Sciencaj informoj

Geedzeco favoras sanon

Enretigita de: | Mar 28, 2017 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Geedzoj estas pli sanaj ol soluloj, personoj divorcitaj aŭ vidviĝintaj. La esploristoj el la usona Carnegie Mellon University Pittsburgh asertas, ke ili akiris la unuan biologian pruvon pri tio, ke geedzeco efektive influas la homan sanon. Grupo de sciencistoj el la Fakultato pri Humanistiko kaj Sociaj Sciencoj malkovris, ke ĉe la geedzoj la nivelo de stresohormono, t.e. kortizolo estas rimarkeble malpli alta ol ĉe personoj vivantaj solece, divorcitaj aŭ vidviĝintaj. Laŭ la aŭtoroj, tio konfirmas la tezon, ke homoj civile liberaj estas endanĝerigitaj je pli granda psika streso ol la geedzoj. Nome la longdaŭra streso tradukiĝas al pli alta nivelo de kortizolo en la organismo, kio laŭvice povas perturbi ĝian kapablon reguligi inflamstatojn, fine favoras aperon de multaj malsanoj. Sciencistoj ekzamenis po tri fojojn salivprovaĵojn de 572 personoj 21-55-jaraĝaj farante tion kelkajn fojojn diurne, escepte de la nokto, por konstati la nivelon de kortizolo.   Krome estis komparita la tutdiurna koncentriĝo de kortizolo ĉe ĉiuj ekzamenitoj. Ĉe la geedzoj ĉiam estis notita malpli alta nivelo de la hormono, krome ĝia koncentriĝo ĉe ili multe pli rapide malkreskis post la vekiĝo. Ĉi-lasta indiko ligiĝas kun malpli granda risko de kormalsanoj kaj pli longa vivo de personoj kancermalsanaj.

El la elsendo 28.03.2017. Legas Tomek – 1’34”

sc_tm_geedzoj pli sanaj _ 01’34”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0524690

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj