Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Religiaj praktikoj kaj vivodaŭro

Sciencistoj el la Harvarda TH Chan-Lernejo de Publika Sano en Bostono analizis donitaĵojn el la jaroj 1992-2012, kiuj rilatas al 74 kaj duona mil virinoj – ĉefe kristaninoj – kiuj partoprenis ampleksajn esplorojn de Nurses’ Health Study. Ili ĉiun duan jaron plenigis enketojn pri sia nutromaniero, vivstilo kaj sano, ĉiun kvaran jaron enketon pri la ofteco partopreni meson. Post la konsidero de vico da faktoroj, kiel dieto, fizika aktiveco, uzo de alkoholaĵoj, fumado, indico pri dikeco, socia integriĝo, deprimo aŭ etna deveno – sciencistoj konkludis, ke mortoofteco inter virinoj, kiuj partoprenis meson pli ofte ol unu fojon semajne estis je 33 procentoj malpli alta kompare al virinoj, kiuj entute ne frekventis preĝejon. Kaze de virinoj partoprenintaj meson unu fojon semajne la mortoofteco estis malpli alta je 26 procentoj, kaj kaze de virinoj, kiuj praktikis tion malpli ofte ol unu fojon semajne je 13 procentoj. Ĉe la virinoj, kiuj partoprenis meson almenaŭ unu fojon semajne la mortoofteco pro la sangocirkulaj problemoj estis je 27 procentoj malpli alta, pro kancero je 21 procentoj. Pri iliaj esplorrezultoj skribis “JAMA Internal Medicine”. La aŭtoro de la analizo dr-o Tyler VanderWeele la partopreno en meso grandigas la senton de la socia subteno, malgrandigas la deziron fumi, reduktas deprimosimptomojn kaj ebligas ekhavi pli optimisman kaj esperoplenan rigardon al la vivo. Liaopinie senkonsidere al la spiritaj aspektoj meso povas plibonigi psikofizikan sanon.

El la elsendo 31.05.2016. Legas Tomek  – 1’54”

Malaperas arkipelagoj

La nivelo de la maroj kaj oceanoj kreskas en la tuta mondo, sed en la regiono de Salomona Insularo la altiĝo estas escepte alta kaj egalas al 7 milimetroj jare, kio estas duoble pli ol la meza indico.  La Salomona Insularo estas lando agrukultura, kie oni kultivas kososnuksojn, batatojn, kakaoarbojn. En la loka mastrumado industrio okupas nur 9 procentojn. La emisiado de la forcejaj gasoj, kiujn oni kulpigas kiel la ĉefan kaŭzanton de la globskala varmiĝo estas tie apenaŭa. Sed ĝuste pro sia malfavora situo la Insularo suferas aparte pro gasoj produktataj kaj emisiataj en la aeron de la monda industrio kaj transporto. Malfavoras aldone la situacion blovantaj tie ŝiraj ventoj. La analizo de la aviadaj kaj satelitaj mapoj, kion faris sciencistoj el la Universitato en Queensland elmontras, ke antaŭ la 2014-a jaro la Salomona Insularo malgrandiĝis je kvin insuloj kun la surfaco inter unu kaj kvin hektaroj. Aldone la surfaco de ses aliaj insuloj malkreskis inter 20 kaj 62 procentoj. La situacio sur la Salomona Insularo elmontras, kio atendas multajn aliajn landojn, kiuj kvankam apenaŭ portas respondecon pro la globskala varmiĝo suferas malfavoran situacion pro fortaj ventoj aŭ detruaj submaraj akvofluoj.

El la elsendo 24.05.2016. Legas Barbara  – 1’46”

Sovaĝaj, arbaraj abeloj

La stato de la sovaĝaj abeloj en la arbaraj abeluloj estas taksita kiel bona kaj ilia mielo – bonkvalita. Temas pri la projekto “Tradicia mielproduktado, kiel savo por la sovaĝaj abeloj en arbaroj”, kiu estis realigita en kvar arbarkompleksaj regionoj de la nordorienta Pollando.  Kadre de la preskaŭ dujara projekto okazis i.a. elkonstruo de arbaraj abelujoj kaj arbartrunkaj abelujoj, instrukciado de arbaraj mielproduktantoj, establo de edukvojetoj, sciencaj esploroj kaj juristaj analizoj. La sciencaj esploroj sub la gvido de doktorino Beata Madras-Majewska koncentriĝis pri observado de kondukto de abelaj familioj sur terenoj, kie kreiĝis la  arbaraj abeluoj, pri pritakso de la specia aparteno de abeloj kaj ilia sanstato. Oni taksis ankaŭ la kvaliton de la arbarabeluja mielo. Kvankam evidentiĝis, ke sovaĝaj abeloj sur la esploritaj terenoj reprezentas tri rasojn: centraeŭropan, ukrainan kaj kaŭkazian,  tamen la plimulto estis rasmiksitaj. Kiel la ĉefan atingaĵon de la projekto oni taksis kreskon de la socia konscio pri la rolo kaj signifo de sovaĝaj abeloj en la naturo kaj kreskantan intersiĝon pri la arbara abelbredado. Tiuj tradicioj en Pollando malaperis en 18-a jarcento kaj komence de la 19-a jarcento ne nur pro la evoluo de agrikulturo, industrio kaj pli efikaj metodoj bredi abelojn, sed ankaŭ pro administraciaj malpermesoj. Aktuale la tradicia arbara abelbredado transdaŭris en la suda Uralo, en la Baŝkira Respubliko en Rusio. Mielo produktata de sovaĝaj abeloj estas tie varo serĉata kaj atingas altajn prezojn.

El la elsendo 24.05.2016. Legas Maciek  – 1’55”

Sciencaj festivaloj en Krakovo

En Krakovo lastĵaŭde komenciĝis la 16-a Festivalo de la Scienco, al kiu patronecas sciencfikcia verkisto, filozofo kaj futurologo Stanisław Lem, kies 10-a mortodatreveno pasas nunjare. La devizo de la nunjara festivalo estas „Tempo kaj spaco”, al kiu Lem forte ligis en sia verkado. Iam la fantasta-scienca kreado de Lem estis konsiderita kiel fikcio, sed nun la mondoelementoj de liaj verkoj speguliĝas en la realaj scienatigaĵoj. La ideoj de Stanisław Lem antaŭ 50 jaroj neimageblaj hodiaŭ estas realo. Tio, kio estis fantazio, nun – kiel la ekzemple virtuala realo – funkcias.  La festivalon ĉiujare organizas alia altlernejo, ĉi-jare temas pri la krakova Pedagogia Universitato. Pli frue, ĉar marde ankaŭ en Krakovo komenciĝis la tria eldono de Copernicus Festivalo organizita de la Universala Semajnrevuo kaj la Kopernik-Centro de Interbranĉaj Esploroj. La nunjara festivala eldono celas montri diversajn dimensiojn de scienco en la kulturo kaj rilatas al la ideo de belo. En la daŭro de Cipernicuas Festival la partoprenantoj konsideros la kriteriojn de bela, ĝian naturon kaj ankaŭ tion, kiel la ideo de belo funkcias en matematiko, filozofio aŭ religio. En la festivala katalogo troviĝas ankaŭ artikolo de nia redakcia kolego Tomasz Miller sub la titolo „Belo egalsignifas veron”, en kiu li atentigas i.a., ke simile kiel faris tion antikvuloj kiel escencon de belo ni agnoskos simetrion, do nuntempaj fizikistoj fariĝas ne sole serĉantoj de vero, sed ankaŭ estetikuloj laŭ la kosma skalo”.

El la elsendo 20.05.2016. Legas Barbara  – 2’22”

Kontakto kun arto pozitive influas homan sanon

Rigardado de artverkoj reduktas streson kaj pozitive influas sanon. Tio estas la ĉefrezulto de sciencistaj esploroj inter personoj 19-81-jaraĝaj en Bolonjo. Italaj sciencistoj ekzamenis la reagon de la homa organismo post la rigardado de freskoj en sanktejo en Piemonto. La unuan fojon oni faris precizajn mezuradojn pri organismoŝanĝoj sekve de la kontakto kun la belarto. La ekzamenadoj okazis en la majesta 16-jarcenta sanktejo en Vicoforte apud Cuneo, kiu famas pri la plej granda en la mondo elipsoforma kupolo ornamita per freskoj. En la eksperimento partoprenis personoj kun mezgrada kaj supera klereco, kiuj havis averaĝan kontakton kun arto. Antaŭ la eniro kaj post la eliro de la subigitaj al ekzamenado vizitantoj kuracistoj de loka sankonsultejo prenis de ili la salivprovaĵojn por konstati la nivelon de kortizolo. Temas pri la tiel nomata hormono de streso. Ĝia troo kondukas al multaj malsanoj, kor-angiaj komplikaĵoj, perturboj de la rezistosistemo, deprimo, kronika laco. Ĉe la partoprenintoj de la eksperimento oni konstatis la malkreskon de la nivelo de kortizolo meze je 60 procentoj. Eĉ 90 procentoj de ili konfesis, ke post la rigardado de la freskoj ili fartis pli bone. Kvankam la kontakto kun arto kiel terapimetodo ne estas io nova, tamen la unuan fojon dank’ al la menciita  analizo eblis ekzameni la salubran efikon de kulturo kaj arto je la homa sano. Tio malfermas novajn eblojn subteni la kuracadon de diversaj malsanoj, ekzemple Alzheimer-malsanon ankaŭ pere de kontakto kun artverkoj.

El la elsendo 17.05.2016. Legas Barbara  – 2’05”

Polaj inventaĵoj premiitaj en Parizo

Sep orajn medalojn, ok arĝentajn kaj naŭ bronzajn akiris polaj inventistoj dum la Internacia Foiro de Inventemo  „Concours Lépine” en Parizo. La sistemo de la navigado kaj avertado de blinduloj, nanokompozita materialo – grafenpetaloj metalizitaj per nikelo, termoefika maniero detrui plurmaterialajn pakumojn, elektronika lupeo funkcianta kun la uzo de plurfunkcia poŝtelefono, aŭdosistemo stimultanta la cerbon de frunaskitoj en inkubatoro – jen nur kelkaj el la polaj inventaĵoj distingitaj per la oraj medaloj. En la 115-a eldono de la Foiro „Concours Lépine”, organizita ekde 1901,  krom la menciitaj medaloj poloj ricevis tri medalojn de AISF (Societo de la francaj inventantoj kaj produktantoj) kaj kelkajn specialajn medalojn. En la konkurso estis prezentitaj pli ol 600 inventaĵoj. Unu kvarono estis distingita, inkluzive de ĉiuj el Pollando.

El la elsendo 17.05.2016. Legas Tomek  – 1’03”

Mono influas la konduton de infanoj

Mono influas la konduton de infanoj, eĉ de tiuj, kiuj ne konas ĝian valoron. Disponante pri mono malgrandaj infanoj pli engaĝiĝas kaj kocentriĝas pri iu laboro, sed samtempe malpli volonte helpas al aliaj, dividas sian propraĵon kun aliaj, malpli pretas al seninteresa donacado.  Tion konkludis sciencistoj el la Universitatoj de Minesoto kaj Ilinojo. La eksperimenton partoprenis 550 infanoj el Pollando kaj Usono en la aĝo de 3 ĝis 6 jaroj. Komence ili estis petitaj klasifiki monon aŭ butonojn kaj post la plenumo de la tasko kunmeti puzlon. Evidentiĝis, ke 73 procentoj de infanoj, kiuj klasifikis monon kapablis koncentriĝi pri puzlokunmetado almenaŭ du minutojn, nur 56 procentoj kapablis tion en la grupo, kiu  klasifikis butonojn. Laŭvica eksperimento estis simila, sed ĉi-foje post la klasifiko de mono aŭ butunoj infanoj devis helpi al la kunordiganto kolekti kolorajn krajonojn por alia infano. Infanoj, kiuj ludis per vera mono malpli volonte plenumis tiun taskon ol tiuj, kiuj klasifikis butonojn. Esploristoj decidis fine ekzameni ĉu similan efikon povos kaŭzi bombonoj. Ĉi-foje infanoj formis tri grupojn klasifikante monon, butonojn aŭ bombonojn. Post la fino de la tasko la infanoj estis informitaj, ke ili povas elekti kaj preni por si 6 glubildojn kun la fabelaj herooj. Ĉiuj infanoj klasifikantaj monon prenis almenaŭ po tri glubildojn, en la butona grupo nur 78 procentoj kaj en la grupo bombona 76 procentoj de la infanoj. Sekve la infanoj ricevis la informon, ke ili povas (sed ne devas) donaci parton de siaj glubildoj al infanoj, kiuj ne partoprenis la eksperimenton, do ne havis la ŝancon ricevi la glubildojn. Infanoj, kiuj klasifikis monon  dividis siajn gajnotaĵojn  multe malpli volonte ol la aliaj. Priskribo de ĉi tiu eksperimento aperis en „Psychological Science”. Laŭ profesoro Lan Chaplin el la Ilinoja Universitato mono estas esenca faktoro de la socikultura vivo. La akiritaj rezultoj konfirmas, ke jam trijaraj infanoj troviĝas sub la forta influo de mono, kio povas influi iliajn atingaĵojn, senavarecon kaj interpersonan ekvilibron. Laŭ profesorino Vohs la eksperimento spegulas la socikulturajn modelojn en Eŭropo, Azio kaj la Norda Ameriko, kio estas grava malkovro por personoj okupiĝantaj pri monpsikologio.

El la elsendo 10.05.2016. Legas Tomek  – 2’47”

Matematikistoj kaj biologoj kune pri monarkpapilio

Kolektivo de matematikistoj kaj biologoj gvidataj de profesoro Eli Shlizerman el la Vaŝingtona Universitato faris esplorojn pri la neŭrobiologio de monarkopapilio por klarigi la misteron de ilia preciza navigado. Pri tio informis „Cell Reports”. La populacio de monarkopapilio el la Norda Ameriko efektivigas amasan migradon al la sudo laŭ la distanco de 4 mil kilometroj. Ili atingas la centran Meksikon post dumonata flugado, foruzante malmultan energion malgraŭ grandega distanco.Temas pri unusola insekto migranta laŭ tiom longa itinero. Vintrumante en miksitaj arbaroj ili haltas grandkvante sur la branĉoj kaŭzante ofte ilian frakasiĝon  sub sia pezo. Dank’ al kunlaboro kun biologo Steven Rupert el la Universitato en Masaĉuseco oni sukcesis rekte registri signalojn el neŭronoj en la antenoj kaj okuloj de la papilio. Evidentiĝis, ke ili orientiĝas en la spaco dank’ al la Suno, ĝia situo super la horizonto en diversaj momentoj de la tago. Konante donitaĵojn liveratajn al la >suna kompaso< profesoro Shlizerman kreis sistemon, kiu ĝin simulas. La sistemo konsistas el du kontrolmekanimsoj. Unu apogas sin sur „horloĝa mekanismo” en la antentoj de la papilio kaj sur la tiel nomataj „azimutaj neŭronoj” en la okuloj, kiuj monitoras la situon de la Suno. Komparante donitaĵojn el ambaŭ fontoj rilata mekanismo en la korpo de insekto faras necesan korekton por gardi la itineron.  Profesoro Shlizerman intencas utiligi la similan mekanismon por la konstruado de robotoj, kiuj povus navigi laŭ la situo de la Suno kaj esti provizataj de ĝia lumo. I.a. temas pri papilio-roboto, kiu sekvus la itineron de monarkopapilio. Tiuj esploroj povus helpi por protekti  la specion, kies populacio malkreskas. En la 90-aj jaroj monarkopapilo vintrumis sur la tereno de pli ol 20 hektaroj, nun sur la tereno malpli ol duhektara. Laŭ ekspertoj tio ligiĝas kun novaj teknikoj de la kultivado, kaj precipe kun la disvastiĝo de herbicidoj, kiuj damaĝas plantojn, kiujn voras raŭpoj de monarkopapilio.

El la elsendo 03.05.2016. Legas Tomek  – 2’25”

Animaloj antaŭvidas naturkatastrofojn

Delonge estas sciate, ke animaloj kapablas antaŭvidi la naturkatastrofojn aŭ antaŭsenti proksimiĝantan danĝeron. Tamen nur nun sciencistoj el la kalifornia universitato en Berkeley prezentis esplorrezultojn pri tiuj kapabloj. Ili devenas ĉefe el periodo de japana tertremo en 2011. Sed la observoj rilatas ankaŭ al aliaj periodoj. Hodiaŭ la dua fasko de ĉi-specaj ekzemploj. Rilate la tertremon en Japanio antaŭ ol aperis fortaj terskuoj la katoposedantoj rimarkis, ke iliaj bestoj manifestis nervozecon, tremetis kaj suferis fortan streson klopodante forfuĝi. Simile kondutis grandaj katfamiliaj  rabobestoj en zoologiaj ĝardenoj. Sciencistoj klarigas tion per la fakto, ke la aŭdokapablo de katoj estas pli granda ol la homa kaj ili aŭdas brueton, kiu akompanas la komenciĝon de la tertremo. Aldone ili kapablas senti la ŝanĝojn de la aerpremo, graviton kaj delikatan tremon de la terkrusto. Katoj disponas krome pri enviinda avertosistemo, kiun homoj ne posedas. Ankaŭ la plurjaraj esploroj de la usonaj kaj kanadaj sciencistoj elmontris, ke grizaj ursoj estas elstaraj prognozuloj de veterŝanĝoj kaj kapablas antaŭsenti tempeston longe antaŭ ĝia apero. Iliaj sensoj estas aparte impresiĝemaj kaj kapablas flari homon je 28-kilometra distanco. Tiuj flarkapabloj kombinite kun aliaj, kiuj ĝis nun estas al homoj ne konataj ebligas al la grizaj ursoj, antaŭvidi tempeston aŭ naturkatastrofon. Estis dokumentitaj kelkaj kazoj, kiam la grizaj ursoj forlasis siajn teritoriojn antaŭ ol plagis ilin naturkatastrofo ruiniganta milojn da hektaroj da arbaroj.  Naturobservantoj rimarkis, ke kiam vetero estas malpliboniĝonta de sur la herbejoj malaperas ĉiuj abeloj. Jam homaj antaŭuloj traktis tiun konduton de abeloj kiel averton pri tempesto, pluvego aŭ forta vento. Nun sciencistoj konfirmis, ke abeloj sentas la humidecoŝanĝon en la aero longe antaŭ ol pluvpremos. Abeloj krome reagas je la ŝanĝoj de la atmosfera aerpremo kaj sentas la elektran tension de la aero. Simile kondutas ankaŭ aliaj insektospecioj. Ekzemple kokcineloj antaŭsentas alvenon de varmegoj kaj tiumomente kreas etajn gregojn, kio ebligas al ili konservi la korpohumidecon. Dum la plimulto de animaloj kaŝiĝas en sekuraj lokoj kaze de katastrofoj ŝarkoj kondutas tute malsimile, kio ebligas difini ilin kiel uraganĉasistojn. Sciencistoj el univeristato en la usona Miami de jaroj signas ŝarkojn kaj la observado de ili alkondukis al konkludo, ke ŝarkojn aparte tigroŝarkojn logas lokoj kun apartaj temperaturoŝanĝoj. Tio okazas tie, kie kreiĝas fortaj tempestoj. Sciencistoj nun sekvas la trafikvojojn de ŝarkoj kaj baze de ili prognozas kreiĝadon de uraganoj kaj tempestoj.

El la elsendo 27.04.2016. Legas Tomek  – 3’24”

Kiel birdoj reagas je klimatŝanĝoj

La observataj en la lastaj jardekoj ŝanĝoj de birdopopulacio estas kaŭzataj de klimatŝanĝoj. Depende de la loĝloko birdoj de la sama specio povas pli aŭ malpli bone toleri iliajn sekvojn. Konfirmis tion analizoj de plurjaraj observadoj en Eŭropo kaj en Usono. Je ŝanĝiĝantaj klimatkondiĉoj birdoj reagas ĝenerala sur la nivelo de tutaj populacioj per ŝanĝo de sia nombreco aŭ ŝovo de la limoj de siaj vivejoj. Reago povas koncerni ankaŭ konduton aŭ fiziologion de unuopaj birdoj, kiuj pli frue komencas la migradon aŭ ĉiam pli bone adaptiĝas al la vivo en varmego. En unu el la plej novaj publikaĵoj el „Science” aperis tamen interesa kaj malofta analizo, kiu rilatas al multaj birdospeciaj populacioj samtempe. La esplorojn partoprenis sciencistoj el Usono kaj 17 eŭropaj ŝtatoj. Flanke de Pollando kunaŭtoris la analizon doktoro Przemysław Chylarecki el Muzeo kaj Instituto pri Zooglogio de la Pola Sciencakakademio en Varsovio kaj Tomasz Chodkiewicz el la Pola Birdprotekta Societo. La donitaĵoj estis prilaboritaj en Durham University en Britio. Al la analizo estis subita la reago de birdoj je klimatŝanĝoj en Eŭropo kaj Usono laŭ aparta konsidero de birdospecioj en la kunteksto de la unuopaj eŭropaj ŝtatoj aŭ feredraciaj ŝtatoj de Usono.  En la laboro estis konsideritaj multegaj donitaĵoj rezultantaj el preskaŭ 30-jaraj (1980-2009) observadoj, kiuj rilatis al 145 birdospecioj nestantaj en Eŭropo kaj 380 birdospecioj nestantaj en Usono. La rezultoj elmontras, ke laŭ la vidpunkto de birdospecioj klimatoŝanĝoj devas esti konsideritaj malsame. Por la sama birdospecio la klimatŝanĝoj diversloke en Eŭropo efikas plibonige aŭ male. Tie, kie klimato pliboniĝis birdoj grandigis sian nombrecon, tie kie klimato malpliboniĝis la nombreco de la sama birdospecio malkreskis. Ekzemple en Pollando la klimatŝanĝoj en la lastaj dudek jaroj estis favoraj por upupo, eŭrazia koltordulo, grenemberizo, verda pego, eŭropa saksikolo, turda kanbirdo. Ili malfavoris salikparuon, herberpipion aŭ pirolon. La analizoj konfirmis, ke ĝenerale en la tuta norda hemisfero la birdospecioj ŝovas limojn de siaj vivejoj ĉiam pli norden. Tiuj esplorkonkludoj  rilatas ankaŭ al efika birdoprotekto. Planante ĝin necesas konsideri estontajn klimatŝanĝojn kaj ligitajn kun ili ŝanĝojn de birdovivejoj. Ekzemple arbaro, kiu antaŭ dudek jaroj estis bona nestejo por pirolo, post la paso de laŭvicaj tri jardekoj – ankaŭ pro klimataj kondiĉoj – ŝanĝos sian specikarakterizon kaj ne plu favoros la vivadon de pirolo.

El la elsendo 19.04.2016. Legas Maciek  – 3’26”