Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

La dominado de la angla – manko en la sciencaj konoj

Laŭ d-ro Tatsuya Amano el Zoologia Instituto de Cambridge-Universitato la lingvaj barieroj daŭre malfaciligas la kolektadon kaj utiligadon de sciencaj konoj en la monda skalo. Homoj,  por kiuj la angla estas la baza lingvo tendencas premisi, ke ĉiuj esencaj sciencaj konoj estas disponeblaj anglalingve. Aliflanke homoj, por kiuj la angla ne estas la unua lingvo ofte premisas, ke la plej grava prioritato estas gvidi esplorojn anglalingve, el kio sekvas, ke ili ignoras neanglalingvajn konojn. Esploristoj el Cambridge aldonas, ke manko de ekvilibro en la konoperado estas plej videbla en la landoj, en kiuj la angla ne estas la baza lingvo. En multaj vivsferoj, ekzemple en la sciencoj pri la medio signifa parto de konoj, kreiĝintaj en ĉi tiuj landoj estas referencebla nur en la angla lingvo. Sciencistoj esplorantaj tiun fenomenon kontaktis i.a. homojn respondecajn pro la protekto de la natura medio en Hispanio. Pli ol la duono de la respondintoj konfesis, ke unu el la plej gravaj barieroj por utiligi la plej novajn esplorojn estas ĝuste la lingva baro. Esploristoj el Cambridge analizis ankaŭ la sciencajn tekstojn el 2014  pri la protekto de la biodiverseco el la gugla platformo Scholar. Pli ol 35 procentoj de pli ol 75 mil dokumentoj estis anglalingvaj. Nur ĉ. La duono de ili enhavis ankaŭ titolojn, ŝlosilvortojn en la angla lingvo. Tio kaŭzas, ke tiuj ĉi tekstoj ofte estas nekonsiderataj en sistemaj trarigardoj. En la sumigado de la aktuala stato de la sciencaj konoj oni ofte favoras tekstojn anglalingvajn. En sciencoj pri la naturprotekto tio signifas ankaŭ, ke la informoj pri lokaj animalspecioj k.s. estas prisilentataj en la anglalinga scienca literaturo. Eĉ se la angla estas agnoskata kiel la baza lingvo de la scienco tamen pli ol unu triono de la informoj estas publikigata en aliaj lingvoj. La informoj pri sciencaj malkovroj nur en unu lingvo – eĉ se tiu estus la angla – kaŭzas breĉon en la trafluo de la sciencaj konoj. Unu el la manieroj kontraŭbatali tiun fenomenon estas provizi artikolojn publikigatajn en la sciencaj periodaĵoj per plurlingvaj resumoj. La alia solvo devas ligiĝi kun helpo de universitatoj en la tradukado de tekstoj, publikigitaj de iliaj laborantoj.

El la elsendo 03.01.2017. Legas Barbara – 3’14”

sc_bp_Malavantagoj de unulingva scienca literaturo_03’14”

Sur Gronlando la plej malnova vivosigno sur la Tero

Geologoj kolektis en Gronlando rokajn pruvojn pri la plej malnovaj spuroj de la biologia aktiveco sur la Tero  havantajn ĝis 3,7 miliardoj da jaroj. Se tio estus konfirmita, la fosiliaĵoj estus la plej malnovaj sur la Tero, kio povas ŝanĝi la sciencan komprenon de la vivorigino. La defio estas respondi la demandon ĉu la strukturoj priskribitaj en la plej nova raporto kreiĝis pro biologiaj motivoj aŭ sekve de neorganikaj procezoj. La fosiliaĵoj estis malkovritaj antaŭ kvar jaroj, sed la malkovro ne estis diskonigita antaŭ ol la afero ne estis ĝisfunde priesplorita. Jam pli frue sciencistoj asertis, ke la ekzamenataj rokoj havas kemiajn proprecojn, kiuj elmontras eneston de pli fruaj vivoformoj,  dum kritikistoj dubigis ilin asertante, ke tiuj rokoproprecoj povis kreiĝi rezulte de nebiologiaj procezoj. La nova raporto laŭ Gerald Joyce, eksperto pri la vivorigino en Scripps Research Institute en la kalifornia  La Jolla,  liveras la plej malnovajn rektajn pruvojn pri mikrobiologia vivo.

El la elsendo 15.11.2016. Legas Tomek – 1’12”

sc_tm_la_plej_malnovaj_vivospuroj_0112-mp3-filename-utf-8sc_tm_la-plej-malnovaj-vivospuroj_01%2712%27%27

Misteroj de la birda plonĝado

La longo de la birda kolo, ĝiaj muskoloj kaj rapideco, kun kiu birdo sekvante predon subakviĝas kaŭzas, ke ili kapablas toleri la kontraŭpuŝigon kontraŭ la akvospegulo, kiam ili eniĝas en la akvon. Usonaj sciencistoj dum siaj analizoj, pri kiuj informis PNAS, atentigis, ke parto de marbirdoj i.a. nordaj suloj plonĝas dum la ĉasado kun la rapideco de ĉirkaŭ 24 metroj je unu sekundo. Kvankam ili estas sveltaj kaj iliaj koloj impresas kiel delikataj tamen okazas nenio malbona dum ilia enakviĝo. Por ekzameni la limojn de ilia kolostabileco la esplorista kolektivo sub la gvido de Brian Chang el la Ŝtata Politekniko kaj Universitato en Virginio faris plurajn esperimetojn kun morta, frostigita nordaj suloj kaj kun birdomodelo. Konklude estis konstatite, ke la hidrodinamikaj rezistofortoj kontraŭ la kapo povus lezi la kolon de la birdo, kion tamen efike antaŭmalhelpas la kolomuskoloj. En analizoj rezultas ankaŭ, ke tiuj muskoloj ebligus transdaŭri la akvokontraŭpuŝiĝon pli fortan ol normale. Laŭ kalkuloj rezultas, ke nur la rapideco de 80 metroj je unu sekundo kaŭzus morton de birdo. Kaze de homo jam la rapideco de 24 metroj je sekundo povus kaŭzi lezon de la kolo.

El la elsendo 15.11.2016. Legas Gabi – 1’35”

sc_gk_misteroj_de_la_birda_plongxado_0135-mp3-filename-utf-8sc_gk_misteroj-de-la-birda-plongxado_01%2735%27%27

Laŭreatoj de la Pola-Usona Scienca Premio

Profesoroj Ryszard Kierzek el Pollando kaj Douglas H. Turner el Usono, esploristoj de RNA estis distingitaj per la Pola-Usona Scienca Premio. Atribuis ĝin la duan fojon Fondaĵo por la Pola Scienco kaj la plej granda sciencista societo American Association for the Advancement of Science (AAAS). Profesoro Ryszard Kierzek kaj Douglas Turner estis distingitaj pro la esplorado de termodinamikaj, biologiaj kaj strukturaj proprecoj de ribonukleata acido  kaj ĝia kemia sintezo. Dank’ al la rezultoj de iliaj esploroj fariĝis ebla antaŭvidado de la la strukturo de ajna RNA baze de ĝia sekvencostrukturo. Iliaj esploroj ebligis ankaŭ difini la termodinamikajn regulojn de RNA-faldado. Nun ĉi tiu metodo estas aplikata de plimulto de grupoj okupiĝantaj pri RNA. Profesoro Kierzek estras la Subinstituton pri Kemio kaj Struktura Biologio de Nukleataj Acidoj en la Instituto de Bioorganika Kemio de la Pola Sciencakademio en Poznano kaj aplikas siajn konojn pri RNA rilate homajn malsanojn. Plurfoje li vizitis Usonon kiel gastprofesoro. Li publikigis pli ol 150 disertaĵojn cititajn ĉirkaŭ 6 mil fojojn.  Prof. Douglas H. Turner ligita kun la Kemia Fakultato de Rochester-universitato estas internacia eksperto pri la biofiziko de RNA. Li publikigis pli ol 230 disertaĵojn cititajn pli ol 15 mil fojojn. La premio celas ne sole distingi konkretajn sciencistojn kaj iliajn atingaĵojn, sed ankaŭ inspiri al internacia kunlaboro, kiel la plej bona rimedo por progreso en diversaj sciencbranĉoj.

El la elsendo 30.11.2016. Legas Tomek – 1’47”

sc_tm_premio_por_la_pola_kaj_usona_esploristoj_de_rna_047-mp3-filename-utf-8sc_tm_premio-por-la-pola-kaj-usona-esploristoj-de-rna_0%2747%27%27

Organismoj ĉelkernohavaj estas malpli junaj

La internacia kolektivo sub la gvido de esploristoj el la Instituto pri Paleontobiologio de la Pola Sciencakademio malkovris, ke la plej malnovaj organismoj, kiuj posedas ĉelkernon estas malpli junaj je preskaŭ unu miliardo da jaroj. La konataj ĝis nun havis 1,8-1,6 miliardojn da jaroj. Tiu malkovro rompas kelkajn paradigmojn akceptitajn en esploroj pri la plej malnovaj vivospuroj kaj situacio de la Tero en la frua evolufazo. Tio signifas, ke la evoluo alkondukis al kreiĝo de organismoj ĉelkernohavaj multe pli frue ol premisite, tio estas jam antaŭ 2,8-2,7 miliardoj da jaroj. La esplorrezultoj de polaj sciencistoj aperis en “Precambrian Research”. La spurojn de ĉi tiuj organismoj ili trovis en Sudafrika Respubliko, kiu en pratempo estis vasta lago situanta en la tektona ravino. Temis pri mikroorganismoj kun maksimuma grandeco de  kelkcent mikrometroj, kiuj kolorigis la akvobasenon je verda koloro. La demando kiamaniere la tera atmosfero estis provizata per oksigeno antaŭ miliardoj da jaroj delonge estas objekto de sciencistaj diskutoj. Multaj asertis, ke estis tro malmulte da oksigeno por tiuepoka kreiĝo de pli komplikaj organismoj, inkluzive de >eukariota<. Nova malkovro kontestas tion. La konserviĝo de tiuj organismoj ĝis hodiaŭ dankŝuldiĝas al mineralizaj procezoj.  Entute la plej malnovaj vivospuroj sur la Tero devenas de antaŭ 3,7 miliardoj da jaroj. Temas pri la t.n. stromatolitoj, t.e. mineralaj strukturoj, kiuj estas la vivospuro de bakterioj >Cyanobacteria<.

El la elsendo 08.11.2016. Legas Tomek – 1’55”

sc_tm_polaj_sciencistoj_sxangxas_la_historion_de_vivantaj_organismoj_0155-mp3-filename-utf-8sc_tm_polaj-sciencistoj-sxangxas-la-historion-de-vivantaj-organismoj_01%2755

Planto metalvora

Modesta, delikata planto >Arabidopsis halleri< el la montaraj terenoj kun la fluo de la tempo komencis vastiĝi je postminejaj karboŝutejoj kaj minejoj. Ĝi evidentiĝis esti unu el malmulaj hiperakumulantoj, plantoj akumunataj grandan kvanton de metaloj kaj pro ĉi tiuj proprecoj ĝi estas uzata por purigi la grundojn. >Arabidopsis halleri< troviĝas inter 400 specioj, kiuj havas inter 100 kaj 500oble pli grandan akumuliĝon de metaloj en siaj surteraj partoj ol aliaj plantoj. Sciencistoj ne scias dume, kio kaŭzas tion kaj kial okazas ĉi tiu fenomeno. Ĉiuj ekzamenitaj ĝis nun populacioj de >Arabidopsis halleri< en Eŭropo toleras kaj hiperakumlas metalojn sendepende sur kiu grundo ili kreskas. Polaj sciencistoj realigas aktuale projekton krofinancitan de la Fondaĵo por la Pola Scienco,  kadre de kiu ili esploras la genetikajn kaj fizjologiajn fundamentojn de la hiperakumulado de metaloj, aparte zinko fare de >Arabidopsis halleri<. La esperoj ligitaj kun utiligo de la planto estas grandegaj, ekzemple por  apliki >Arabidopsis halleri< por restaŭri terenojn damaĝitajn de polucio. Kvankam la planto estas malgranda eblas akiri rapdan rezulton stabiligante grundojn per la planto de ĉi-specaj kreskaĵoj malebligante la traiĝadon de malsalubraj substancojn en akvojn kaj visvastiĝon de metaloj blovataj de ventoj.

El la elsendo 02.11.2016. Legas Maciek – 1’45”

sc_mj_metalovora_planto_0145-mp3-filename-utf-8sc_mj_metalovora-planto_01%2745%27%27

Ĉu la homa vivo havas limon

Laŭ la Monda Sanorganizo kreskas la nombro da personoj grandaĝaj. Se en 1990 je 10 mil personoj pli ol 65-jaraj 2,9 procentojn konsisitigis 100-jaruloj – en 2015-a temis jam pri 7,4 procentoj. En 2050-a jaro centjaruloj konisistigos 23, 6 procentojn de homoj en emerita aĝo. En Pollando pasintjare vivis pli ol 4200 centjaruloj, en plimulto virinoj. Laŭ profesoro Jan Vijg el la Medicina koleĝo de Albert Einstein en Novjorko tio ne signifas, ke la homa aĝo longiĝos senfine. Usonaj esploristoj ekzamenis donitaĵojn pri la vivolongo de pli ol 100-jaruloj, t.e. personoj, kiuj vivis almenaŭ 110 jarojn pri  kio skribis „Nature” reference i.a. al donitaĵoj de Human Mortality Database, kiuj ĉirkaŭprenis Francion, Japanion, Brition kaj Usonon. Ĝis nun dominis la opinio, ke homo povas vivi 120 kaj 125 jarojn, usonanoj asertas tamen, ke la homa vivolongo egalas al 115 jaroj kaj la kazo de 122-jara francino Jeanne Calment estis absoluta escepto. Kvankam estas sciencistoj, kiuj skeptike rilatas al tiuj donitaĵoj, laŭ prof. Vijg la altigon de la aĝo eblus akiri pere de genmanipulado aŭ miloj, dekmiloj da novaj medikamentoj, kio ne estas verŝajna. Liaopinie la procezo de maljuniĝado estas tiom komplika, ke ne estos ebla signifa longigo de la homa vivodaŭro.

El la elsendo 25.10.2016. Legas Tomek – 1’45”

sc_tm_la-homa-vivodauro_0145

Bonefikaj proprecoj de cinamo

Interesajn esplorojn pri efikado de cinamo post la manĝo faris sciencistoj el la universitato Monash kaj Reĝa Teknologia Instituto en la aŭstralia Melburno. Skribis pri tio “Scientific Reports”. Nome post la manĝo  en la digestosistemo kreskas la nivelo de stomakacido, kiu favoras kreiĝon de la karbona dioksido. Tio povas kaŭzi temperaturokreskon kaj malagrablajn akompanajn sentojn. La aŭstraliaj sciencistoj por sia eksperimento uzis porkojn observante,  kio okazas en iliaj stomakoj, kiam ili estas nutrataj en ĉambra temperaturo. Por la esplorado estis aplikitaj  specialaj kapsuloj, kiuj mezuris la gaskoncentriĝon. Regule estis mezurita la temperaturo de la porkaj korpoj. Evidentiĝis, ke post manĝo la kvanto de karbona dioksido en la stomakoj de porokoj kreskis, tamen post la apliko de cinamo malgrandiĝis la kvantoj de produktata stomakacido kaj de pepsino. Samtempe la temparaturo de iliaj stomakoj malkreskis je du celsiusaj gradoj. Laŭ sciencistoj tio klarigas, kial en regionoj karakteriziĝantaj per alta aertemperaturo tiom populara estas la konsumado de cinamo. Cinamo ebligas ĝui malvarmiĝosenton kaj forigas la pezosenton eĉ post abunda manĝo.

El la elsendo 18.10.2016. Legas Maciek – 1’29”

Nanaj ĉimpanzoj komunikas kiel infanoj

La vivantaj libere nanaj ĉimpanzoj (Pan paniscus) emisias sonojn similajn al tiuj, kiujn emisias la homaj suĉinfanoj. Ili estas deĉifreblaj laŭ kunteksto. Informis pri tio sciencistoj en „PeerJ”. Havante apenaŭ kelkajn semajnojn la homaj suĉinfanoj emisias voĉojn ligitajn kun diversaj situacioj kaj emociaj statoj. Nun oni konstatis, ke saman kapablon havas  nanaj ĉimpanzoj. Laŭ sciencistoj tiu kapablo povis esti unu el la faktoroj necesaj por la evoluo de lingvo. Kaze de animaloj la soneligado aperas kutime en limigita sfero de kuntekstoj ligitaj kun konduto kaj emosciaj statoj ebligantaj emfazi agreson aŭ averti pri rabobestoj. Homoj emisiante voĉon povas esprimi vicon da emocioj, kaj la voĉo estas strikte ligita kun situacio en kiu homo troviĝas. Novan rigardon al la sonemisio ĉe nanaj ĉimpanzoj alportis esploroj de sciencistoj el la britaj universitatoj en Birmingham kaj St Andrews kaj el la svisa universitato en Neuchatel. Sciencistoj difinis iliajn voĉojn kiel pepkriojn, ĉar temas pri mallongaj, altaj sonoj, kiujn ĉimpanzo emisias ne malfermante la buŝon. Tiu sono aperas dum pozitivaj, negativaj kaj  neutralaj situacioj ekzemple dum la nutrado, marŝado, ripozo, en situacioj ligiaj kun agreso, alarmo, dormoprepariĝo, reciproka hignienzorgo. Sciencistoj ekzamenis akustikan strukturon de tiuj sonoj kaj konstatis, ke ili similas eĉ en diversaj kuntekstoj. Tio signifas, ke nanaj ĉimpanzoj al kiuj estas adresita sono devas ĝisdate taksi situacion kaj konkludi pri ĝia signifo el kunteksto.  Simile okazas ĉe homo. Tio estus konfirmo, ke multaj el la plej gravaj trajtoj de la homa lingvo profunde radikas en la evolulinio komuna por ni kaj niaj simiaj kuzoj.

El la elsendo 11.10.2016. Legas Barbara – 2’32”

Salmoj enhavas ĉiam malpli da acidaj grasoj omega-3

Dum la lastaj kvin jaroj la nivelo de la salubraj acidaj grasoj omega-3 en la salma graso malkreskis je duono kaj daŭre malkreskas. Baze de la esploroj sub la gvido de prof. Douglas Tocher el la skota Stirling Universitato evidentiĝas, ke antaŭ kvin jaroj la 130-grama salmopeco liveris al. la konsumanto 3 kaj duonan gramojn da salubraj acidaj grasoj omega-3. Tio kovris la semajnan bezonatecon de organismo. Nun en la sama peco estas je duono de grasoj malpli. Malgraŭ ĉi tiu malkresko profesoro Tocher instigas konsumadon de breditaj salmoj, kiel unu el la plej riĉaj fontoj de acidaj grasoj. Eblas ilin trovi ankaŭ en aliaj grasaj fiŝoj kiel haringoj, skombroj, sardinoj, engraŭloj, trutoj,  kaj malpli grandkvante en verdfoliaj legomoj kiel spinaco kaj brasiko, tofuo, sojgrajnoj, nuksoj. Kiel ŝajnas, la malkresko de la acidaj grasoj omega-3 ligiĝas kun furaĝo, kiun ricevas bredataj salmoj. Ĝi konsistas el malpli grandaj grasaj fiŝoj, kiuj ĝis antaŭnelonge konsistigis 80 procentojn de furaĝo, nun pro kreskanta produktado kaj limigitaj provizoj de malgrandaj fiŝoj nur 20 procentojn. La solvo ne venos rapide. Dume oni konsideras modifon de grasoriĉaj plantoj kiel kanolo, por ke ili produktu necesakvante acidajn grasojn kaj servu  por salmoj kiel furaĝo. Tamen la kultivado de genetike modifitaj plantoj ne estas akceptata de la eŭropaj konsumantoj, malsame ol en Usono kaj Azio.

El la elsendo 11.10.2016. Legas Barbara