Sciencaj informoj

La biologia deveno de mazoviaj princoj

Enretigita de: | Maj 3, 2017 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Genetikistoj el Szczecin ekzamenis la korporestaĵojn de du mazoviaj princoj (el la centra Pollando), Janusz kaj Stanisław, kiuj vivis komence de la 16-a jarcento. Ĉe unu el la reprezentantoj de la pola Piast-dinastio estis difinita haplogrupo R1b de la kromosomo Y. Ĝi estas  nomata ankaŭ kiel kelta aŭ atlantika. En genetiko temas pri grupo de similaj – pro komuna deveno haplotipoj, alivorte serio de aleloj, kiu estas unu el nombraj alternativaj formoj de la sama geno aŭ sama genetika lokuso.  Haplogrupoj ebligas sekvi la populacimigradon.  Haplogrupo R1b estas karakteriza por la okcidenta Eŭropo, kie ĝi aperas kun eĉ 80-procenta ofteco. En la orienta Eŭropo la ofteco de ĝia apero ne atingas 10 procentojn. La haplogrupon R1b havis reprezentantoj  de konataj gentoj regantaj en Eŭropo, kiel i.a. Burbonoj, Habsburgoj aŭ Stuartoj. La malkovro de polaj genetikistoj povas rilati al la deveno de la tuta Piast-dinastio. Sciencistoj tamen faros pliajn esplorojn baze de genetika materialo devenonta de aliaj personoj el Piast-dinastio. La esploroj okazas baze de la interbranĉa esplorprojekto gvidata de profesorino Anna Drążkowska el la Arkeologia Instituto de Mikołaj Kopernik-Universitato en Toruń. Laŭ kunordiganto de la esploroj, antropologo d-ro Tomasz Kozłowski,  la esplorrezultoj rilatas sole al biologiaj demandoj kaj ne al ekzemple naciecaj. Ĉi-lastaj estas firme ligigitaj kun kulturo kaj tradicioj, en kies influsfero vivis koncerna persono.

El la elsendo 03.05.2017. Legas   Barbara kaj Tomek – 1’50”

sc_bp_tm_La unuaj genetikaj esploroj de Piast-dinastiaj princoj_01’50”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0511102

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj