Sciencaj informoj

Detrua flankefiko de kontraŭsunradiaj kosmetikaĵoj

Enretigita de: | Mar 21, 2017 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

La akvoj ĉirkaŭ la koralaj rifoj de Havajo aŭ Karaiboj entenas en signifa kvanto popularan konsisteron de kosmetikaĵoj kun UV-filtrilo. Ĝi mortigas koralojn kaj kaŭzas, ke ili perdas malsanimunecon.  Temas pri oksibenzeno absorbanta ultraviolan radiadon. Ĉar ĝia produktado  estas malmultekosta ĝi estas aplikata en diversspecaj kontraŭsunradiaj ŝmiraĵoj, ĝi aperas en vestaĵoj provizitaj per la kontraŭsunradia filtrilo. Entute ĝi troviĝas en pli ol 3500 produktoj kun la ultraviola filtrilo en la tuta mondo. La infekto per oksibenzeno okazas unuavice en grandaj naĝejoj, sed ankaŭ proksime de la rifoj situantaj kelkajn-,  kelkdek kilometrojn for de la marbordo, ĉar en la tiean akvon sinkas dolĉa akvo, kiu povas esti malpurigita de forfalaĵoj. Oksibenzeno efikas je koraloj diversmaniere. La substanco favoras ilian sengradiĝon elvokitan de la ŝanĝo de la temperaturo de surfacaj akvoj, kaŭzita de veterfenomenoj kiel El Nino. La koloro de koraloj paliĝas eĉ en malaltaj temperaturoj kaj ili formortas. Oksibenzeno damaĝas ankaŭ la genetikan materialon de koraloj faligante ilian kapablon reproduktiĝi, kio elvokas la malkreskon de la populacio. Laŭ sciencistoj – la esplorojn partoprenis sciencistoj el Usono kaj Israelo – eĉ unu guto de oksibenzeno en akvoreceptaklo kun la kapacito de ses kaj duona olimpikaj basenoj estas por koraloj danĝera. El la plej novaj esploroj rezultas, ke ĝia plej granda koncentriĝo aperas proksime de la volonte vizitataj de turistoj Virgulinaj Insuloj. La tiea koncentriĝo de oksibenzeno estas 23-oble pli granda ol minimuma koncentriĝo rekonita kiel toksa por la koralaj rifoj.

El la elsendo 21.03.2017. Legas Barbara kaj Tomek – 2’02”

sc_bp_tm_Detruefikaj UV-filtriloj por koraloj_02’02”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0525134

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj