranĝaĵo povas esti aplikebla same en la hejma mastrumejo, kiel ankaŭ dum la estingado de incendioj de arbaroj aŭ konstruaĵoj ne endanĝerigante la vivon de fajrobrigadistoj.
Komence studentoj eksperimentis kun altaj frekvencoj, sed evidentiĝis, ke efikaj estas la malaltaj frekvencoj. La usona universitato helpas al studentoj panetumi ilian inventaĵon.
El la elsendo 28.04.2015. Legas Barbara
Ŝanĝiĝanta kulturo de drinkado en Pollando
Kvankam poloj drinkas pli ol iam, sed ili traktas alkoholaĵon kiel akompanan drinkaĵon dum la vespera renkontiĝo kun konatoj. Krome ili elektas ĉiam pli kvalitajn drinkaĵojn. Al. la plej ŝatataj apartenas biero, kiu estas alte taksata pro sia varia gusto.
La drinkadon konfesas 84 procentoj de plenkreskaj poloj. Dominas inter ili viroj. Pli ol duono de polinoj deklaras, ke entute aŭ preskaŭ entute ne drinkas alkoholaĵojn. Se entute jes, ili preferas bieron kaj vinon. Kaj videbliĝas signifaj malproporcioj en la kvanto de la konsumataj de virinoj alkoholaĵoj, nome 18-procente temas pri biero kaj 60-procente pri vino.
Krom la preferata biero (da kiu jare statistika polo fordrinkas 97 litrojn) apartan popularecon akiris vinoj kaj viskio, signife malkreskis vendado de vodko. Aldonendas, ke kreskas la konscia drinkado ligiĝanta kun la fakto, ke ĉiam malpli ofte poloj stiras aŭtomobilon post la konsumado de alkoholaĵoj. La drinkado de personoj ĝis la 18-a vivojaro daŭre estas konsiderata delikto la vendado al. ili de alkoholaĵoj.
Ĉiam pli ofte raraj alkoholaĵoj estas traktataj kiel kapitalplasaĵo. Antaŭ kelka tempo estis vendita la unua botelo de The Glenlivet Vintage 1964, kiu estis la plej multekoste vendita visko en Pollando. Al. la investado en viskion instigas la borsaj rezultoj kaj inaŭguro de novaj, unikaj viskieldondoj. Jam tri mil poloj plasis155 milionojn da zlotoj en alkoholaĵojn. Pollando apartenas al la plej rapide evoluantaj viskiomerkatoj en la mondo. Dum la lastaj 10 jaroj la vendo de visko kreskis ĉirkaŭ 20 procentojn ĉiujare. Polaj viskoŝatantoj kaj kolektantoj elektas kolektistajn, limigitajn eldonojn de visko de malnovaj jaraloj prenante en konsideron ĝian kvaliton, renomon de la produktisto kaj destilejon el kiu devenas la alkoholaĵo.
El la elsendo 21.04.2015. Legas Tomek
Baltikaj mamuloj el la ordo de cetacoj endanĝerigitaj
La monda Fondaĵo por la Naturo WWF en la nuna jaro decidis sian kampanjon „Horo por la tero” ŝanĝi al „Horo por la mamuloj Phocoena phocoena”. Tradicie la lastan sabaton de marto estingiĝis por 60 minutoj lumo en oficejaj pluretaĝuloj kaj aliaj karkaterizaj konstruaĵoj por atentigi homojn pri problemoj aperantaj en la medio. Ĉi-foje WWF celis vastigi la konscion pri la endanĝerigita de malapero mamulo vivanta en Baltiko. Ĉiujare la Blua Patrolo de WWF retrovas ĉe la bordoj de Baltiko mortajn bestojn. En decembro 2014 oni notis malpli ol 450 ekzemplerojn de ĉi tiuj mamuloj. Ili pereas ĉefe pro hazarda retkapto, ĉar havante malfortan rigardkapablon ili moviĝas ĉefe dank’ al eĥolokalizo, sed la fiŝkaptistaj retoj ne rolas por ili kiel ajna bariero. Ne rimarkante ilin kaj ne lokalizante ofte Phocoena phocoena kaptiĝas en ili. La bestojn ĝenas ankaŭ brupolucio produktata de fiŝkaptaj boatoj kaj turismaj motorŝipoj. Jam antaŭ du jaroj al la pola ministerio por la natura medio trafis preta dokumento rilata al la protekto de ĉi tiuj mamuloj. Ĝis nun ĝi ne estis ankoraŭ traktita.
El la elsendo 14.04.2015. Legas Tomek
Plasto en la oceanoj
Sciencistoj en „Science” avertis, ke se nun ĉiujare en la oceanojn trafas de 5 ĝis 13 milionoj da plastaĵoj, en la laŭvica jardeko ilia kvanto 10-obliĝos, se la marbordaj landoj ne ŝanĝos sian praktikon administri forfalaĵojn.
Esploristoj el la universitato de la usona Georgio subigis al esploroj 192 landojn situantajn apud maroj kaj oceanoj kaj konkludis, ke en 2010 ili produktis ĉirkaŭ 275 milionojn da tunoj da plastaj forfalaĵoj. El tiu kvanto de preskaŭ 5 ĝis 13 milionoj da tunoj trafis en oceanojn. En plej signifa grado temis pri neprimastrumitaj forfalaĵoj aŭ disaj balaaĵoj. Krom tio sur la surfaco de oceanoj drivas de pli ol 6 ĝis 245 mil tunoj da plastaĵoj. En nenombrebla kvanto plastaĵoj troviĝas sur la fundo de la oceanoj kaj sur la plaĝoj de la tuta tero.
La aŭtoroj de la publikaĵo, kiel plej gravajn poluciantojn elmontras Ĉinion, Indonezion, Filipinojn, Vetnamon, Sri Lankon kaj Tajlandon. Inter tiuj landoj, kiuj en 2010 plej multnombre enĵetis plastaĵojn en la akvon troviĝas krome Egipto, la Sudafrika Respubliko, Hinda Unio, Turkio, la Norda Koreio kaj Usono.
La unua scienca publikaĵo pri malpurigo de la oceanoj per plastaĵoj aperis komence de la 70-aj jaroj. En laŭvicaj jaroj aldoniĝis informoj pri plastaĵoj sur strandoj, en marfundo, sur la glacio de Arkto. Sciencistoj ne konis tamen skalon de plastaĵoj trafantaj ĉiujare en la mar- kaj oceanajn akvojn.
El la elsendo 14.04.2015. Legas Tomek
La unuenaskitaj infanoj pli ambiciaj ol la gefratoj
La unuenaskitaj infanoj kaj precipe knabinoj estas pli ambiciaj ol pli junaj gefratoj. Dank’ al tio ili povas akiri pli bonan klerecon kaj profesiajn kvalifikojn. Tio estas konkludo de britaj sciencistoj. Pli fruaj esploroj en Norvegio, Danlando kaj Nederlando ankaŭ elmontris, ke infanoj naskiĝintaj kiel la unuaj pli ofte akiras pli bonajn profesiajn kvalifikojn kaj pli altan klerecnivelon ol pli junaj fratinoj kaj fratoj.
Por klarigi la fenomenon sciencistoj el Essex-universitato per sia esplorado ĉirkaŭprenis i.a. 1503 familinojn. Konsiderinde la edukitecnivelon kaj profesion de la gepatroj ili elmontris,ke la verŝajne, ke la unuenaskitaj infanoj daŭrigos la edukiĝadon estis pli alta je 16 procentoj kompare al. la pli juna gefrataro. Tio ligiĝis kun pli altaj aspiroj kaj tiuj diferencoj rilatis aparte al. knabinoj. Knabinoj estis je 13 procentoj pli ambiciaj ol knaboj. Evidentiĝis krome, ke nek la nombreco de la familio nek seksodominado inter gefratoj ne ŝanĝis la fakton, ke plej aĝaj infanoj estis plej ambiciaj kaj notis pli signifasjn atingaĵojn en la plenkreska vivo.
La diferencoj en la klereco de infanoj ekzistas ne nur inter la familioj, sed ankaŭ ene de ili malgraŭ tio, ke en la moderna socio la gepatroj multe pli ofe egale traktas siajn infanojn.
El la elsendo 07.04.2015. Legas Tomek