Sciencaj informoj

Feliĉemfaza rideto de Gioconda

Enretigita de: | Apr 19, 2017 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

La itala sciencistino, Emanueala Liaci laboranta en la universitata medicina centro en la germana Friburgo konkludis, ke la rideto de Gioconda sur la pentraĵo de Leonardo da Vinci emfazas feliĉon. Ŝi ekzamenis la reagojn de grupo de volontuloj por konstati, kiel la cerbo deĉifras emociojn rigardante unu el la plej konataj, sed samtempe misteraj mienoj. Konklude ŝi ne konstatis ambiguecon nek misterecon en la vizaĝesprimo de Gioconda, sed feliĉon kaj kontenton. Juergen Kornmeier kunordiganto de la esplorgrupo ne kaŝas surprizon, ke Mona Lisa estas senescepte perceptata kiel feliĉa, kio kontestas la ĉi-rilatajn  asertojn de arthistoriistoj.   Por malĉifri la rideton de Gioconda sciencistoj prezentis al la volontuloj la verkon de da Vinci kaj krome ĝiajn ok iom  modifitajn versiojn. Tiuj modifoj konsistis  en tio, ke la buŝanguloj de Gioconda estis iom kurbigitaj supren aŭ malsuprenon, por ke ŝi havu pli feliĉan aŭ malpli gajan vizaĝesprimon. Preskaŭ 100-procente volontuloj elmontris la orignalon kaj kvar aliajn variantojn kun pozitiva vizaĝesprimo kiel esprimon de feliĉo, farante tiun rekonon pli rapide ol kaze de mienoj esprimantaj la malĝojon. Kvazaŭ nia cerbo emus pli rapide rekoni la pozitivan vizaĝesprimon. La alia eksperimento konsistis [ne konstatis] en tio, ke oni prezentis al la volontuloj la originalon kun 7 modifitaj versioj esprimantaj pli da melankolio. Ĉiuj estis agnoskitaj kiel malĝojaj. Konklude  – la esplorrezultoj emontras, ke nia percepto de tio, ĉu io estas malgaja aŭ feliĉa ne estas absoluta, sed adaptiĝas tre rapide al la kunteksto. Pri la esploroj informis „Scientific Reports”.

El la elsendo 19.04.2017. Legas   Gabi – 2’24”

sc_gk_kion signifas la rideto de Gioconda_02’24”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0522050

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj