Sciencaj informoj

Progrmo protektanta mevojn kaj ŝternojn

Enretigita de: | Apr 19, 2017 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

En Pollando komencis funkcii programo protektonta mevojn kaj ŝternojn kontraŭ vulpoj kaj vizonoj realigata de la Tutlanda Societo Protektanta Birdojn sur la insulo en la minejo Wójcice – la ĉefa kovejo de mevoj kaj ŝternoj en la sudokcidenta Pollando. La rabemo estas natura procezo kaj nedisigebla elemento de interrilatado inter la specioj, tamen pro la agado de homo la influo de rabobestoj je siaj viktimoj estas kelkfoje neproporcie granda. Kiel ekzemplo povas servi dinamika kresko de vulpopopulacio sekve de la aplikado de konraŭrabiaj protektiloj aŭ ĉeesto de invadaj specioj, kiel vizono – enpenetrigita en la medion fare de homo – kiu dekumas la originajn birdospeciojn. Aparte minacitaj estas birdoj nestantaj surtere en grandaj kovokolonioj, kiel mevoj kaj ŝternoj. Unu el la gravaj en la regiona skalo iliaj kovokolonioj troviĝas sur insulo de la akvoreceptaklo de Nysa. Dum certaj jaroj nestas tie pli ol du mil kovoparoj de ridmevo, ĝis 70 paroj de hirundaj ŝternoj, kaj ĝis 10 kovoparoj de nigrakapaj mevoj. Laste en 2016 estis notita tie alta nivelo de rabodamaĝa efikado de vulpo kaj vizono, kiu forte dekumis la kvanton de la kovantaj birdoj. La menciita projekto celas limigi tiun specidetruan efikadon de rabobestoj i.a.  per de la instalado de kontraŭrabobestaj bariloj.

El la elsendo 19.04.2017. Legas   Tomek – 1’33”

sc_tm_programo protektonta mevojn kaj sternojn_01’33”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0525660

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj