Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Nanaj ĉimpanzoj komunikas kiel infanoj

La vivantaj libere nanaj ĉimpanzoj (Pan paniscus) emisias sonojn similajn al tiuj, kiujn emisias la homaj suĉinfanoj. Ili estas deĉifreblaj laŭ kunteksto. Informis pri tio sciencistoj en „PeerJ”. Havante apenaŭ kelkajn semajnojn la homaj suĉinfanoj emisias voĉojn ligitajn kun diversaj situacioj kaj emociaj statoj. Nun oni konstatis, ke saman kapablon havas  nanaj ĉimpanzoj. Laŭ sciencistoj tiu kapablo povis esti unu el la faktoroj necesaj por la evoluo de lingvo. Kaze de animaloj la soneligado aperas kutime en limigita sfero de kuntekstoj ligitaj kun konduto kaj emosciaj statoj ebligantaj emfazi agreson aŭ averti pri rabobestoj. Homoj emisiante voĉon povas esprimi vicon da emocioj, kaj la voĉo estas strikte ligita kun situacio en kiu homo troviĝas. Novan rigardon al la sonemisio ĉe nanaj ĉimpanzoj alportis esploroj de sciencistoj el la britaj universitatoj en Birmingham kaj St Andrews kaj el la svisa universitato en Neuchatel. Sciencistoj difinis iliajn voĉojn kiel pepkriojn, ĉar temas pri mallongaj, altaj sonoj, kiujn ĉimpanzo emisias ne malfermante la buŝon. Tiu sono aperas dum pozitivaj, negativaj kaj  neutralaj situacioj ekzemple dum la nutrado, marŝado, ripozo, en situacioj ligiaj kun agreso, alarmo, dormoprepariĝo, reciproka hignienzorgo. Sciencistoj ekzamenis akustikan strukturon de tiuj sonoj kaj konstatis, ke ili similas eĉ en diversaj kuntekstoj. Tio signifas, ke nanaj ĉimpanzoj al kiuj estas adresita sono devas ĝisdate taksi situacion kaj konkludi pri ĝia signifo el kunteksto.  Simile okazas ĉe homo. Tio estus konfirmo, ke multaj el la plej gravaj trajtoj de la homa lingvo profunde radikas en la evolulinio komuna por ni kaj niaj simiaj kuzoj.

El la elsendo 11.10.2016. Legas Barbara – 2’32”

Salmoj enhavas ĉiam malpli da acidaj grasoj omega-3

Dum la lastaj kvin jaroj la nivelo de la salubraj acidaj grasoj omega-3 en la salma graso malkreskis je duono kaj daŭre malkreskas. Baze de la esploroj sub la gvido de prof. Douglas Tocher el la skota Stirling Universitato evidentiĝas, ke antaŭ kvin jaroj la 130-grama salmopeco liveris al. la konsumanto 3 kaj duonan gramojn da salubraj acidaj grasoj omega-3. Tio kovris la semajnan bezonatecon de organismo. Nun en la sama peco estas je duono de grasoj malpli. Malgraŭ ĉi tiu malkresko profesoro Tocher instigas konsumadon de breditaj salmoj, kiel unu el la plej riĉaj fontoj de acidaj grasoj. Eblas ilin trovi ankaŭ en aliaj grasaj fiŝoj kiel haringoj, skombroj, sardinoj, engraŭloj, trutoj,  kaj malpli grandkvante en verdfoliaj legomoj kiel spinaco kaj brasiko, tofuo, sojgrajnoj, nuksoj. Kiel ŝajnas, la malkresko de la acidaj grasoj omega-3 ligiĝas kun furaĝo, kiun ricevas bredataj salmoj. Ĝi konsistas el malpli grandaj grasaj fiŝoj, kiuj ĝis antaŭnelonge konsistigis 80 procentojn de furaĝo, nun pro kreskanta produktado kaj limigitaj provizoj de malgrandaj fiŝoj nur 20 procentojn. La solvo ne venos rapide. Dume oni konsideras modifon de grasoriĉaj plantoj kiel kanolo, por ke ili produktu necesakvante acidajn grasojn kaj servu  por salmoj kiel furaĝo. Tamen la kultivado de genetike modifitaj plantoj ne estas akceptata de la eŭropaj konsumantoj, malsame ol en Usono kaj Azio.

El la elsendo 11.10.2016. Legas Barbara

La bona agordo de burdoj dependas de la menuo

Laŭ britaj esploristoj post la dezirinda nutraĵo burdoj kondutas kvazaŭ ili estus en bona agordo.  Sciencistoj el Queen Mary University of London (Britio) informis en la prestiĝa periodaĵo „Science”, ke post kiam ili nutris burdojn per tre dolĉaj akvogutoj ili komencis konduti kvazaŭ  ekregis ilin bona agordo. Tiu mekanimso konata ĉe homoj estis la unuan fojon rimarkita ĉe insektoj. Laŭ sciencistoj tio povas atesti pri tio, ke ĉe insektoj aperas statoj, kiuj plenumas la kriteriojn de emocioj. Tio povas malfermi novajn perspektivojn en la ekzamendado de la emociaj situacioj ĉe relative simplaj nervosistemoj. Laŭ eksplikoj de la ĉefaŭtoro de la esploroj, Clint J. Perry tio helpos difini la cerbomekanismojn, kiuj fundamentas emociojn en la tuta animala mondo. Sciencistoj faris serion da eksperimentoj kun burdoj. Unu el ili konsistis en tio, ke estis simulita atako de araneo, kio okazas en naturaj kondiĉoj. Evidentiĝis, ke burdoj, kiuj pli frue trinkis dolĉan akvon pli rapide post la stresiga evento revenis al serĉado de nutraĵoj. Britaj sciencistoj anoncis pliajn eksperimentojn pri emociaj mekanismoj ĉe insektoj.

El la elsendo 04.10.2016. Legas Barbara kaj Gabi – 1’38”

Homoj obezaj ne vivas plej mallonge

Laŭ la plej novaj esploroj  okazigitaj en Danio rezultas, ke personoj maldikaj tute ne vivas plej longe. La analizo baziĝis sur la donitaĵoj de ĉirkaŭ 100 mil pacientoj kolektataj dum kvar jardekoj. Evidentiĝis laŭ ili, ke la plej longa vivodaŭro karakterizas personojn kun ioma superpezo, kion oni difinas laŭ la indico BMI (korpomaso en kilogramoj dividita per metroj je dua potenco). Indico inter 18,5 kaj 24,9 signifas idealan pezon. Pli suprera indiko indikas superpezon, ekde 30 kalkuliĝas obezeco. La analizoj elmontris, ke antaŭ 40 jaroj plej longe vivis homoj kies BMI-indico egalis al 23,7. Aktuale plej vivolongdaŭraj en Danio estas tiuj, kies MBI-indico egalas al 27. Laŭ la gvidanta la esplorojn Borge Nordestgaard el Kopenhago tio povas ligiĝi kun pli bona terapio kaze de tiaj malsanoj ligitaj kun superpezo,  kiel supertensio.

El la elsendo 28.09.2016. Legas Tomek – 1’10”

Ĝemeloj, aparte samovaj vivas pli longe

Kiel informis la revuo PLOS ONE ĝemeloj vivas pli longe ol iliaj samaĝuloj, kiuj enmondiĝas unuopule. Tio povas ligiĝi kun la fakto, ke ekde la naskiĝo ili havas personon,  kun kiu ligas ilin forta emocia fadeno. Preskaŭ ĉiuaĝe la unuovaj ĝemeloj vivas pli longe ol ĝemeloj duovaj, kvankam ĉi-lastaj vivas meze ankaŭ pli longe ol personoj el la tuta populacio. La kolektivo de d-ro David Sharrow el la Vaŝingtona Universitato analizis donitaĵojn de preskaŭ tri mil paroj da samseksaj ĝemeloj naskiĝintaj en la jaroj 1870-1900 en Danio. La donitaĵoj devenis el la Dana Registro de Ĝemeloj, kiu estas unu el la plej bonaj ĉi-specaj informbazoj en la mondo. Sekve oni analizis la aĝon de ĝemeloj en mortomomento kaj komparis tion kun la donitaĵoj rilataj al la ĝenerala populacio de Danlando. Estis konsiderita la kaŭzo de la morto ekz. tio, ĉu temis pri subita morto, kaŭzis ĝin akcidento aŭ riska konduto, longiĝa malsano aŭ granda aĝo. Evidentiĝis, ke elcento de personoj vivantaj en ĉiu aĝgrupo estis pli granda rilate la unuovajn ĝemelojn kompare al ĝemeloj duovaj kaj kompare al personoj el la tuta dana populacio. La vivodaŭro de duovaj ĝemeloj estis samtempe pli granda ol inter homoj de la tuta populacio. Oni notis krome, ke la fakto havi ĝemelojn kaze de viroj estis favora en ĉiu aĝo, kaze de virinoj tio estis aparte videbla en juna aĝo. Ĉiam pli da esploroj konfirmas la esencan rolon de genetikaj faktoroj determinantaj la vivolongon. Kaze de ĝemeloj tio ligiĝas ankaŭ kun la forta emocia fadeno, kiu ligas ĝemelojn, aparte unuovajn. Tiu efiko estas esenca aparte antaŭ la 65-a vivojaro kaj estas komparebla kun favora efiko de geedzeco je la vivodaŭro de viroj.

El la elsendo 20.09.2016. Legas Tomek – 2’08”

Kvar specioj de ĝirafoj

Laŭ genetikaj esploroj sur la tero vivas aktuale kvar apartaj specioj de ĝirafoj, pri kio informis la periodaĵo „Current Biology”. Laŭ antaŭaj klasifikoj ĝirafoj estis konsiderataj kiel animaloj apartenantaj al la sama specio, kvankam oni distingis kelkajn subspeciojn. Tamen la plej novaj esploroj de DNA en Namibio gviditaj de Giraffe  Conservation  Foundation de profesoro Axel Janke sugestas,  ke kvar grupoj de ĝirafoj ne pariĝis inter si kaj la genetika materialo de ili ne estis interŝanĝata de 1-2 milionoj da jaroj. Laŭ sciencistoj, tio estas klara pruvo, ke ĝirafoj evoluis al apartaj specioj. Tiu malkovro gravas en la klopodoj favore al la protekto de ĉi tiuj animaloj. Doktoro Janke komparis diferencojn inter la nun identigitaj kvar specioj Giraffa giraffa, Giraffa tippelskirchi, Giraffa reticulata oraz Giraffa camelopardalis  kun apartecoj inter la polusa kaj bruna ursoj. Tiuj diferencoj sugestas, ke ĉiu specio adaptiĝis al specifaj medio kaj dieto. Tio estos objekto de pliaj esploroj. Dum la lastaj 15 jaroj la populacio de ĝirafoj malkreskis je 40 procentoj. Libere vivas ĉirkaŭ 90 mil de ĉi tiuj animaloj. Tamen ĝis nun ĝirafoj estis klasifigitaj de Internacia Unio de Naturprotekto (IUCN) kiel specio de malmulta zorgo. La nunaj esploroj ŝanĝas ĉi tiun alrigardon.

El la elsendo 20.09.2016. Legas Barbara

Similaj komprenmekanismoj de parolo ĉe homoj kaj hundoj

Por distingi la homan parolon hundoj uzas la samajn cerboregionojn kiel homoj. Ili kapablas kompreni la parolan komunikon, kiel ankau tiun, kiu baziĝas sur intonacio. La esplorrezultojn pri tio publikigis la periodaĵo „Science”. Sciencistoj el la budapeŝta universitato elmontris, ke homoj ne estas la unusolaj kreitaĵoj kapablaj kompreni la parolon. Hundoj ankaŭ tion kapablas kaj tiucele utiligas la samajn kiel homo cerboregionojn. Tio signifas, ke la kapablo percepti leksikajn stimulojn evoluis multe pli frue ol supozite. En la esploro estis aplikita la bildiga metodo de funkcieca magneta rezonanco (fMRI).  Kiam hundoj troviĝis en skanujo ili aŭdis surbendigojn, en kiuj trejnisto estis diranta difintajn vortojn aŭ espirmojn kun varia intonacio. Iuj vortoj aŭ frazoj havis neutralan karakteron, aliaj signifis ion pozitivan. Parto estis eldirata per indiferenta tono, parto per tono rezervita por esprimi laŭdojn. Kiam hundoj aŭdis vortojn aŭ esprimojn ligitajn kun laŭdo aktiviĝadis ilia maldekstra cerboparto kaj intonacio ne estis grava. Hundoj simile kiel homoj perceptis la signifon de la unuopaj vortoj. Tamen kiam hundoj aŭdis laŭdotonon aktiviĝis en ilia cerbo konformaj receptoroj en la dekstra parto de la cerbo. Ili estis sentemaj pri la intonaciaj ŝanĝoj kaj por distingi ilin utiligis la samajn cerbosferoj kiel homoj. Samtempe la premicentro en la cerbo de hundoj estis stimulita nur tiam, kiam ili aŭdis laŭdon esprimitan per konformaj parolo kaj intonacio. Por kompreni komunikon ili bezonis kongruecon inter parolo kaj intonacio.

El la elsendo 13.09.2016. Legas Gabi – 2’01” 

Pupo-roboto nutranta sin per lumo el Pollando

Polaj esploristoj el la Fizika Fakultato de la Varsovia Universitato aplikante la teknologion de lumstimulataj elastomeroj kreita en LENS-Instituto en Florenco demonstris roboton, kiu imitas la movojn de pupo. La 15-milimetra roboto ĉerpas la energion kaj estas stirata helpe de modulata laserfasko. Krom la moviĝado tra plata surfaco ĝi kapablas surgrimpi deklivon, traiĝi tra malvastaj fendoj kaj transporti objektojn eĉ 6-oble pli pezajn ol ĝi mem. La provoj konstrui elastajn robotojn estis ĝis nun limigitaj pro malfacilo provizi ilin per energio kaj malfacilo kontroli ilian moviĝon. Nur la uzo de novaj „inteligentaj materialoj”, inkluzive de kristallikvaj elastomeroj malfermis la eblecon projekti kaj konstrui robotojn je la grandeco de insektoj, kaj eĉ malpli grandajn. Dank’ al la konforma orientigo de elastomerokonsisteroj ĝi povas modifi sian formon, kiam ĝi estas prilumita per laserfasko. Tio ebligas distancan energiprovizon kaj stiradon de roboto – eĉ tre malgranda – helpe de lumo. La projektado de robotoj el molaj elastomeroj postulas plenan ŝanĝon de la rezonado pri mekaniko, energiprovizado kaj stirado. Sciencistoj havas la esperon, ke la nova generacio de elastomeroj ebligos baldaŭ elkonstrui robotojn navigantajn sur la akvosurfaco  kaj sub ĝi, kaj eĉ robotojn mikroaviadistojn. La esploroj pri ministrukturoj kun interesaj optikaj kaj optikaj-mekanikaj proprecoj estas financataj de la Nacia Scienccentro kadre de la projekto „Lumo sur malpli ofte vizitataj padoj – optiko de tridimensiaj fotonikaj strukturoj”.

El la elsendo 06.09.2016. Legas Barbara kaj Tomek – 2’01”

Melopsitakoj, ekspertoj pri gramatiko

La esploroj el 2014 elmontris, ke kelkdek genoj respondecaj pro la homa parolo funkcias simile en la cerbo de birdoj, tiaj kiel melopsitako aŭ Taeniopygia guttata. Kiel informis nun la periodaĵo „PNAS” dank’ al la simila al la homa „gramatika” cerbofunkciado melopsitako kapablas rekoni la sonsignifon en la aliformita kanto de alia birdo. Michelle Spierings kaj Carel ten Cate el la nederlanda universitato en Lejdo kreis novajn birdkantajn melodiojn, kunigante tri diversajn fragmentojn de la surbendigita birdokanto. Sekve ili aŭdigis la surbendigon al melopsitakoj (Melopsittacus undulatus) kaj al aliaj birdoj de la specio Taeniopygia guttata laŭ la modelo  AAB aŭ ABA. La birdoj ellernis reagi per la ekplukado, kiam aŭdiĝis AAB-versio. Poste sciencistoj aŭdigis al la birdoj novajn sonkombinaĵojn. Ĉar la birdoj de la specio Taeniopygia guttata ne lernis la plukadon aŭdante la sonserion ABA, ili ankaŭ ne reagis aŭdante la sonmodelon CCA, kvazaŭ koncentriĝante pri tio, ke la fragmento A aŭdiĝis en la fino de nova sonkombinaĵo. Alimaniere okazis kaze de melopsitakoj, kiuj koncentriĝis pri la strukturo de komponaĵo kaj ekplukis aŭdinte la kombinaĵon CCA, kvazaŭ konjektante, ke temas pri la sama strukturo, kiel AAB. Sekve de tio Spiering konkludis, ke se temas pri gramatiko melopsitakoj lernas strukturojn kiel homoj. Tio liaopinie estas laŭvica pruvo pri evolukongrueco de la voĉkapabloj ĉe homoj kaj birdoj.

El la elsendo 30.08.2016. Legas Barbara kaj Tomek – 1’57”

Maljuniĝado kaj tiaj faktoroj kiel mensostato kaj sano

Maljuniĝado dependas ne sole de la sanstato, sed ankaŭ de la mensostato. Laŭ irlandaj specialistoj, personoj, kiuj ne timas la tempopason kaj pozitive rilatas al sia maljuna aĝo havas pli bonan sanon kaj estas pli lertaj. Pesimismo kaj malbona farto povas rekte akceli la maljuniĝadon kaj neplenlertecon.  Irish Longitudinal Study on Ageing (TILDA) per ekzamenadoj ĉirkaŭprenis 4135 senjorojn. Oni observis ilin dum du jaroj, kio sufiĉis rimarki la ŝanĝon de ilia stato depende de la rilato al la vivo kaj la maljuniĝado. Tiuj, kiuj  malbone toleris la tempopason estis malpli lertaj fizike kaj malkreskis ilia mensolerteco. Senjoroj optimistaj,  malgraŭ sia malpli bona sanstato ĝuis pli grandan mensolertecon.  Laŭ doktoro Robertson ĉio influas tion, kiel ni maljuniĝas. Niaj pensoj, paroloj kaj eĉ la maniero, en kiu oni skribas pri la maljuniĝado. Similajn konkludojn tiris sciencistoj el University College London, kiuj siajn esplorojn pri la temo publikigis en 2014. Tiam ili sciigis, ke senjoroj pozitive rilatantaj al la maljuneco kaj manifestantaj pli grandan vivĝojon estas pli longe memstaraj kaj havas pli bonan sanstaton. Personoj malpli kontentaj pri sia vivo trioble pli ofte bezonis helpon dum ellitiĝado, sinvestado kaj lavado.

El la elsendo 30.08.2016. Legas Barbara kaj Tomek – 1’40”