Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Kapreloj disponas pri interna kompasmekanismo

Kiel tio okazas, ke kapreoloj en la grego, kiam impetas por fuĝi ne koliziias unu kontraŭ la aliajn, sed kiel kohera grupo galopas al unu direkto. Ĉeĥaj sciencistoj asertas, ke kapreoloj kapablas gvidi sin per la tera magneta kampo. Siajn observojn ili efektivigis en 60 spacoj sur la tereno de Ĉeĥio inter aprilo kaj aŭgusto 2014. Pri tio ili informis en “Behavioral Ecology and Sociobiology”. Oni rimarkis, ke kiam kapreoloj en la grego paŝtas sin sur la kampo ili metas siajn korpojn laŭ la akso nordo-sudo. Laŭ la sama akso ili fuĝe ekgalopas. Kiam kapreoloj estas timigitaj, ĝenerale ili forfuĝas de for de observanto, sed ne simple al la kontraŭa direkto, sed ĝuste sekvante la akson nordo-sudo. Samtempe ili konsekvence  evitas moviĝi laŭ la akso oriento-okcidento. Tiaj faktoroj, kiel ventodirekto aŭ sunpozicio estis seninfluaj je ilia fuĝodirekto. Tiu tendenco estis pli klara en la grego ol en la kazo de unuopaj animaloj. Laŭ Petr Obleser el la Ĉeĥa Naturscienca Universitato en Prago kaj Hynk Burda el la Universitatao en Duisburgo-Essen (Germanio), kiuj estas la ĉefaŭtoroj de la publikaĵo, tiu fuĝmaniero helpas al kapreoloj reveni al la sama loko, kiam minaco pasas. Ĝi povas esti ankaŭ utila, kiam femalo nutras la idojn. Tiam por kelka tempo ĝi lasas ilin en alta herbo aŭ greno por poste reveni kaj nutri ilin.

El la elsendo 23.08.2016. Legas Barbara kaj Tomek – 1’46”

Natura aŭdoaparato en la cerbo

Problemojn kun la aŭdokapablo havas ĉirkaŭ 90 procentoj de personoj post la 80-a vivojaro. Kiel pruvis doktoro Claude Alain tiun procezon akompanas interesa fenomeno. En la periodo de aŭdokapabla lezo sferojn de alifarado kaj interpretado de sonoj transprenas aliaj cerbosferoj. Informis pri tio la periodaĵo „Nature Communications”. Sciencistoj analizis la cerboaktivecon de 16 junaĝaj plenkreskuloj kaj de 16 grizaĝuloj kaj ilian kapablon rekoni silabojn en kondiĉoj de ŝanĝiĝanta fone perturbonivelo. Oni sukcesis identigi apartan cerbosferon dank’ al kiu grizaĝuloj kapablas distingi parolon disde la fona bruo. Temas pri la troviĝanta en >lobus frontalis< centro, kiu normale respondecas pro realigo kaj ne interpreto de la  parolo. Tiu malkovro povos revoluciigi la kuracadon de personoj perdantaj la aŭdokapablon kaj plibonigi la funkciadon de aŭdoaparatoj. La ĉefa problemo de personoj lezitaj aŭdokapable ne estas tiom nesufiĉa laŭteco, kiom kunfandiĝo de esencaj informoj kun la fona bruo. Sciante pri kompensa kapablo de la cerbo specialistoj povas krei trejnprogramon, kiu ebligos al pacientoj kompreni la parolon, altigante ilian kapablon komuniki kun aliaj homoj, sekve de kio ankaŭ ilian vivkvaliton. Doktoro Claude Alain el Rotman Research Institute ĉe Baycrest Health Sciences gvidas jam esplorojn pri tia programo.

El la elsendo 16.08.2016. Legas Barbara  kaj Tomek – 1’47”

La sesa senso de la homo

La reagoj registritaj dum elektroencefalografio – EEG estas onidire la plej forta pruvo pri la kapablo de la homoj percepti kaj gvidi sin per geomagneta kampo. Oni konstatis ĝin ĉe insektoj, migraj birdoj kaj ankaŭ ĉe kelkkiuj mamuloj. Tamen ĝia ekzisto ĉe la homo estis sole konjektata kaj al la ĉi-rilataj informoj – ne ĉiam science bazitaj. Iuj rilatis al ili same kiel al informoj pri telepatio. Pluraj eksperimentoj ne alportis decidan solvon. Lastatempe Joe Kirschvink el la prestiĝa usona Caltech deklaris, ke li akiris nesubfoseblajn pruvojn pri la percepto de geomagneta kampo ankaŭ fare de la homo. Siajn esplorojn li efektivigis helpe de 24 volontuloj. Laboratorioj en Japanio kaj en Novzelando entreprenis la klopodojn ripeti liajn testojn por konfirmi liajn rezultojn aŭ ilin kontesti. En izolita ejo, la tiel nomata Faraday-kaĝo  du etaĝojn sub la tero Kirschvink subigis volontulojn al testado. Ili troviĝis en plena silento kaj mallumo havante sur la kapo elektrodojn de EEG. La esploristo sekve estis funkciiganta aparataron por krei la magnetan kampon kaj ekzamenis la homajn reagojn. Ĉiu volontulo estis subigita al unuhora testado. La kolektivo el Caltech malkovris, ke ĉe specifa situo de la linioj de la geomagneta kampo la alfa-ondoj esence malfortiĝis. Ĉar en ilia ĉirkaŭaĵo ŝanĝiĝas sole la magneta kampo (pro manko de aliaj impulsoj) Kirschvink asertas, ke homoj nekonscie sentas ĉi tiun kampon. Tio, liaopinie,  estas pruvo pri la homa evoluhistorio. La percepto de la geomagneta kampo estas unu el la primaraj sensoj. Kiel eblas komenti la kapablon percepti la geomagnetan kampon fare de la homo? Estas du hipotezoj. La unua ligiĝas kun la funkciado de kriptokromoj – fotosensoroj de la blua lumo. Al birdoj ili helpas navigi dum la migrado. Ili troviĝas ankaŭ en la homa retino, tamen ne estas sciate, kiel ili povus influi la spacorientiĝon. La alia hipotezo, subtenata de Kirschvink ligiĝas kun la fakto, ke en la homaj ĉeloj troviĝas magnetito, mineralo kun fortaj magnetoproprecoj. Magnetito, kiel estas pruvite,  aperas en la birdaj bekoj kaj en fiŝaj buŝoj.

El la elsendo 09.08.2016. Legas Barbara  – 2’59”

Pola-germana sciencista teamo premiita per COPERNICUS

Profesorino Agnieszka Chacińska el la Instituto pri Molekula kaj Ĉela Biologio en Varsovio kaj profesoro Peter Rehling el la Medicina Centro de Universitato en Getingo fariĝis laŭreatoj de la sesa eldono de la Pola-Germana Scienca Premio COPERNICUS. Ĝi estas atribuata komune de la Fondaĵo favore al la Pola Scienco kaj Deutsche Forschungsgemeinschaft (DFG). La sciencista paro estis distingita pro komune realigataj esploroj, kiuj kontribuis al malkovro de ŝlosilaj mekanismoj de biogenezo de mitokondrioj. La premio estas atribuata ĉiun duan jaron ekde 2006 kaj celas honori la kunlaborantojn esploristojn el Pollando kaj el Germanio, kiuj povas dokumenti elstarajn sciencistajn atingaĵojn rezultantajn de la reciproka kunlaboro en ajna sciencbranĉo. La teamo Chacińska-Rehling kunlaboras ekde 2001. Iliaj esplorrezultoj revoluciigis opiniojn pri la dinamiko kaj kunordigo de procezoj ligitaj kun importo de mitokondriaj proteinoj, trafinte al la plej gravaj internaciaj studlibroj. Pri signifo de ĉi tiu kunlaboro atestas 17 komunaj publikaĵoj en renomaj mondaj sciencaj revuoj, inkluzive de  „Cell” kaj „Science”. Ilia kunlaboro inaŭguris intense disvolviĝantan sciencistan interŝanĝon de partoprenantoj de doktorigaj studoj kaj postdoktorigaj staĝoj inter centroj en Varsovio kaj Getingo.

El la elsendo 20.07.2016. Legas Tomek  – 1’33”

Prof-ino M. Delaperriere honorofica doktoro de la Silezia Universitato

Elstara esploristino de la pola literaturo kaj kulturo eksterlande, prof.-ino Maria Delaperriere fariĝis la honoroofica doktoro de la Silezia Universitato. La evento okazis lige kun la okazanta tie en junio 6-a Monda Kongreso de Polaj Filologoj. Profesorino Maria Delaperriere estas organizantino de pluraj renkontiĝoj kaj konferencoj en francaj sciencistaj centroj dediĉitaj al la pola literaturo kaj kulturo. Dum la solenaĵo ŝi memorigis, ke en Francio funkcias kelkaj centroj de la pola filologio, en kiuj okazas diversaj eventoj se temas pri la pola literaturo kaj kulturo. Ne temas sole pi didaktiko, sed ankaŭ sciencaj sesioj kaj konferencj, kiuj estas malfermaj al la publiko. Dank’ al tio studentoj rekrutiĝas ne sole el  poldevenuloj, sed ankaŭ el francoj. Profesorino Maria Delperriere naskiĝis en 1941 en Krakovo, kie en la Jagelona Universitato ŝi diplomitiĝis pri la pola filologiao. Poste ŝi komencis studojn pri romanistiko, kiujn ŝi daŭrigis en Sorbono. Malgraŭ tio, ke ekde 1965 ŝi loĝas en Francio ŝiaj sciencaj interesiĝoj daŭre fokusiĝas pri la pola literaturo kaj kulturo. Ŝi aŭtoras kelkajn librojn en la pola kaj franca lingvoj, preskaŭ 30 redaktajn verkojn kaj 150 sciencajn artikolojn. En 2011 ŝia libro „La pola literaturo en socia interinfluo. Komparaj skizoj pri literaturo kaj kulturo” estis rekonita kiel la plej bona libro verkita pollingve fare de verkisto konstante loĝanta eksterlande. De jaroj ŝi engaĝiĝas en la kulturan vivon de poloj esterlande estante membro de la Historia-Literatura Societo en Parizo, Societo de Polaj filologoj en Francio kaj en Pola Akademio de Kapabloj. Ĝi eniras la konsiston de la kapitulo de Poezia Premio, al kiu patronecas Wisława Szymborska.

El la elsendo 28.06.2016. Legas Maciek  – 2’10”

Usonanoj kaj ĉinoj distingis bjalistokan studenton

Petros Psyllos, studento de la Bjalistoka Politekniko prezentis en Usono dum Internacia Foiro de Inventemo kaj Novumoj „Inpex” mobilan aranĝaĵon por  priskiribi la mondon helpe de vortoj, muzikoj kaj tuŝstimuloj, kiu celas helpi la ĉiutagan vivon de homoj blindaj kaj malbone vidantaj. La  sistemo „Matia” ricevis oran medalon de la foiro kaj premiojn de la Ĉina Societo de Novumoj kaj de la Pola Sciencakademio, krome specialan distingon Golden Star Award 2016. Personoj bilndaj aŭ malbone vidantoj povas pendigi la aranĝaĵon ĉe la kolo aŭ fiksi ĝin ĉe la ĉemizo. Ĝi ligiĝas pere de bluetooth kun la troviĝanta enpoŝe inteligenta telefono. La tasko de la inventaĵo estas priskribi la mondon helpe de vortoj, muziko kaj tuŝstimuoj. La tuto havas 14 sensorojn, kio ebligas al blindulo orientiĝi en la spaco, identigi objektojn, baraĵojn kaj minacojn, legi tekstojn, priservi telefonon en publikaj lokoj kaj alvoki helpon. La inventaĵo de Petros Psyllos el la Bjalistoka Politekniko ricevis pli frue francan premion de la Ministerio por la Sociaj Aferoj kaj Sano kaj la oran medalon de la 115-a Foiro de Inventemo – Concours Lepine en Parizo.

El la elsendo 28.06.2016. Legas Tomek  – 1’21”

Dulingveco helpas supervenki la sekvojn de apopleksio

Apopleksio povas alkonduki al afazio, kio manifestiĝas en perdo de la kapablo paroli kaj kompreni parolon. Parto de la lezitaj pacientoj post certa tempo reakiras tamen la eblecon komuniki. Pli grandan ŝancon reakiri mensan lertecon post apopleksio havas personoj dulingvaj aŭ regantaj pli da lingvoj. Tio rezultas el la esploroj de neŭrologo el la Nacia Instituto pri la Psika Sano en Bangaloro en la Hinda Unio, prof. Suvarn Alladi. Li elmontris tion laŭ la ekzemplo de loĝantoj de Hajderabado en la sudo de la lando, kiuj ĉiutage komunikas helpe de almenaŭ du lingvoj senkonsidere al siaj klereco kaj socia statuso. Profesoro Alladi dum du jaroj observis la resaniĝadon de 608 personoj suferintaj apopleksion, inter kiuj 353 estis dulingvaj kaj 255 uzis sole unu lingvon. Evidentiĝis, ke inter la dulingvuloj pli ol 40 procentoj reakiris la kapablon interkompreniĝi, inter unulingvuloj malpli ol 20 procentoj. La kunaŭtoro de la esploroj, d-ro Thomas Bak el la Edinburga Universitato atentigis, ke la dulingvuloj ne nur pli ofte superis afazion, sed  ankaŭ pli bone solvadis testojn pri la parkerokapablo kaj pri la alifarado de informoj. Ili estis en malpli granda grado minacitaj de demenco. Simila dependeco kaze de demenco estis konstatita ĉe personoj kun supera edukiteco, ĉe kiuj la malsano aperis kutime malpli frue. Laŭ doktoro Bak la kono de lingvoj kaŭzas, ke en la cerbo estas pli da nervoligoj dank’ al kio ekzistas pli granda rezervo kaze de damaĝo de cerboĉeloj. D-ro Jose Biller el Loyola University Stritch School of Medicine Chicago asertas, ke estas afero sensignifa en kiu vivperiodo ni ellernas la duan lingvon. Ĉiam tio malfruigas la makreskon de cerbolerteco ligita kun aĝo.

El la elsendo 21.06.2016. Legas Maciek – 2’32”

“Graphene Week” en Varsovio

Ĉirkaŭ 700 esploristoj, sciencistoj el pli ol 40 landoj debatas en Varsovio pri la estonteco de esploroj pri grafeno kaj pri la apliko de ĉi tiu moderna materialo. Inter esploristoj pri produktado kaj utiligado de grafeno troviĝas Nobel-premiito, Kontantin Nowosiołow. La konferenco estas organizita de la Eŭropa Komisiono kadre de la 10-jara programo de la Eŭropa Unio „Graphene Flagship”. Ĝi celas evoluigi la sciencajn laborojn pri la utiligo de grafeno kaj aliaj dudimensiaj materialoj en diversaj sferoj de la vivo kaj mastrumado. Tiun ĉi projekton partoprenas 150 partneroj el 23 landoj. La elekto de Pollando por la nunjara konferenco estas la rekonesprimo de la eŭropaj sciencitoj por la kontribuo de la varsoviaj sciencistoj, unuavice doktoro Włodzimierz Strupiński, kiu estas unu el la antaŭkurieroj pri esploroj koncerne grafenon.

El la elsendo 14.06.2016. Legas Barbara  – 1’12”

Polaj liceanoj gajnis CERN-konkurson

Projekto de la polaj lernantoj el Płock, el la liceo de Stanisław Małachowski, la plej malnova pola lernejo, gajnis la globskalan konkurson Beam Line For Schools 2016 CERN. Temas pri uzo de elementaj partikloj, muonoj por skani egiptajn piramidojn. Laŭ la kreita de ili matematika modelo, verkonfirmiganta pli fruajn sciencistajn difinojn en la piramido de Ĥafra en Gizo – el ĉ. 2532-a jaro antaŭ nia erao – povas troviĝi ne malkovrita ankoraŭ kamero. Sian hipotezon ili verkonformigos en septembro dum serio de eksperimentoj, kiujn oni gvidas en la Eŭropa Organizo de la Nukleaj Esploroj – CERN. Ĝi estas la plej granda kaj la plej grava en la mondo esplorcentro de fiziko de elementaj partikloj. Per sia projekto grupo de lernantoj el la akademia klaso kun fizika profilo dubigas la esplorojn de la usona fizikisto kaj Nobelpremiito el 1968, profesoro Luis Alvarez. Li kiel la unua en la historio skanis per muona radiografia tekniko Ĥafra-piramidon. Liaj ekzamenadoj ne elmontris la ekziston de nemalkovritaj ejoj. Nun la polaj lernantoj faros eksperimentojn, kiuj ebligos ekzameni kiamaniere muonoj traiĝas tra kalkoŝtono, el kiu estas konstruitaj piramidoj. Tio ebligos verdikti, ĉu ilia matematika modelo estas prava kaj ĉu la tezo pri nemalkovrita kamero estas ĝusta. La lernantoj el Płock fariĝis laŭreatoj de CERN-konkurso kun siaj samaĝuloj el  la brita Colchester Royal Grammar School. Ambaŭ kolektivoj realigante apartajn aŭtorajn projektojn pri fiziko de elementaj partikloj venkis la rivaladon de 149 mezlernejaj esplorgrupoj el la tuta mondo.

El la elsendo 14.06.2016. Legas Tomek  – 1’56”

Ĉiam pli da meduzoj en la Meditereanea Maro

Laŭ la ekspertoj debatintaj en Barcelono dum la 5-a Internacia Simpozio pri Ekspansio de Meduzoj dum la nunjara somero estos pli da tiuj animaloj ol ĝis nun. Samtempe kreskas nombro de meduzoj minacaj. Plimulto de ili ne estas danĝera, sed ĉiam pli ofte renkonteblaj estas la tiel nomataj lumantaj meduzoj, ĉe kies tentakloj estas lokitaj knidoj. Minaca estas ankaŭ la tiel nomata „portugala velisto’, t.e. fizalio. Sur la marsurfaco videbliĝas  sole drivanta simila al velo veziko dum en la maro troviĝas la piktenakloj. Internacia Simpozio pri Ekspansio de Meduzoj la unuan fojon estis organizita en Eŭropo. Meditereaneo estas la akveno, en kiu plej rapide  kreskas la nombro de tiuj animaloj. Laŭ sciencisoj en Barcelono kaŭzas tion sekaj vintroj, ĉiam pli varmaj someroj kaj raba mastrumedo per kaptado de fiŝoj, kiuj nutras sin per meduzoj.

El la elsendo 07.06.2016. Legas Gabi  – 1’10”