Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

La lingvotalenton eblas ekzerci de la lulilo

Eĉ kelkmonatajn infanojn eblas ekzerci pri la distingado de sonoj, kiuj povas eniri la lingvokonsiston rapidigante tiel ŝlosilajn strukturojn por uzi parolon. April Benasich kaj ŝiaj kolegoj el la usona Rutgers University-Newark malkovris, ke se 4-monatajn infanojn oni instruas pri tio, ke ili donu la atenton al ĉiam malpli facila sekvo de sonoj neligitaj kun la lingvo,  kaj se oni premias ilin pro la rekonado de sonoŝanĝoj iliaj cerboj en la aĝo de 7 monatoj estas pli rapidaj kaj precizaj en la malkovrado de aliaj sonoj esencaj por la lingvo ol ĉe infanoj, kiuj ne ekzercis tion. Laŭ April Benasich malgrandaj infanoj kontinue skanas la medion por identigi sonojn, kiuj povas konsistigi parolon. Tio estas unu el iliaj ŝlosilaj taskoj. Inter la 4-a kaj 7-a vivmonatoj la suĉinfanoj kreas siajn akustikajn mapojn. En la eksperimento,  pri kiu skribis “Journal of Neuroscience” oni subtile kondukis la bebajn cerbojn, ke ili koncentriĝu pri stimuloj, kiuj estas la plej esencaj por la konstruado de akustikaj mapoj.  Pro ili respondecas konforme ligitaj cerboĉeloj, kiuj helpas al bebo deĉifri lingvon rapide kaj aŭtomate. Konfome formitaj ebligas lerte uzi parolon, kio estas esenca por la koniga funkciado. Esploristoj observos infanojn ĝis la fino de unu kaj duona jaroj por ekzameni, ĉu la rezultoj de la gvidataj ekzercoj estos firmaj.

El la elsendo 21.10.2014. Legas Tomek

Severigo de kriterioj pri la scienccela balenĉasado

Internacia Komisiono pri Balenĉasado (IWC)  deklaris sin en septembro favore al severigo de la mondaj kriterioj de sciencaj ĉasadoj je balenoj por protekti ĉi tiujn mamulojn en la regiono de Antarkto. Ĝi postulos detalajn raportojn pri la balenĉasado, kiuj devos konsideri iliajn dimensiojn kaj pruvojn, ke la esplorcelon ne eblis atingi helpe de rimedoj nemortoportaj. La rezolucion proponis Novzelando, subtenis ĝin 35 membraj ŝtatoj, kvin sindetenis kaj 20 kontraŭis.

Novzelando kaj Aŭstralio apartenas al la plej severaj kritikantoj de la balenĉasado klopodante protekti la faŭnon kaj flaŭron de la sudhemisferaj maroj. En marto 2014 Internacia Jutictribunalo deklaris, ke Japanio kadre de la scienccelaj ĉasadoj efektivigis ankaŭ komercajn.  Pasintjare sub la preteksto de esploroj oni ĉasis tie 417 balenojn. Japanio daŭre planas ĉasadon de balenoj kadre de scienca programo, sed ĝi retiriĝis fari tion en la akvoj de Antarkto. Ekde 1986 la balenĉasado por la komercaj celoj estas ĉirkaŭprenita per portempa malpermeso. En malgranda skalo estas allasita ĉemarborda ĉasado per tradiciaj metodoj por propraj bezonoj kaj ankaŭ scienccela balenĉasado.

El la elsendo 21.10.2014. Legas Tomek

La revuo Tygodnik Powszechny pri „La limoj de la scienco”

La unua oktobra numero de la semajnrevuo „Tygodnik Powszechny” enhavas la 1-an sciencan aldonaĵon titolitan „La limoj de la scienco” dediĉitan al la temo „Grandaj Demandoj”. Ĝi estis prilaborita komune kun la krakova Kopernik-Centro de Interbranĉaj  Esploroj. La unua aldonaĵo okupiĝas pri la limoj de la scienco laŭ la vidpunkto de fiziko kaj kosmologio, kognaj kaj normigaj sciencoj, filozofio kaj teologio. La krakova Kopernik-Centro okupiĝas pri ili realigante la esplorprogramon „Limoj de la scienca klarigo” financatan de Templeton-Fondaĵo. Kadre de la projekto estis prilaboritaj 300 sciencaj artikoloj, 31 libroj – monografioj kaj kolekivaj verkoj, 120 sciencpopularigaj artikoloj. Okazis 18 internaciaj sciencaj konferencoj kaj 75 publikaj prelegoj. Krome aperis  13 tradukoj de la popularsciencaj libroj kaj en la troviĝas 180 filmoj, registrintaj prelegojn aŭ intervjuojn kun mondfamaj sciencisoj. La aŭtoro de la enkonduka artikolo kaj samtempe fondinto kaj direktoro de la krakova Kopernik-Centro, pastro profesoro Michał Heller citas iujn el la Grandaj Demandoj el la la retpaĝoj de la Templenton-fondaĵo kiel „Kiamaniere kredo pri senmorteco influas nian vivon”, „En kio konsistas diferenco inter kono kaj kompreno”. Samtempe la redakcio prezentas grandajn demandojn de 34 sciencistoj el ĉiuj epokoj – kiel Sokato, Kopernik, Newton, Pateur, Ciołkowski, Bohr, Rubin, Wolszczan – kiuj per penetra starigado de Grandaj Demandoj kaj akiritaj respondoj difinis nian komprenon de la mondo,.

Krom unuopaj artikoloj i.a. pri la limoj de la Kosmo, pri limigoj de neŭrosciencaj esploroj „Ĉu eblas gvati cerbon” Tygodnik Powszechny starigis laborajn demandojn al junaj sciencistoj el Kopernik-Centro. Inter la intervjuitaj troviĝas ankaŭ nia redakcia kolego Tomek Miller. Des pli volonte ni volonte prezentas liajn respondojn pri siaj esplordemandoj:

Tygodnik Powszechny: Pri kio vi okupiĝas?

TM: La nuntempa fiziko apogas sin sur du pilieroj: ĝenerala teorio de realativeco kaj kvantuma mekaniko. Fizikistoj de jaroj klopodas koherigi ilin,  krei la tiel nomatan kvantuman teorion de la gravitado. La malfacilo konsistas en tio i.a., ke tiuj du grandaj fizikaj teorioj uzas malkongruajn matematikajn strukturojn. La t.n. modelo de nekomuto evoluigata de grupo sub la gvido de pastro profesoro Heller – ĝia membro mi estas – celas trovi matematikan strukturon tiom riĉan, ke ĝi  koherigu ambaŭ malkongruajn strukturojn kadre de pli ampleksa, harmonia tuto. Kandidatojn por tia strukturo liveras intense disvolviĝanta matematika branĉo, difinata kiel nekomuta geometrio. Aktuale mi esploras unu el tiuj strukturoj.

Tygodnik Powszechny:  Kion koncernas la plej grava demando en via laboro kaj kiel konturiĝas la respondo?

TM: Ĉu nekomuta geometrio ebligos formuli kvantuman teorion de la gravitado? Estas sciate, ke ĉiun el la du grandaj teorioj aparte eblas esprimi en la lingvaĵo de nekomuta geometrio. Tio gravas. Tamen daŭre ne estas klare ĉu nekomuta geometrio liveros ĝustan recepton por ilia unuigo.

Tygodnik Powszechny:  Kian defion vi konsideras  en via laboro?

TM: Mi klopodas faligi specifan demarkacian linion inter areoj de relativismaj kaj kvantumaj fenomenoj. Ĝi trapasas kadre de la bone rekonita konata  fiziko, tial povas ŝajni, ke ĝi ne estas limo de niaj konoj. Historio tamen elmontras, ke forviŝado de tiaj demarkaciaj linioj en fiziko ofte fruktas per novaj, surprizaj malkovroj.

 El la elsendo 14.10.2014. Legas Barbara kaj Tomek

Minikivifrukto el la pola altlernejo

En la Supera Lernejo de la Kampara Mastrumado estis kultivita nova specio de minikivio aŭ kiveo Bingo, kiu jam aperis en vendejoj. Ĝiaj fruktoj laŭ grandeco similas groson, ili estas dolĉaj kaj havas manĝeblan ŝelon.

Doktoro Piotr Latocha el la Katedro pri la Medioprotekto de la varsovia altlernejoj gvidas esplorojn pri aktinidio de dek kelkaj jaroj. Ĝiaj fruktoj deekstere ne similas al kivio, sed sufiĉas tranĉi ĝin por malkovri minikivion. Malsame al kivio la ŝelo de minikivio estas senhareta kaj manĝebla, la frukton ne necesas senŝligi.

La nova fruktospecio kreiĝis sen la genetika manipulado. Ĝi estis akirita laŭ la tradicia metodo de hibrida kultivado kaj selekto. La plantoj estas preskaŭ tutece imunaj je malsanoj kaj  vermoj kaj taŭgas por la ekologia kultivado.

Ĝis nun aktinidio estis plantita en Pollando kiel ornama ĝardenplanto. Dank’ al. la kunlaboro de la varsovia altlernejo kun hortikulturistoj en la apudvarsovia loko Grójec [grujec] kreiĝis la unua en la lando miniplantejo. Post tri jaroj la plantoj fruktis kaj trafis al la pola merkato. Minikivio devenas el la nororientaj regionoj de Ĉinio, Japanio kaj Koreio. Konata kivio ne tolerus la severan polan vintron, sed eblas en Pollando kultivi frostoimunajn specioj de minikivio. Ĝi tre bone adaptiĝas al la pola klimato tolerante eĉ minus 30-gradan froston. Ĝiaj fruktoj maturiĝas fruaŭtune.

El la elsendo 07.10.2014. Legas Barbara

Promeno pozitive efikas je piedoarterioj

Mallongaj promenopaŭzoj povas forigi la negativan influon de la sida korpopozicio je piedoarterioj. Sugestas tion esploroj de usonaj sciencistoj. Informis pri tio  “Medicine & Science in Sports & Exercise”. Estas multaj pruvoj, ke ekzistas ligo inter la longdaŭra sida korpopozicio (ekzemple dum laboro) kaj apero de risko de sangocirkula malsano kaj metabolaj perturboj. I.a. temas pri pli alta koloesterolo, pli granda korpa zonmezuro elmontranta la minacan por la koro ventroobezecon. Samtempe aperis ideoj, ke interrompado de longiĝa sidopozicio per mallongaj promenoj povas pozitive influi la sangocirkuladon Sciencistoj el la usona Indiana University en  Bloomington subigis al la ekzamenadoj 12 sanajn 20-35-jaraĝajn virojn, kiuj ne estis obezaj. Dum la unua eksperimento ili sidis en mola brakseĝo dum tri horoj ne movante piedojn. En la alia dum la trihora sidpozicio ili havis po tri kvinminutajn paŭzopromenojn. Ili okazis post la duona,  post unu kaj duona kaj fine post du kaj duona horoj. Ĉiufoje komence de la eksperimento kaj sekve komence de la unua, dua kaj post tri horoj oni kontrolis la funkciadon de ilia endotelio ĉe la  femura arterio. Jam post unu horo de kontinua sida pozicio ĝia funkciado estis je 50 procentoj malpli bona. Mallongaj kvinminutaj promenopaŭzoj kaŭzis tamen, ke ĝi la tutan tempon restis senŝanĝa.

El la elsendo 30.09.2014. Legas Gabi

Botokso kaj la emocia evoluo

Botokso estas la komerca nomo de toksino produktata de la bakterioj Bacillus botulinus, kiu estas venena se konsumita, sed injekciata malgranadoze en muskolojn loke paralizas ilin.  Komence ĝi estis aplikata en neŭrologio kaj okulkuracado. La kontraŭsulka efikado de botokso estas flanksekvo, kiun oni konstatis dum la kuracado de strabeco. Dank’ al botokso la vizaĝtrajtoj fariĝas iom pli mildaj kaj la vizaĝo alprenas junaĝan aspekton. Tiucele botokso komencis esti uzata fine de la 80-aj jaroj. Nun ĉiam pli ofte oni aplikas botokson en kontraŭsulka profilakto ĉe personoj malpli ol 25-jaraĝaj. Tamen laŭ sciencistoj tia paralizstreĉita vizaĝo povas malhelpi al junaj personoj ellerni la plenan emociesprimon, do ilian emocian evoluon. Samtempe psikologoj atentigas, ke maturiĝantaj personoj lernas la regulkonformajn rilatojn kun aliaj homoj imitante ilian mimikon. Kulturo baziĝanta sur televidaj spektakloj kaj kopiado de publikaj steluloj, kies vizaĝoj estas nenionesprimaj povas esti do danĝera en la sekvoj. La senmimika vizaĝo ne emfazas emociojn kaj samtempe malfortigas senti ilin. Homoj ridetas ne sole,  ĉar ili estas feliĉaj – ili estas feliĉaj,  ĉar ili ridetas.

 El la elsendo 23.09.2014. Legas Barbara

Hundoj, estaĵoj ĵaluzaj kiel homoj

Profesorino Christine Harris el la Kalifornia Universitato en San Diego kaj ŝia eksa studentino Caroline Prouvost pruvis, ke hundoj – la plej bonaj amikoj de homoj, same kiel ili suferas ĵaluzon. La esploristinoj aplikis metodon el eksperimentoj kun 6-monataj suĉinfanoj. Ili studis konduton de 36 hundoj en hejmaj kondiĉoj filmante kaj analizante la konduton de la kvarpieduloj, kiam iliaj posedantoj manifestis varmajn sentojn rilate al realisme aspektantaj pluŝhundoj. Iliaj esploroj elmontris, ke la animaloj en reciprokaj rilatoj manifestas fortan maltrankvilon, kiam rivalo prezentas varmajn sentojn al ilia proksima persono. Aneta Awtoniuk, hundotrejnistino asertas, ke la ĵaluzo ĉe hundoj estas malsama kiel ĉe la homoj kaj ligiĝas kun la grega konduto de la bestoj, kun la konkurado pri posedaĵoj. Al ili, al posedaĵoj kalkuliĝas ankaŭ emocioj kaj interesiĝo de homo, kiu disponigas al hundo manĝon, ludas kaj promenas kun ĝi.

El la elsendo 16.09.2014

Cetacoj necesaj por la funkciado de ekosistemo

Longe estis asertite, ke cetacoj estas tro malofte renkontataj por havi influon je oceanoj. Laŭ Joe Ramon el la Vermonta Universitato tio estas rezonado erara. Malkresko de ilia populacio je 66 kaj eble eĉ 90 procentoj plej verŝajne ŝanĝis la strukturon kaj funkciadon de oceanoj, kvankam la rekreo de ilia populacio daŭre estas ebla. Grandegaj lamencetacoj kaj kaĉalotoj kun siaj grandaj konsumbezonoj funkcias kiel specifaj inĝenieroj de ekosistemo. Ili nutras sin per malgrandaj fiŝetoj kaj senvertebruloj kvankam ili mem fariĝas viktimo de tiaj rabobestoj kiel orkoj. Tamen eĉ iliaj kadavroj kaj korporestaĵoj sur la marfundo certigas rifuĝon al multegaj specioj, kiuj vivas nur en ĉi-specaj lokoj. Inter multaj esencaj vivefikoj de cetacoj apartenas la vorado en la marprofundo kaj malmanĝado ĉe la akvosurfaco, kio kaŭzas kreskon de planktono. Krome tiuj ĉi grandegaj animaloj transportas nutrosubstancojn je miloj da kilometroj el la lokoj, kie ili sin nutras al tiuj, kie ili generas. Fiŝkaptistoj malprave traktas cetacojn kiel konkurencon. Novaj esploroj elmontras, ke rekreo de la populacio de ĉi tiuj bestoj povas kaŭzi pli grandan produktivecon de lokoj, en kiuj cetacoj kolektiĝas por serĉi nutraĵon kaj enmondigi idojn.

El la elsendo 16.09.2014. Legas Barbara

Pezomalkresko, dormokvalito kaj psika bonfarto

Laŭ sciencistoj el la usona Universitato de Pensilvanio almenaŭ kvinprocenta perdo de la pezo kaŭzas ĉe personoj obezaj longiĝon de la dormo kaj ĝian kvaliton. Ĝi entute influas pliboniĝon de ilia psika bonfarto.  La ekzamenitaj personoj partoprenis speciale preparitajn maldikigajn programojn. Parto de ili estis ricevantaj ĉiun jarkvaronon edukprogramojn de sia trejnisto, aliaj partoprenis okupojn kun trejnisto instruanta novan vivstilon, ankoraŭ aliaj krom renkontiĝoj kun trejnisto estis ricevantaj kroman subtenon en la formo de sengrasigaj piloloj. La esploristoj taksis la ŝanĝojn en la pezo, longeco kaj daŭro de la dormo kaj psika binfarto post 6 kaj sekve 24 monatoj ekde la komenco de la eksperimento. En la daŭro de duona jaro plej multe maldikiĝis personoj kunlaborantaj kun trejnisto kaj ricevantaj krome sengrasigajn pilolojn. Tamen post la paso de 2 jaroj estis konstatite, ke unusola avantaĝo, kiu  laŭ statistika vidpunkto evidentiĝis esenca,  estis la plibonigo de la psika bonfarto de la ekzamenitoj.

El la elsendo 09.09.2014. Legas Barbara

Karbondioksido influas la vivon de tropikaj fiŝoj

Signifa koncentro de karbo­ndioksido en la marakvoj damaĝas la kapablon rekoni ĉe fiŝoj membrojn de la propra grupo.  Sciencistoj el la universitato de James Cook en Aŭstralio konkludis, ke klimataj ŝanĝoj, kiuj alkondukas al kresko de la koncentro de karbondioksido en la maroj kaj oceanoj povas endanĝerigi fiŝojn vivantajn en kolonioj. Al la esploroj estis subigitaj fiŝoj „chromis viridis”. Temas  pri 8-centimetraj societemaj kaj neagresaj fiŝetoj vivantaj en grandaj grupoj en la medio de koralrifoj en la profundo de 10-12 metroj. Influitaj de alta koncentro de karbondioksido ili ne kapablis rekoni siajn grupnajbarojn disde la aliaj fiŝoj  kaj tio malgrandigas iliajn ŝancojn transvivi. Kaŭzas la fenomenon la ŝanĝiĝanta koncentro de jonoj en la sango, kio perturbas la funkciadon de nervo­receptiloj damaĝante tiamaniere la bazajn sensojn: vidpovon kaj flar­kapablon.  Kutime „chromis viridis” bezonas ĉirkaŭ 3 semajnojn por identigi konatan fiŝkolnion. Post la rekono ili aliĝas al ĝi dank’ al kio ili povas pli efike defendi sin kontraŭ agresintoj deekstere kaj profiti el la socia lerno­procezo. Laŭ aŭstraliaj sciencistoj la konkludoj povas rilati ankaŭ al aliaj fiŝoj vivantaj en grandaj kolonioj.

El la elsendo 09.09.2014. Legas Barbara